Cerbe kaj Kore
Cerbe kaj Kore (CkK) - estis respektive estas literatura bulteno, kiu en sia unua eldonperiodo de 1990-2000 aperis kiel organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo. Ĝi en 1990-2000 aperis principe ĉiumonate, sed havis dum tiu tempo kelkajn longajn paŭzojn. Formato A5, amplekso de unu kajero - de 8 ĝis 24 paĝoj. Entute aperis 68 kajeroj. Enhavo: verkoj de la klubanoj kaj interesaj literaturaj kaj historiaj materialoj el arkivo; recenzoj, instruaj artikoloj.
Redaktoroj: Vladimir Samodaj (1990-1997) kaj Valentin Melnikov (1998-2000).
En 1992-1995 la bulteno ne aperadis, ĝin anstataŭis samnoma kelkpaĝa rubriko en "Moskva Gazeto", redaktoro - Mikaelo Bronŝtejn.
En 1998 ĝi reaperis kiel literatura suplemento al dusemajna ĵurnalo Artefakto.
La bulteno grave kontribuis al formiĝo de Moskva skolo en Esperanto-poezio.
En 2000-2003 la rubriko “Cerbe kaj Kore” regule aperadis en la Rusia Esperanto-Gazeto (REGo). Aŭtune 2017 la eldonisto de REGo Garik Kokolija informis, ke finiĝos eldonado de la gazeto.[1] Por anstataŭigi ĝin, REU relanĉis literaturan almanakon Cerbe kaj Kore. En la 2018-a komenciĝis la lasta kaj ĝis nun daŭranta eldonperiodo de CkK, januare 2018 aperis ĝia numero 1 (69).
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Reta versio de "Cerbe kaj Kore" (lasta eldonperiodo, 1998-2000) Arkivigite je 2006-06-19 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ REGo, № 4-5 (101-102), oktobro 2017, kovrilo 4.