Ijad Allaŭi

Ijad ALLAŬI (ankaŭ Ijad al-LAŬI)(n. 1945), arab.: اياد علاوي, estas iraka politikisto kaj estis la ĉefministro de la iraka provizora registaro fondita post la usona invado de Irako en 2003. Lia ĉefminstreco finiĝis la 7-an de Aprilo 2005.

Ijad Allaŭi
2014 Allawi.jpg
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1945 (1945-05-31) (76-jara)
en Bagdado
Lingvoj araba angla
Ŝtataneco IrakoReĝlando Irako • Respubliko Irako (1958–68) • Ba'athist Iraq • Unuiĝinta ReĝlandoLibano
Alma mater Universitato de Londono
Familio
Infano Sara Ayad Allawi
Parencoj Muhammad Tawfiq Allawi
Okupo
Okupo politikisto • psikiatro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ijad ALLAŬI

Li devenas el riĉa komercista familio, lia avo partoprenis en la traktoj kun Britio por la sendependeco. Lia familio ankaŭ parencas al Aĥmed ĈALABI, iama favorito de Usono por la prezidenta posteno de Irako. Allaŭi estas ŝijaana muslimo kaj nervokuracisto, kiu estis - antaŭ la emigrado - sub Saddam Hussein ano de la partio Baazo. En la ekzilo (en Londono) li fondis la Irakan Nacian Asocion INA helpe de MI6 kaj CIA. Tiu organizo estis apogita fare de iamaj oficiroj, kiuj fuĝis el Irako. En 1978 travivis Allaŭi fiatakon en Londono.

La 28-an de majo 2004 estis nomumita Allaŭi ĉefministro, por konduki la landon depost la potenco-transdono de Usono ĝis la fino de la landaj balotoj (fino de 2005).

Ghazi al-Javar