Militfortoj

parto de socio kiu estas ĉefe taskita prepari kaj fari militon kaj havas la devon protekti la ŝtaton kontraŭ eksteraj malamikoj
(Alidirektita el Militistaro)

La militfortoj estas ĉiuj ŝtataj fortoj per kiuj la aŭtoritato rajtas apliki perforton por defendi la ŝtaton kontraŭ eksteraj atakoj kaj internaj ribeloj. Al la militfortoj apartenas armeoj, mararmeoj, aerarmeoj kaj aliaj armilposedaj fortoj. En multaj ŝtatoj, militfortoj en kazo de bezono ankaŭ povas esti utiligitaj por helpi en kazo de naturaj katastrofoj.

Laŭnombra forto de la militfortoj laŭŝtate
Mapo de la armeaj elspezoj kiel procento de MEP de lando, CIA-ciferoj.
Soldatoj de la Armeo de Kanado en la Provinco Kandahar de Afganio.
La faraono Ramseso la 2-a surĉare ĉe la Batalo de Kadeŝo en 1274 a.K.

La militfortoj, nomitaj ankaŭ armitaj fortoj, estas fortoj rajtigitaj uzi kaj perforton kaj armilojn por subteni la interesojn kaj de la ŝtato kaj de kelkaj aŭ ĉiuj el ties civitanoj. La tasko de la militfortoj estas kutime difinitaj kiel defendo de la ŝtato kaj de ties civitanoj, kaj la plenumado de la milito kontraŭ alia ŝtato aŭ aliaj militfortoj. La militfortoj povas ankaŭ havi aldonajn planitajn kaj neplanitajn funkciojn ene de societo, inklude la protekton de politika aktivaĵo, la protekton de entreprenaj ekonomiaj interesoj, la kontrolon de la interna loĝantaro, la specialan konstruadon, la kontraŭkatastrofajn servojn, sociajn ceremoniojn (paradoj kaj ŝtataj celebroj), kaj gardado de gravaj aŭ endanĝereblaj areoj. La militfortoj povas ankaŭ funkcii kiel diskreta subkulturo ene de pli granda civila societo, kvankam la disvolvigo de separataj infrastrukturoj, kiuj povas inkludi eksterordinaran loĝadon, lernejojn, instalaĵojn, manĝoproduktadon, talusojn ktp.

La profesio de soldato kiel parto de militforto estas pli antikva ol la registrita historio mem. Kelkaj el la plej interesaj bildoj de la klasika antikveco portretas la povon kaj farojn de ties militestroj. La Batalo de Kadeŝo en 1274 a.K. estis unu el la mejloŝtonaj momentoj de la regado de la faraono Ramseso la 2-a kaj tiele ĝi estas celebrata per basreliefoj en liaj monumentoj. Unu jarmilon poste, la unua imperiestro de unuigita Ĉinio, nome Qin Shihuangdi, tiom intencis impresi la diojn per sia militforto ke li estis entombigita kun kompleta kopio de sia armeo fare de soldatoj el terakoto. La Romanoj estis tre dediĉitaj al militaj aferoj, kaj lasis al la futuro multajn traktaĵojn kaj verkojn same kiel grandan nombron de tre prilaboritaj triumfaj arkoj kaj kolonoj privenkaj, kvankam jam antaŭ ili la grekoj havis sufiĉe gravan milithistorion kaj ankaŭ lasis historiajn primilitajn verkojn.

Historio redakti

 
Carl von Clausewitz, prusia generalo konsiderita grava teoriisto pri milito.

Militforta historio estas ofte konsiderata la historio de ĉiaj konfliktoj, ne nur la historio de la ŝtataj militfortoj. Ĝi diferencas iome el la milithistorio kun militforta historio fokuse al la popolo kaj al la institucioj de militfarado, dum la milithistorio fokusas sur la evoluo de la milito mem antaŭ la ŝanĝantaj teknologioj, registaroj, kaj geografio.

