Vladimir Samodaj

Vladimir SAMODAJ (ruse Владимир Владимирович Самодай) (naskiĝinta la 17-an de junio 1935 en Odeso, mortinta la 31-an de marto 2021 en Belgujo[1]) estis Rusiano kaj sovetiano, fakulo pri la Araba lingvo kaj elstara esperantisto, krome honora membro de UEA.[2]

Vladimir Samodaj
Vladimir Samodaj.jpg
fama sovetia kaj rusia esperantisto kaj poeto, honora membro de UEA
Persona informo
Aliaj nomoj Memfordono
Naskiĝo 17-a de junio 1935
en Odeso, Soveta Unio
Morto 31-a de marto 2021
en Belgio
Lingvoj Esperantorusa
Nacieco ruso
Ŝtataneco RusioSovetunio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La vivoRedakti

Vladimir Samodaj naskiĝis en 1935 en Odeso. Lia patro Vladimir Sergeeviĉ Samodaj (oficiro de sovetia Ruĝa Armeo) mortis en 1940 jaro. Pro komplikaĵoj de edukado de du junaj filoj (krom 5-jara Vladimir estis ankoraŭ 3-jara frato) la patrino[3] sendis pliaĝan filon al Leningrada provinco. Tie lin trovis la Granda Patruja Milito. Dum la milito Vladimir Samodaj fuĝis al diversaj loĝlokoj: en 1941 - al Vjatka, en 1942 li loĝis en vilaĝo Nikolo-Komarovka inter Stalingrad kaj Astraĥano, en 1944 li trafis al Saransk kaj fin-fine revenis al Odeso.

EsperantoRedakti

Tradukisto, redaktoro, li laboris kiel interpretisto en arabaj landoj kaj kiel ĉefredaktoro de la araba versio de ĵurnalo Moskvaj Novaĵoj. En 2012 li laboras en agentejo ITAR-TASS.

Lerninte Esperanton en 1958 en Odeso, li gvidis kursojn, organizis universitatan E-vivon, kunfondis Sovetian Esperantistan Junularan Movadon kaj estis vicprezidanto de Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetiaj esperantistoj (1970-1979) kaj Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (1979-1989). En 1989 li fariĝis la unua prezidanto de Sovetlanda Esperantista Unio kaj preparis la aliĝon de SEU al UEA.

Al lia kultura agado apartenas esperantigo de universitata aktora trupo, kiu en 1967 turneis en Pollando. En 1990 li ekgvidis Moskvan Literaturan E-Klubon, redaktis ties bultenon "Cerbe kaj Kore"; li okupiĝis pri kolektado de materialoj por la historiografio de Esperanto en Sovet-Unio, tradukis poeziaĵojn el la rusa kaj la ukraina kaj originale verkis. Liaj rememoroj kaj poemoj estas kolektitaj en Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM (1999).

En 1995 Vladimir Samodaj doktoriĝis pri filologio. Dum la jaroj 1995-2011 li estis docento kaj poste profesoro de katedro pri internaciaj lingvoj de Eŭropa Jura Universitato Justo (Moskvo) kaj instruis Esperanton al studentoj.

Vladimir Samodaj redaktis multajn Esperanto-eldonaĵojn, interalie, la periodaĵojn Paco (sovetiaj numeroj), Por la paco, Cerbe kaj Kore (literatura revuo), internacian revuon Scienco kaj Kulturo (1995-2012), Esperanto-suplementojn al la ĵurnalo "Moscow News".

Partoprenis li ĉe En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins kaj ĉe La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin en 2010.

EldonklopodojRedakti

Vladimir Samodaj, en sia artikolo Vanaj klopodoj eldoni Esperanto-revuon en la sovetiaj kondiĉoj,[4] detaligas siajn personajn demarŝojn por krei esperantlingvan specifan gazeton aŭ suplementon de la fremdlinga bulteno "Moskvaj Novaĵoj", por kiu li laboris ekde 1971. Spite la enkalkulon de esperantistoj Anatolo Gonĉarov kaj Boris Kolker, el 1973 al 1977, tio ne okazis pro financaj malhelpoj kaj lastmomente pro specifa tipografio. Finfine aperis en marto 1978 suplementoj al la anglalingva "Moscow News" ĝis marto 1983. En aprilo 1989 aperis ununura numero de memstara "Moskvaj Novaĵoj". En tiu epoko jam aperis esperantlingvaj dokumentoj en "Novosto" organizita de Dmitrij Perevalov.

InteresaĵojRedakti

En 1995 Samodaj vizitis lekcion pri alternativa medicino post kio ekokupiĝis pri ĉi afero. En sia libro «Esperanto kaj vivo» li rakontas pri propraj spertoj de levitacio kaj sukcesa kuracado pere de siaj novaj scioj.[5] Interesiĝas pri fotado, organizis kelkajn ekspoziciojn de fotoj.

LibrojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Nekrologo
  2. Mikaelo Bronŝtejn, La fenomeno Samodaj, Esperanto, 1358(6) Junio 2021, p. 143.
  3. Jekaterina Tiĥonovna estis filino de Ivan Smirnov, la hejtisto de la fama krozŝipo Potjomkin. Pro sia revolucia agado li prenis alian nomon - Tiĥon Kornejenko. Tio klarigas, kial fratino de Jekaterina Tiĥonovna havis alian patronomon kaj estis Vera Ivanovna.
  4. Vladimir Samodaj, Vanaj klopodoj eldoni Esperanto-revuon en la sovetiaj kondiĉoj, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 481-490.
  5. Kuracado // Vladimir Samodaj. Esperanto kaj vivo. Moskvo, 2010. p. 217-221. ISBN 978-5-7161-0212-5
Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.