Iraka milito

milito en Irako (2003–2011) inter Irako kaj Usono kaj aliaj landoj (Britio, ktp.)

La Iraka milito estas milita konflikto kiu komenciĝis dum la jaro 2003 en la teritorio de Irako kaj deklariĝis finita la 18-an de decembro 2011.

Iraka milito
Konflikto: Golfa milito
Statuo de la eksprezidanto de Irako, Saddam Hussein la tagon kiun la usona armeo eniris en Bagdad
kampanjo • ofensivoinvadooperaco
Daŭro: 20-a de marto 2003 – 18-a de decembro 2011
Loko: Irako
Rezulto:
vdr

Ĝi estas parto de aro de militaj konfliktoj okazintaj en la regiono fine de la 20-a jarcento kaj komenco de la 21-a, kaj kiu foje ricevas la kolektivan nomon Milito de la Persa Golfo. La milito kiu komenciĝis en 2003 estas konsiderata foje la 2-a, foje la 3-a Golfmilito.

La lando kiu komencis la militon estis Usono, kiu kondukis aliancon, nomata la Koalicio de Volantoj, de pluraj landoj kontraŭ Irako. Malgraŭ la sukceso de la invado, la milito plu daŭras nuntempe, kaj akiris samtempe karakterojn de internacia kaj de interna milito.

Kaŭzoj kaj pravigoj redakti

La kialoj de la milito estas polemikaj. La usona prezidanto George W. Bush proklamas en 2002 ke Irako estas parto de la "akso de malbono", ke la iraka prezidantejo gvidata de Saddam Hussein havis armilojn de amasa detruo kun intenco uzi ilin, kaj ke ĝi estas danĝera al la mondo. Tiu fakto estis pruvita kiel vera post la sukceso de la invado en Irako, kiam pollandaj kaj usonaj militistoj trovis kemiajn armilojn de amasa detruo en Irako[1][2][3].

Bush igas "ŝanĝon de reĝimo" en Irako la ĉefa prioritato de la usona eksterlanda politiko en la sekvaj monatoj. La rezolucio 1441 de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj reportigas UN-inspektistojn al Irako por eltrovi, ĉu la lando laŭleĝe senarmiliĝis.

En 2003 la registaroj de Usono kaj Britio sendas kvaronon de miliono da soldatoj al Kuvajto kaj aliloken en la regiono por premi al Irako. Raportoj de ĉefinspektoro Hans Blix estas miksitaj. Laŭ Blix, oni iom-post-iom progresis, kaj pli da tempo estas laŭ li bezonata.

En marto de 2003 la reprezentantoj de Usono, Britio, kaj Hispanio proponas duan rezolucion al la Konsilio de Sekureco. Tiu rezolucio donus la aŭtoritaton kontraŭmiliti al Irako post mallonga periodo manke de konvinka pruvo de tuta plenumo de la antaŭaj rezolucioj. Francio, Rusio, Ĉinio, kaj aliaj nacioj kontraŭas la rezolucion, preferante doni pli da tempo al la inspektistoj. Post kelkaj tagoj de debato, la rezolucio estas forprenita sen voĉdonado.

La 18-an de marto 2003 Bush deklaras ultimaton: Hussein eksiĝu kaj eliru el Irako en la sekvaj 48 horoj, alie usonaj, britaj kaj aliancitaj fortoj invados por perforte eksigi lin kaj senarmiligi Irakon.

Komenco de la milito redakti

La tagon de la 20-a de marto 2003 Iraka Milito komenciĝas.

Postaj disvolviĝoj redakti

La 28-an de junio 2004, suverenecon donas la okupanta aŭtoritato al nova iraka registaro, du tagojn antaŭ la planita tago, por eviti ke ceremionio fariĝu celo de terorisma agado. Nova iraka ĉefministro estas Ijad al-Alaŭi, iama kunlaboranto de CIA. Tiu usonamika prezidento provas per diktatorecaj agoj firmigi sian postenon (malpermeso por unu monato de Al-Ĝazira televidstacio, restarigo de mortpuno). Li permesas al Usono plu agadi en Irako.

En aŭgusto 2004 elektis la milana nacia konferenco la transiran nacian asembleon. Ili donis siajn voĉoj ne al personoj, sed al listoj enhavintaj ĉefe nur partiojn de la iamaj emigrintoj. La novaj partioj en Irako apenaŭ reprezantiĝis en la listoj. Pro tio la UN silente malagnoskis la rezultojn de la voĉdonado.

En 2005 (la 30-an de januaro) okazis balotoj en Irako, en kiuj venkis per 48 % la koalicio de la ŝijaismaj partioj, la kurdaj partioj atingis 25 % kaj la usonamika Ijad Allaŭi ricevis nur 13,6 %. Balotis 8,55 milionoj (58%) da balotjuraj homoj, la baloton bojkotis la sunaitoj, tiel ili ne havos reprezentanton en la parlamento. Proponita ĉefministro iĝis Ibrahim al-Ĝaafari.