Militforta historio havas nombrajn celojn. Unu ĉefa celo estas lerni el pasintaj plenumoj kaj eraroj por pli efike militfari en la futuro. Alia celo estas krei senton de militforta tradicio kiu estu uzata por krei koherajn militfortojn. Alia celo povus esti lerni eviti militojn plej efike. Homa kono pri militfortoj ege baziĝas sur kaj registrita kaj parola historio de militaj konfliktoj (militoj), ties partoprenintaj armeoj kaj ŝiparmeoj kaj, pli ĵuse, aerarmeoj.

Estas du tipoj de militforta historio, kvankam preskaŭ ĉiuj tekstoj havas elementojn de la jeno: priskriba historio kiu utilas por kroniki konfliktojn sen havigi asertojn pri la kaŭzoj, naturo de la konduto, la fino kaj efikoj de konfliktoj; kaj analiza historio kiu celas havigi asertojn pri pri la kaŭzoj, naturo de la konduto, la fino kaj rezultoj de konfliktoj kiel rimedoj derivi konaron kaj komprenon de konfliktoj kiel tuto, kaj eviti ripetadon de eraroj en la estonteco, por sugesti pli bonajn konceptojn aŭ metodojn por uzi la militfortojn, aŭ por postuli neceson por nova teknologio.

Organizado redakti

En la tuta historio de la homaro, ĉiu lando havis diferencajn necesojn por militfortoj. Kiel tiuj necesoj estas determinataj formas la bazon de ties kompono, ekipado kaj uzado de rimedoj. Ĝi determinas ankaŭ kion la militfortoj faras laŭ terminoj de pactempaj kaj milittempaj aktivaĵoj.

Ĉiuj militfortoj, ĉu grandaj aŭ malgrandaj, estas militfortaj organizaĵoj kiuj havas oficialan statuson kaj tutmondan agnoskon kiel tio. Organizaĵoj kun similaj trajtoj estas paramilitaj, civila defendo, milicoj aŭ aliaj kiuj ne estas propre militfortaj. Tiuj komunaĵoj de la ŝtataj militfortoj difinas ilin.

 
Ekzemplo de militforta komandado; mapo de la militfortaj zonoj de Argentino(1975–1983)

Komandado redakti

La unua postulo de la militforto estas establi ĝin kiel forto havanta kapablon plenumi la nacian defendon. Nevarieble, kvankam la koncerna politiko povas esti kreata de politikistoj aŭ politologoj, ties plibonigo postulas specifan konaron de fakuloj pri kiel la militforto funkcias kaj kiel ĝi plenumas rolojn.

La unua el tiuj kapabloj estas la kapablo krei koheran forton kapablan agadi pri politiko kiel kaj kiam oni postulu, kaj de tie la unua funkcio de la militforto estas havigi militkomandon. Unu el la roloj de militkomando estas transmeti politikon en konkretaj misioj kaj taskoj, kaj esprimi ilin laŭ terminoj de komprenoj fare de subuloj, ĝenerale nomitaj ordonoj.

Militforta komando faras efektivan kaj efikan militfortan organizadon ebla pere de delegado de aŭtoritato kiu enhavas organizajn strukturojn tiom grandajn kiel militzonoj aŭ militfortaj distriktoj, kaj tiom malgrandaj kiel sekcioj, rotoj aŭ plotonoj. La komanda elemento de la militforto estas ofte forta influo super la organiza kulturo de la militfortoj.

Personaro redakti

 
MIlitaviadilo CF-18 Hornet lanĉas lasergvidatajn bombojn.

Alia postulo estas por la militforta komanda personaro, ofte nomataj oficiroj, por komandi subigitajn militistojn, ĝenerale konataj kiel soldatoj, maristoj, marinfanterianoj, aŭ aerarmeanoj, kapablaj plenumi la multajn specializitajn operacajn misiojn kaj taskojn postulitajn de milifortoj por plenumi politikajn direktivojn.

