Saddam Hussein

prezidento de Irako

Saddam HUSSEIN (arabe صدام حسين عبد المجيد التكريتي‎, Ṣaddām Ḥusajn ʿAbd al-Maĝīd at-Tikrītī, kurde سەددام حوسێن‎; naskiĝis la 28-an de aprilo 1937 en la vilaĝo al-Aŭĝa apud Tikrit; mortis la 30-an de decembro 2006 en al-Kazimijja apud Bagdado) estis la prezidento de Irako de 1979 ĝis 2005, kaj ankaŭ ĉefministro de Irako de 1979 ĝis 1991 kaj de 1994 ĝis 2003.

Saddam Hussein
Persona informo
صدام حسين
Naskiĝo 28-an de aprilo 1937 (1937-04-28)
en Al-Awja, Gubernio Saladino,  Reĝlando Irako
Morto 30-an de decembro 2006 (2006-12-30) (69-jaraĝa)
en Kadhimiya, Bagdado
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Tombo Al-Awja vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj araba vd
Loĝloko As-Salam Palace vd
Ŝtataneco Reĝlando Irako • Respubliko Irako (1958–68) • Ba'athist Iraq vd
Alma mater Universitato de Kairo • Nolan Catholic High School vd
Partio Baazo vd
Subskribo Saddam Hussein
Familio
Patro Hussein 'Abid al-Majid vd
Edz(in)o Sajida Talfah • Samira Shahbandar vd
Infanoj Uday Hussein • Raghad Hussein • Hala Hussain • Rana Hussein • Qusay Hussein • Ali Hussein vd
Profesio
Okupo politikistomilitistoverkisto • romanisto vd
Aktiva dum 1957–2003 vd
Verkado
Verkoj Zabibah and the King vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hussein membriĝinte en la politika partio Baazo, li en 1956 partoprenis nesukcesan provon renversi la tiaman reĝon de Irako. En 1958 alia grupo sub generalo Abd al-Karim Qasim finfine detronigis la reĝon. Iomete poste Saddam Hussein vane provis murdi Qasim-on. Helpe de Sirio li en 1959 fuĝis al Egiptio. Dum lia foresto la Iraka registaro mortokondamnis lin.

En Kairo Saddam Hussein studis juron. Post la Iraka revolucio de la 8-a de februaro, 1963 Saddam Hussein revenis al sia hejmlando, kie lin en 1964 enkarcerigis la nova registaro. En 1967 li sukcesis fuĝi el la malliberejo. En 1968 li kondukis sian partion Baath al la potenco per sensanga ribelo. En 1973 li generaliĝis, kaj en 1979 li anstataŭis Ahmed Hassan al-Bakr kiel Iraka prezidanto post ties subita retiriĝo, 42-jaraĝe.

La 1-an de junio 1972 li komencis vastan ŝtatigadon de ĝis tiam eksterland-posedataj kaj monopolhavaj naftofirmaoj. Saddam Hussein klopodis modernigi la ekonomion kaj la industrion. Li helpis la kamparon per teraj reformoj kaj modernaj iloj. Ankaŭ edukado kaj infrastrukturo estis alte prioritataj. Sub Saddam Hussein Irako iĝis unu el la plej sekularaj ŝtatoj de okcidenta Azio.

Dum la regado de Saddam Hussein Irako evoluis al regiona potenco, parte helpe de grandaj enspezoj el nafto. Inter 1980 kaj 1988 li estris la irakan armeon en sanga milito kontraŭ la najbara Irano. En 1990 li ordonis invadi Kuvajton, kio altiris la furiozon de Usono, kaj kondukis al la katastrofa malvenko de la 2-a Golfa Milito (19901991).

Saddam Hussein travivis plurajn provojn lin murdi aŭ renversi.

En februaro de 2003, sin pravigante de la malemo de la iraka registaro en la senarmigo de la lando, Usono kaj Britio invadis Irakon, kio kaŭzis la falon de Saddam Husseim la 9-an de januaro 2005. La 14-an de decembro 2005 li estis arestita post plurmonata kaŝa vivo. La juĝistaro punis lin je penduma mortpuno la 5-an de novembro 2006 (interese, ke du tagojn antaŭ la senataj elektoj de Usono). Multaj organizoj (ekz. Amnestio Internacia) pridubis dum la proceso la sendependan juĝkapablon.