Mahmudiyah seksperforto redakti

La Mahmudiyah-seksperforto kaj mortigoj estis serio de militkrimoj faritaj fare de kvin usona armeosoldatoj dum la usona okupo de Irako, implikante la grupseksperforton kaj murdon de 14-jaraĝa iraka knabino Abeer Qassim Hamza al-Janabi kaj la murdo de ŝia familio la 12-an de marto 2006. Ĝi okazis en la domo de la familio en la sudokcidento de Yusufiyah, vilaĝo en la okcidento de la urbo Al-Mahmudiyah, Irako [4].

Aliaj membroj de la familio de al-Janabi murdita fare de amerikaj soldatoj inkludis ŝian 34-jaraĝan patrinon Fakhriyah Taha Muhasen, 45-jaraĝan patron Qassim Hamza Raheem, kaj 6-jaraĝan fratinon Hadeel Qassim Hamza al-Janabi.

La du ceteraj pluvivantoj de la familio, 9-jaraĝa frato Ahmed kaj 11-jaraĝa frato Mohammed, estis en la lernejo dum la masakro kaj iĝis orfigitaj de la okazaĵo. Kvin usonaj armesoldatoj de la 502-a Infanteriregimento estis akuzitaj je seksperforto kaj murdo [5].

Specialisto Paul E. Cortez (naskita decembro 1982), Specialisto James P. Barker (naskita 1982), Private First Class Jesse V. Spielman (naskita 1985), Private First Class Bryan L. Howard, kaj Private First Class Steven Dale Green (majo). Green estis maldungita de la usona armeo pro mensa malstabileco antaŭ ol la krimoj estis konataj per lia komando, dum Cortez, Barker, kaj Spielman estis juĝitaj fare de militkortumo, kondamnitaj, kaj juĝitaj al jardekoj en malliberejo. Green estis juĝita kaj kondamnita en usona civila tribunalo kaj juĝita al ĝismorta malliberigo [6][7].

Haditha Masakro redakti

La Haditha-masakro estis serio da militkrimoj faritaj de grupo de usonaj maristoj kontraŭ senarmaj civiluloj en Haditha, Irako, la 19-an de novembro 2005. La viktimoj inkludis virinojn, infanojn kaj maljunulojn, kiuj estis pafitaj plurfoje je proksima distanco dum ili estis en siaj hejmoj. La incidento okazis kiel venĝo por improvizita eksplodila aparato (IED), kiu mortigis unu el iliaj kamaradoj.

La Haditha-masakro kaŭzis internacian indignon kaj levis demandojn pri la respondeco kaj kontrolo de usonaj militistoj en militzonoj. La usona armea komando aljuĝis la aferon al la Naval Criminal Investigative Service (NCIS), kiu kondukis longan kaj malfacilan esploron. La NCIS raportis, ke la maristoj ne nur mortigis la civilulojn sen justa kaŭzo, sed ankaŭ provis kaŝi la pruvojn kaj mensogi al siaj superuloj. La raporto ankaŭ menciis, ke multaj aliaj usonaj soldatoj kaj oficiroj estis implikitaj en la kovrado aŭ ne plenumis sian devon raporti la okazaĵon.

La usona milita juĝejo akuzis ok maristojn pro diversaj krimoj, inkluzive de murdo, manslakto, obstrukcio de justeco kaj malobeo al ordonoj. Tamen, ses el ili estis liberigitaj pro manko de pruvo aŭ post atingi interkonsenton kun la akuzanto. Nur du maristoj estis juĝitaj: Stabserĝento Frank Wuterich, la teamestro de la implikita grupo kaj Stabserĝento Sanick Dela Cruz, unu el la pafantoj, kiu atestis kontraŭ Wuterich post ricevi imuniton. Wuterich estis punita per redukto en rango al soldato. Dela Cruz ne ricevis ian punon [8].

Sekvoj redakti

La du militoj kaj la malpermeso de importo de medikamentoj, mizeraj cirkonstancoj pro la blokado kaŭzis laŭ unuj morton de miliono da beboj. La ekonomia detruo estis laŭ kelkaj kalkuloj eĉ 400 miliardoj da dolaroj, dum la privatigo kaj aĉetigo kunportis por usonaj entreprenoj belan profiton (la ĉasflugilojn de Mirage oni sendis dismunti anstataŭ forvendi ilin).

Referencoj redakti

  1. В Ираке найдено химическое оружие[rompita ligilo] (ruse)
  2. Update on chemical demilitarisation (angle)
  3. Найденное в Ираке химическое оружие признано смертельно опасным (ruse)
  4. Killings shattered dreams of rural Iraqi families NBC News
  5. Barrouquere, Brett, "Iraqi family's relatives confront killer", The Sydney Morning Herald, 29 May 2009.
  6. (2007) Amnesty International Report 2007, the state of the world's human rights. New York: Amnesty International USA. ISBN 978-1-887204-46-0.
  7. "Iraq rape soldier jailed for life", BBC News, 16 November 2006.
  8. Watkins, Thomas, "Marine Officers Charged in Haditha Case", 22 December 2006.