Ĝuste kiel ĉe komercaj negocoj kie estas, en korporacia stabanaro, direktoroj, administrantoj kaj variaj stabanoj kiuj regas la tiutagan negocon kiel parto de la negocaj operacoj aŭ entrepreni negocan projekt-administradon, ankaŭ la militfortoj havas siajn militadministradon, rutinojn kaj projektojn.

Dum pacepokoj, kiam la militforta personaro estas ĉefe limigita en garnizonojn aŭ permanentajn militfortajn instalaĵojn, ili ĉefe dediĉiĝas al regado kaj aktivado de administraj taskoj, milit-trejnado kaj milit-edukado, kaj bontenado de teknologio. Alia rolo de la militforta personaro estas sekurigi konstantan anstataŭigon de forirantaj servistojn kaj servistinojn pere de militforta rekrutado, kaj la bontenado de militforta rezervo.

Militinforma servo redakti

 
Mata Hari estis fama nederlanda dancistino kiu estis ekzekutita pro akuzoj de spionado por Germanio. Fotita ĉe sia aresto.

La venonta postulo devenas kiel tre baza neceso por la militfortoj (militistaro) por identigi eblajn minacojn kiujn ili povas esti vokita alfronti. Por tiu celo iuj el la aŭtoritataj fortoj kaj alia militistaro, same kiel ofte civilstabo partoprenas identigon de tiuj minacoj. Tio estas samtempe organizo, sistemo kaj procezo kolektive nomita armea spionadomilitinforma servo.

La malfacileco en utiligado de armespionadaj konceptoj kaj armespionadaj metodoj estas en la naturo de la sekreta naturo de la informoj kiujn ili serĉas, kaj la nelaŭleĝeco per kiu tiuj spionagentoj laboras en akirado de tio kio povas esti planoj por konflikteskalado, komenco de batalo aŭ invado.

Grava parto de la militinformserva rolo estas la armea analizo prezentita por taksi armean kapablecon por eblaj estontaj agresoj, kaj por disponigi batalmodeligadon kiu helpu kompreni faktorojn sur kiuj komparo de fortoj povas esti farita. Tio helpas kvantigi kaj deklari deklarojn kiaj "Ĉinio kaj Hindio tenas la plej grandajn armeojn en la mondo" aŭ ke "la Usona Militistaro estas konsiderita kiel la plej forta en la mondo".[1]

Kvankam kelkaj grupoj okupitaj pri batalado, kiel ekzemple ekstremistoj aŭ rezistaj movadoj, rilatas al si mem utiligante militistaran terminaron, precipe "armeo" aŭ "fronto", neniu havis la strukturon de nacia militistaro por pravigi la referencon, kaj kutime devis fidi je subteno de ekstere naciaj militistoj. Ili ankaŭ uzas tiujn esprimojn por kaŝi for de la Militinforma Servo siajn verajn kapablojn, kaj por imponi eblajn ideologiajn rekrutojn.

Havado de armespionadaj reprezentantoj partoprenante la plenumon de la nacia defenda politiko estas grava ĉar ĝi iĝas la unua respondanto kaj komentisto en la politiko atendinte strategian celon komparita kun la faktoj de identigitaj minacoj. Kiam la spioninformado estas komparita kun la politiko, iĝas eble ke la ŝtatestraro pensus pri asignado de resursoj por la oficiroj kaj iliaj subuloj armeaj por pagi kaj la elspezojn de konservado de armeaj instalaĵoj kaj la armeajn helpservojn por ili.

Ekonomiko redakti

 
Militforta spezado en 2007, en usonaj dolaroj, laŭ la Stokholma Internacia Pacesplora Instituto. Plej elspeza Usono (pro multego), poste Britio, Ĉinio, Francio, Japanio, Germanio, Rusio, Saudarabio, Italio, Barato. Nome la ĉefaj landoj kiuj batalis en la Dua Mondmilito kaj nur du novaj, nome Saudarabio (ĉar ĝi estas riĉa lando kun apudaj eblaj malamikoj) kaj Barato (la plej loĝata post la jam menciitaj kaj ankaŭ kun apudaj eblaj malamikoj).