La juĝistaro elektis unu krimon de Saddam kaj juĝis nur laŭ tio, por eviti longan juĝproceson. Tiu krimago estis la venĝo pro sensukcesa atenco en 1982 kontraŭ Hussein, dum kiu mortis ĉ. 143 senkulpaj civiluloj (viroj kaj junuloj) en urbo Duĝail.

La ekzekuto redakti

 
Saddam, tuj post esti kaptita fare de usonaj fortoj en decembro 2003.
 
Saddam Hussein tuj post kaptiĝo

La iraka duagrada juĝistaro rifuzis la apelacion de advokatoj de Saddam Hussein, tiel la juĝo je morto ekvalidis la 26-an de decembro 2006. Pri la tempo de ekzekuto interparolis la iraka kaj usona registaroj. La usonaj instancoj jure (papere) transdonis Saddam-on al la irakaj instancoj, sed li fizike (fakte) restis sub gardo de la usonanoj. Tiu jura transdono necesis por jurigi la ekzekuton. Horojn antaŭ la ekzekuto, advokatoj de Hussein vane petis de iu juĝisto en Usono malpermeson de la transdono.

Saddam Hussein estis pendumita la 30-an de decembro 2006, aŭrore antaŭ komenciĝo de festo Eid ul-Adha.

Laŭ pluraj fontoj, liaj lastaj vortoj estis la kredokonfeso de la islamanoj: "Ne ekzistas Dieco krom Dio" (Alaho). Li citis tion dufoje, sed duafoje ne povis fini tion.

La iraka televido samtage prezentis la bildojn pri la pendumo por eviti akuzojn, ke oni ne pendumis la prezidinton.

Por transporto de la kadavro per usona helikoptero, donis permeson persone George W. Bush. La entombigo okazis proksime al Tikrit, en la naskiĝa vilaĝo al-Aŭĝa, apud liaj filoj.

Cirkonstancoj de la ekzekuto redakti

Krom la oficiala muta, mallonga filmeto pri la ekzekuto, inundis la interreton plena, voĉa filmeto, farita per poŝtelefono. Oni povis sur tiu aŭdi, kiel skoldas, blasfemas, eĉ disputas Saddam kaj la ekzekutantoj. Ili recitis nomon de la ŝijaisma ekstremisma gvidanto Muktada dum la ekzekuta proceso, poste kelkaj eĉ dancis pro ĝojo. Oni ne permesis al iu ĉeestanto preĝi pri la mortinto.

Pro la malhonoriga miskonduto de la ĉeestantoj, eĉ la supera juĝisto atentigis ilin, sed li estis neatentita.

Post senvualigo de la hontaj kondutoj, unuafoje la usona registaro, poste la iraka registaro distancigis sin. La usona registaro diris, ke ili transdonis Saddam-on kelkajn minutojn antaŭ la ekzekuto (kaj esploris ĉiujn post poŝtelefono), dum iraka registaro asertis, ke la ekstremistoj enŝoviĝis la ekzekutan grupon kaj tion ne efektivigis la dungitoj de la justicministro. La iraka registaro sciigis, ke nur tiuj aperigis la filmeton, kiuj volas la pluan akriĝon de la ŝijaisma-sunaisma malamikeco en la lando.

Ankaŭ ĵurnalo el Sauda Arabio asertis, ke laŭ vidatestanto, la ekzekuton partoprenis eĉ persone Muktada al-Sadr, la ekstremisma ŝijaisma gvidanto, kiu maskis sin en apuda ĉambro.

Vidu ankaŭ redakti

En Esperanto-kulturo redakti

Pri la renkontiĝo kun Saddam Husejn rakontas en sia libro «Esperanto kaj vivo» fama soveta, rusia esperantisto Vladimir Samodaj. Li priskribas irakan diktatoron kiel arogan kaj malafablan 36-jarulon.[1]

Referencoj redakti

  1. Irako (epizodoj) // Vladimir Samodaj. Esperanto kaj vivo. Moskvo, 2010. p. 191-192. ISBN 978-5-7161-0212-5