Klaso ĝeneralsence signifas aron da personoj aŭ objektoj similaj laŭ rango, kvalito aŭ naturo. Oni trovas ĝin en multaj fakoj.

Biologio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo klaso (biologio).

Religio redakti

Klaso laŭ spiritismo estas subdivido de ordo en la spirita hierarkio ellaborita de Allan Kardec en La Libro de la Spiritoj[1].

Matematiko redakti

En la aro-teorio oni uzas la nocion "klaso" por nomi kolektojn, kiuj pro logikaj kialoj ne povas esti aroj.

Lernejo redakti

Klaso estas grupo de lernantoj en la baza kaj meza instruado, ĉirkaŭ 20-40 junuloj.

Sociologio redakti

Socian klason konsistigas personoj, kiuj en iu socio havas similajn privilegiojn kaj posedon kaj pro tio estas certasence elkluditaj de aliaj grupoj analoge difinitaj. Ekzemploj estas nobelaro, burĝaro, klerikaro, laboristaro - proletaro -, militistaro.

1. Dividaĵo de popolo laŭ iuj civilaj aŭ politikaj kondiĉoj. La tri klasoj de la patricioj, kavaliroj kaj plebanoj en antikva Romo.

2. Aro da personoj havantaj samajn ekonomiajn interesojn. La reganta klaso, la meza klaso, la laborista klaso.

Vd komunismo, socialismo, klasbatalo

Komputscienco redakti

Klasoj estas elementoj de objektema programado. Klasoj difinas kiujn datumojn kaj kiujn funkciojn la objektoj havos. En objektema programlingvoj, oni povas krei hierarĥiojn de klasoj por bone reprezenti en la programo la konceptojn de la reala mondo.

Referencoj redakti

  1. Vidi La Libron de la Spiritoj, 2a parto, ĉap. 1