Plej ofte referencata kiel defendekonomiko aŭ miltekonmiko, tiu estas la financaj kaj monrilataj klopodoj faritaj por rimedi aŭ elteni militfortojn, kaj por financi militfortajn operacojn inklude militon sed ne nur.

La prozeso relokigi rimedojn estas regata por determini militfortan buĝeton kiu estas administrata de militforta financorganizado ene de militfortoj. Militfortoj estas tiam rajtigitaj aĉeti aŭ kontrakti provizadon de varoj kaj servoj por la militfortoj, ĉu en pactempo ĉe permanenta bazo aŭ dum milita zono el loka loĝantaro.

Kapablodisvolviĝo redakti

Kapablodisvolviĝo, kiu ofte estas referita kiel la armea "forto", estas verŝajne unu el la plej kompleksaj agadoj konata al la homaro ĉar ĝi postulas determini la jenon: strategiaj, funkciaj kaj taktikaj kapablecpostuloj por kontraŭi la identigitajn minacojn; strategiaj, funkciaj kaj taktikaj doktrinoj laŭ kiuj la lernitaj kapabloj estu uzitaj; identigi konceptojn, metodojn kaj sistemojn implikitajn en efektivigado de la doktrinoj; krei dezajnospecifojn por la produktantoj kiuj produktus tiujn en adekvata kvanto kaj kvalito por ties uzado en batalo; akiri la konceptojn, metodojn kaj sistemojn; krei fortostrukturon kiu utiligu la konceptojn, metodojn kaj sistemojn plej efike kaj efektive; integri tiujn konceptojn, metodojn kaj sistemojn en la fortostrukturon disponigante armean edukadon, trejnadon, kaj praktikon kiu prefere similu batalmedion de intencita uzo; krei armeajn loĝistikajn sistemojn por permesi daŭran kaj senĉesan elfaron de armeaj organizoj sub batalkondiĉoj, inkluzive de zorgado de sanservoj al la personaro kaj prizorgado por la ekipaĵo; la servoj por helpi normaligon de pafvundita personaro kaj riparon de difektita ekipaĵo; kaj finfine post-konflikta malmobilizado kaj forigo de militvara krompluso al pactempaj postuloj.

Evoluo de milita doktrino eble estas la plej grava de ĉiuj kapablecaj disvolvigoj ĉar ĝi determinas kiel militfortoj estis, kaj estas uzitaj en konfliktoj, la konceptoj kaj metodoj uzitaj por la komando por uzi konvene armean spertan, armitan kaj ekipitan personaron por atingo de la percepteblaj celoj de la milito, milit-kampanjo, batalo, engaĝiĝo, ago aŭ duelo.[2] La limo inter strategio kaj taktikoj ne estas facile difinebla, kvankam decidi tion kio estas studita foje estis demando de persona juĝo fare de kelkaj komentistoj, kaj armeaj historiistoj. La uzo de fortoj sur la nivelo de organizo inter strategio kaj taktiko estas nomita funkcia moviĝeblo.

Scienco redakti

 
Bambuaj volvaĵoj kun la teksto de "La Militarto".
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Militistiko.

Ĉar la plej multaj el la konceptoj kaj metodoj uzita de la militistaro, kaj multaj el ĝiaj sistemoj ne estas trovitaj en komercaj branĉoj, multo de la materialo estas esplorita, dezajnita, evoluigita kaj havigita por inkludo en arsenaloj fare de militsciencaj organizoj ene de la totala strukturo de la militistaro. Armeaj sciencistoj estas tial troviĝantaj interage ĉe ĉiuj branĉoj kaj servoj de la militfortoj, kaj sur ĉiuj niveloj de la armea hierarkio de komando.

Kvankam koncerna kun esplorado en militpsikologio, kaj precipe pro batalstreso kaj kiel ĝi influas militspiriton, ofte la plejparto de militistikaj agadoj estas direktita ĉe armespionada teknologio, militkomunikado kaj plibonigado de armea kapableco pere de esplorado. Ankaŭ la dezajno, evoluo kaj prototipoj de armiloj, armea subtenekipaĵo, kaj armea teknologio ĝenerale estas areoj en kiuj amasoj de fortostreĉo estas investita - ĝi inkludas ĉion el tutmondaj komunikaj retoj kaj aviadilŝipoj ĝis farbo aŭ manĝaĵoj.

Loĝistiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Militista loĝistiko.
 
La Kawasaki C-1 estas taktika militista transporto de la Japana Aerarmeo.

Posedi armean kapablecon ne estas sufiĉa se tiu kapableco ne povas esti deplojita por, kaj utiligita en planbataloj. Por atingi tion, armea loĝistiko estas utiligita fare de la loĝistika estraro kaj loĝistika planado de la fortoj kiuj liveras varojn, la konsumeblajn kaj altkostajn ekipaĵojn de la soldatoj.

Kvankam plejparte koncerne kun la armea transporto kiel rimedo de liverado utiliganta malsamajn reĝimojn de transporto el armeaj kamionoj ĝis konteneraj ŝipoj funkciantaj en permanenta armea bazo, ĝi ankaŭ implikas kreadon de kampoliverejoj en la malantaŭo de la batalzono, kaj eĉ antaŭen liverpunktojn en specifaj unuaj taktikaj areoj de respondeco.

Tiuj liverpunktoj estas utiligitaj ankaŭ por disponigi armeajn inĝenieristikajn servojn kiel ekzemple la renormaligo de difektitaj kaj forlasitaj veturiloj kaj armiloj, prizorgadon de armiloj en la kampo, la riparon kaj kampomodifon de armiloj kaj ekipaĵo, kaj en pactempo la vivlongajn programojn entreprenitajn por permesi daŭran uzadon de ekipaĵo. Unu el la plej gravaj roloj de loĝistiko estas la liverado de municio kiel primara speco de konsumeblo, ilia stokado kaj forigo.

Operacoj redakti

 
La batalo de Austerlitz, de Louis-François Lejeune.

Dum kapabla disvolviĝo temas pri rajtigo de la militistaro por plenumi ĝiajn funkciojn kaj rolojn en efektivigado de la naci-defenda politiko, kiel personaro kaj ilia ekipaĵo estas uzitaj en atakado al la malamiko, venko en bataloj, sukcese finigado de kampanjoj, kaj poste de la milito, estas la respondeco de armeaj operacoj. Armeaj operacoj kontrolas la strategian interpreton en militplanoj, asignon de kapableco al specifaj strategiaj, funkciaj kaj taktikaj celoj, ŝanĝon en la sinteno de la armetrupoj, la interagadon de luktarmoj, batalhelpaj armiloj kaj batalhelpaj servoj dum planbataloj, difinadon de militmisioj kaj taskoj dum la konduto de batalo, administradon de armeaj kaptitoj kaj armeaj burĝaj aferoj, kaj la okupadon de malamika teritorio, forkapton de kaptita ekipaĵo, kaj prizorgadon de burĝa ordo en la teritorio sub ĝia respondeco. Dum la planbataloj funkcias, kaj dum la paŭzoj en batalarmea spionado provizas raportadon kaj la statuso de plankompletigo kaj ĝia korelacio estas dezirata, oni atendas atingitan kontentigon de strategia plenumado.

Plenumtaksado redakti

La lasta postulo de la militistaro estas por armea plenumtaksado kaj lernado de ĝi. Tiuj du funkcioj estas faritaj de armeaj historiistoj kaj armeaj teoriuloj kiuj serĉas identigi fiaskojn kaj sukceson de la armetrupo kaj integri ĝustigojn en la armean reformon kun la celo de produktado de plibonigita forto kapabla je rezulto adekvate de naci-defenda politika reviziado.

En batalo redakti

 
Aviadiloj F-15 dum la Operacio Dezertŝildo de la Golfa Milito.

La unuranga kialo de la ekzisto de la militistaro devas okupiĝi pri batalo, ĝi devus esti postulata por fari tion de la nacia naci-defenda politiko, kaj venki. Tio reprezentas organizan celon de iu militistaro, kaj la primaran fokuson por armea pensaro tra milita historio.

La "elmontro" de militforto estis esprimo kiu nomigs multe militfortan projekcion, kiel al la unuoj kiel ekzemple regimentoj aŭ kanonoŝipoj deplojitaj en preciza batalejo, aŭ kiel agregaĵo de tiaj fortoj. En la Golfa Milito la Usona Centra Komando kontrolis militfortojn (unuoj) de ĉiu el la kvar militservoj de Usono. Kiel venko estas atingita, kaj kiun formon ĝi havas estas studitaj fare de la plej granda parto, se ne de ĉiuj, armeaj grupoj sur tri niveloj.

Strategia venko redakti

Militista strategio estas la administrado de fortoj en militoj kaj kampanjoj fare de ĉefkomandanto uzanta grandajn militfortojn kaj naciaj kaj aliancitaj kiel tutaĵo, aŭ la kompon-elementojn de armeoj, mararmeoj kaj aerarmeoj kiel ekzemple armegrupoj, flotoj kaj nombregoj de aviadiloj. Armea strategio estas longperspektiva projekcio de la politiko fare de militemuloj kun larĝa vido de rezultimplicoj, inkludante ekster la koncernoj de armea komando. Armea strategio temas pli pri la provizado por milito kaj planado, poste administrado de bataltrupoj kaj batalo inter ili. La amplekso de strategia armea planado povas daŭri semajnojn, sed plej ofte temas pri monatoj aŭ eĉ jaroj.[3]

 
Nederlandaj civiluloj celebrantaj la alvenon de la 1a Kanada Korpuso en Utrecht kiam la Kanada Armeo liberigis Nederlandon el la Naziisma okupacio.

Funkcia venko redakti

Funkcia moviĝeblo estas, ene de militado kaj armea doktrino, la nivelo de komando kiu kunordigas la precizegajn detalojn de taktikoj kun la superaj celoj de strategio. Ofta sinonimo estas funkcia arto.

La funkcia nivelo estas ĉe skalo pli granda ol unu kie vidlinio kaj la tempo de tago estas grava, kaj pli malgranda ol la strategia nivelo, kie produktado kaj politiko estas konsideroj. Formacioj estas dw la funkcia nivelo se ili povas fari operacojn sur si mem, kaj estas de sufiĉa grandeco por esti rekte pritraktitaj aŭ havas signifan efikon sur la strategia nivelo. Tiu koncepto estis iniciatita fare de la germana armeo antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito. Ĉe tiu nivelo planado kaj tempodaŭro de agadoj prenas de unu semajno ĝis monato, kaj estas efektivigitaj fare de batalarmeoj kaj korpusoj kaj iliaj marameaj kaj aerekvivalentoj.

Taktika venko redakti

Distingo inter militfortoj kaj polico redakti

 
Militista parado en Berlino.
 
En Irako (2004).
 
Maristaj soldatoj.

En multaj precipe demokrataj ŝtatoj estas diferencigitaj la militfortoj disde la polico. Dum la militfortoj havas ĉefe la taskon protekti la ŝtaton kontraŭ eksteraj malamikoj kaj en kazo de katastrofoj aŭ internaj problemoj, nur agas kiel helpanto de la civilaj aŭtoritatoj, dum la interna sekureco estas tasko de polico kaj civilaj sekurec- kaj katastrof-helpfortoj. En aliaj ŝtatoj, precipe en ŝtatoj kun aŭtoritatecaj registaroj, la funkcioj de polico kaj militfortoj miksiĝas. Militfortoj kaj polico kaj eventualaj aliaj armilposedaj fortoj kune konsistigas la armitajn fortojn.

Paramilitaj fortoj redakti

En diversaj precipe aŭtoritatecaj ŝtatoj ekzsitas paramilitaj fortoj, kiuj estas organizaĵoj kun funkcioj inter tiuj de la militfortoj kaj de la polico. Al tiaj organizaĵoj ekzemple apartenas milicoj aŭ similaj organizaĵoj, kiuj ne apartenas al la ordinara regula armeo kaj ofte havas policajn taskojn. Paramilitaj fortoj ankaŭ estas armesimilaj organizaĵoj apartenantaj al ribelaj aŭ privataj organizaĵoj aŭ privataj armeoj en ŝtatoj, kiuj ne kapablas kontroli sian internan ordon.

Hierarĥio redakti

La organizo de la militfortoj kutime sekvas hierarĥiajn strukturojn laŭ soldataj rangoj, surbaze de la principoj de ordono kaj obeo. La supera gvidorgano de la militfortoj en la plej multaj precipe demokrataj ŝtatoj estas submetita al la ekzekutiva organo de la ŝtato.

Ŝtatoj kun plej grandaj militfortoj redakti

La ŝtatoj kun la plej grandaj militfortoj en absolutaj ciferoj estas Rusio, Ĉinio, Usono kaj Barato kun militfortoj de pli ol 1 milionoj da anoj. Se oni kalkulas militfortojn laŭ nombro da loĝantoj, je la unua rango troviĝas Nord-Koreio kun proksime 5,4 soldatoj je 100 loĝantoj, kaj en la dua rango Svislando kaj Israelo kun proksimume 2,5 soldatoj je 100 loĝantoj. Se oni taksas la militfortojn de ŝtatoj laŭ la buĝeto en absolutaj ciferoj, je la unua rango troviĝas kun granda distanco Usono kun ĉiujara militforta buĝeto de proksimume 900 miliardoj da usonaj dolaroj, kompare al ekzemple 6 miliardoj da usonaj dolaroj por la buĝeto de la svisa armeo.[4]

Postulo de submetiĝo de ĉiuj militfortoj al monda registaro redakti

Mondfederistoj, Baha-anoj kaj aliaj universalismaj movadoj postulas, ke por starigo de universala paco ĉiuj militaj fortoj estu submetitaj al Unuiĝintaj Nacioj aŭ mondregistaro, dum naciaj ŝtatoj konservu nur policajn fortojn por la garantio de la interna sekureco.[5] [6]

Diversaj militfortoj laŭ landoj redakti

 
Du usonaj soldatoj vestitaj per kamufla vesto speciala por urbaj zonoj.
 
Du francaj soldatoj de la Fremdula Legio.
 
Honorgvardiaro de la Ĉina Armeo ĉe Nankino, 2009

Historiaj redakti

Armeoj redakti

 
Soldato de la latva armeo dum la iraka milito.

Vidu ankaŭ redakti

 
Policveturilo, policanoj kaj policaparato en Pollando.

Referencoj redakti

  1. Statistics on Americans' opinion about the U.S. being the world's no1 military power, Gallup, Marto 2012. Konsultita la 3an de Majo, 2013.
  2. Dupuy, T.N. (1990) Understanding war: History and Theory of combat, Leo Cooper, London, p. 67
  3. Dupuy, T.N. (1990) Understanding war: History and Theory of combat, Leo Cooper, London, p. 67
  4. Statistikoj de la plej grandaj armeoj de la mondo, retejo germanlingva, konsultita 2015-01-29
  5. Vidu ekzemplon en La Promeso de la Monda Paco, mesaĝo de la Universala Domo de Justeco, Baha Mondo-Centro 1985, Esperanto-eldono Grafika Centro de UEA, Antverpeno 1986
  6. Vidu ankaŭ Dietrich Michael Weidmann: Federacia Konstitucio de öa Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo

Bibliografio redakti

  • Geoffrey Blainey. The Causes of War (1973)
  • Barzilai Gad, Wars, Internal Conflicts and Political Order: A Jewish Democracy in the Middle East (Albany: State University of New York Press, 1996).
  • Clausewitz, Carl Von (1976), On War (Princeton and New Jersey: Princeton University Press)
  • Codevilla, Angelo kaj Seabury, Paul, War: Ends and Means (Potomac Books, Revised second edition by Angelo Codevilla, 2006)
  • Codevilla, Angelo, No Victory, No Peace (Rowman and Littlefield, 2005)
  • Fornari, Franco (1974). The Psychoanalysis of War. Tr. Alenka Pfeifer. Garden City, New York: Doubleday Anchor Press.
  • Fry, Douglas P., 2005, The Human Potential for Peace: An Anthropological Challenge to Assumptions about War and Violence, Oxford University Press.
  • Fry, Douglas. 2009. Beyond War. Oxford University Press.
  • Gat, Azar 2006 War in Human Civilization, Oxford University Press.
  • Heinsohn, Gunnar, Söhne und Weltmacht: Terror im Aufstieg und Fall der Nationen ("Filoj kaj Imperia Povo: Teroro kaj Apero kaj Falo de Nacioj"), Orell Füssli (Septembro 2003), disponebla rete (en germana)
  • James, Paul; Friedman, Jonathan (2006). Globalization and Violence, Vol. 3: Globalizing War and Intervention. London: Sage Publications. [1] Konsultita la 19an de Oktobro 2015.
  • James, Paul; Sharma, RR (2006). Globalization and Violence, Vol. 4: Transnational Conflict. London: Sage Publications. [2] Konsultita la 19an de Oktobro 2015.
  • Keegan, John, (1994) A History of Warfare, (Pimlico)
  • Keeley, Lawrence. War Before Civilization, Oxford University Press, 1996.
  • Kelly, Raymond C., 2000, Warless Societies and the Origin of War, University of Michigan Press.
  • Kolko, Gabriel (1994). Century of War: Politics, Conflicts, and Society since 1914. New York, NY: The New Press. ISBN 978-1-565-84191-8.
  • Lebow, Richard Ned 2008, A Cultural Theory of International Relations, Cambridge University Press.
  • Lindemann, Thomas 2010, Causes of War. The Struggle for Recognition Colchester, ECPR Press
  • Maniscalco, Fabio (2007). World heritage and war: linee guida per interventi a salvaguardia dei beni culturali nelle aree a rischio bellico. Massa. ISBN 978-88-87835-89-2. Konsultita la 31an de Majo 2012.
  • McIntosh, Jane. 2002. A Peaceful Realm: The Rise and Fall of the Indus Civilization. Oxford, UK: Westview Press.
  • Metz, Steven kaj Philip R. Cuccia, 2011, Defining War for the 21st Century, Strategic Studies Institute, U.S. Army War College. ISBN 978-1-58487-472-0 [3] Konsultita la 19an de Oktobro 2015.
  • Montagu, Ashley. 1978. Learning Nonaggression. New York: Oxford University Press.
  • Otterbein, Keith, 2004, How War Began. College Station TX: Texas A&M University Press.
  • Pauketat, Timothy. North American Archaeology, 2005. Blackwell Publishing.
  • Pearson, Richard. 2004. “New Perspectives on Jomon Society.” Bulletin of the International Jomon Culture Conference, Vol. 1.
  • Small, Melvin; Singer, Joel David (1982). Resort to arms: international and civil wars, 1816–1980. Sage Publications. ISBN 978-0-8039-1776-7.
  • Smith, David Livingstone (Februaro 2009). The Most Dangerous Animal: Human Nature and the Origins of War. Macmillan. ISBN 978-0-312-53744-9. [4] Konsultita la 19an de Oktobro 2015.
  • Strachan, Hew (2013), The Direction of War.
  • Turchin, P. 2005. War and Peace and War: Life Cycles of Imperial Nations. New York, NY: Pi Press.
  • Van Creveld, Martin The Art of War: War and Military Thought, London: Cassell, Wellington House
  • Walzer, Michael (1977) Just and Unjust Wars (Basic Books).
  • Wade, Nicholas. Before the Dawn, Penguin: New York 2006.
  • Zimmerman, L. The Crow Creek Site Massacre: A Preliminary Report, US Army Corps of Engineers, Omaha District, 1981.

Eksteraj ligiloj redakti