La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La arto labori kune kun subtitolo "festlibro por Humphrey Tonkin" estas libro omaĝa al Humphrey Tonkin redaktita de Detlev Blanke kaj Ulrich Lins kaj en 2010 eldonita de UEA en Roterdamo (ISBN 978-92-9017-113-3).

La arto labori kune
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Humphrey Tonkin, Probal Dasgupta, Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, Mark Fettes, Jouko Lindstedt, Vilmos Benczik, Rafaela Urueña, Federico Gobbo, Liu Haitao, Sabine Fiedler, Dalibor Brozović, István Ertl, Arikapalli Giridhar Rao, Seán Ó Riain, José Antonio Vergara, Aleksandr Duliĉenko, Věra Barandovská-Frank, Wera Blanke, Claude Gacond, Wim Jansen (futbalisto), Boris Kolker, Ilona Koutny, Geraldo Mattos, Christopher Gledhill, Aleksandr Melnikov, Till Dahlenburg, John C. Wells, Renato Corsetti, Michel Duc-Goninaz, Christer Kiselman, Marc Bavant, Carlo Minnaja, E. James Lieberman, Ulrich Lins, Toño del Barrio, Vladimir Samodaj, Vlastimil Novobilský, Ŝi Ĉeng Tai, Ed Borsboom, Werner Bormann, Jorge Camacho, Zbigniew Galor, Nikola Rašić, Hèctor Alòs i Font, Ziko van Dijk, Radojica Petrović, Katalin Kováts, Imre Ferenczy, Petr Chrdle, Amri Wandel, Barbara Pietrzak, Thomas Bormann, Maŭro La Torre, Victor Sadler, Toon Witkam, Trevor Steele, Paul Gubbins, Julian Modest, Baldur Ragnarsson, Anna Löwenstein, Roman Dobrzyński, Li Shijun, Duncan Charters, Peter Baláž, Miroslav Malovec, Jukka Pietiläinen, Edmund (Kajmo) Brent, Grégoire Maertens, So Gilsu, Marjorie Boulton, Michela Lipari, Ursula Grattapaglia, Hans Bakker, Ivo Osibov, Hans Michael Maitzen, Ulla Luin, György Nanovfszky, Renée Triolle, Mikaelo Bronŝtejn, Stefan MacGill, Orlando Raola, Spomenka Štimec, Miyoshi Etsuo, Reinhard Fößmeier, Detlev Blanke, Frank Nuessel
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 2010
Loko Roterdamo
Eldonejo Universala Esperanto-Asocio
Ĝenro festlibro • essay collection
vdr

Al la 901-paĝa libro kontribuis en la enkonduko la tiama prezidanto de UEA Probal Dasgupta, la redaktoroj kaj Ludoviko K. Zaleski-Zamenhof. Krome kontribuis (en alfabeta ordo):

Hèctor Alòs i Font, Hans Bakker, Peter Baláž, Baldur Ragnarsson, Vĕra Barandovská-Frank, José Antonio del Barrio, Marc Bavant, Vilmos Benczik, Jennifer Bishop, Detlev Blanke, Wera Blanke, Thomas Bormann, Werner Bormann, Ed Borsboom, Marjorie Boulton, Edmond Brent, Mikaelo Bronŝtejn, Dalibor Brozović, Jorge Camacho, Duncan Charters, Petro Chrdle, Renato Corsetti, Till Dahlenburg, Probal Dasgupta, Roman Dobrzyński, Michel Duc Goninaz, Aleksandr D. Duličenko, Ziko van Dijk, István Ertl, Etsuo Miyoshi, Imre Ferenczy, Mark Fettes, Sabine Fiedler, Reinhard Fössmeier, Claude Gacond, Zbigniew Galor, Michele Gazzola, Christopher Gledhill, Federico Gobbo, Ursula Grattapaglia, Paul Gubbins, István Gulyás, Wim Jansen, Tomas Jansson, Kimura Goro Christoph, Boris Kolker, Katalin Kováts, Ilona Koutny, Liu Haitao, Tacuo Huĝimoto, Christer Kiselman, Sergej N. Kuznetsov, Mauro La Torre, E. James Lieberman, Jouko Lindstedt, Ulrich Lins, Michela Lipari, Anna Löwenstein, Ulla Luin, Laŭlum, Stefan MacGill, Grégoire Maertens, Hans Michael Maitzen, Miroslav Malovec, Geraldo Mattos, Dan Maxwell, Aleksandro S. Melnikov, Georgi Mihalkov, Ken Miner, Carlo Minnaja, Doron Modan, György Nanovfszky, Vlastimil Novobilský, Frank Nuessel, Ivo Osibov, Radojica Petrović, Jukka Pietiläinen, Barbara Pietrzak, Otto Prytz, Orlando E. Raola, Nikola Rašić, Seán Ó Riain, A. Giridhar Rao, Victor Sadler, Vladimir Samodaj, Bo Sandelin, Klaus Schubert, Bruce Sherwood, Shi Chengtai, So Gilsu, Spomenka Štimec, Syôzi Keiko, Tan Xiuzhu, Trevor Steele, Petâr Todorov, Renée Triolle, Rafaela Urueña Álvarez, José Antonio Vergara, Amri Wandel, John Wells, Bengt-Arne Wickström kaj Toon Witkam.

Ĉapitroj redakti

La respektivaj tekstoj, laŭ ordo de apero kaj ene de la respektivaj temoj, estas la jenaj:

  • Mark Fettes, "Mi kvazaŭ trovis min ĉehejme". Biografia konversacio kun Humphrey Tonkin, intervjuo en kiu HT parolas pri si mem, sia vivo kaj profesia kaj esperantisma.

II Lingvopolitiko kaj Lingvoplanado redakti

  • Frank Nuessel, Humphrey Tonkin kaj "Language Problems and Language Planning"; revizio de la agado de HT ĉefe pere de la gazeto LPLP.
  • Jouko Lindstedt, Lingvo - rimedo aŭ resurso?; tiu eseo uzante la metaforojn rimedo kaj resurso, preskaŭ sinonimaj, sed ne tiom, referencas al la socia fenomeno de lingvo, kaj precize pri la angla, Esperanto kaj aliaj. La angla estas ne rimedo alproprigebla, sed resurso posedata kaj kontolata de la parolantoj denaskaj.[1] Aliaj ideoj pritraktitaj estas: E-o kiel nenies gepatra lingvo, sed kun denaskaj parolantoj; facila lingvo, sed kun multaj parolantoj kiuj neniam posedas ĝin komplete; neŭtrala sed kun eŭropecaj leksiko kaj gramatiko; kun neŭtrala movado sed ne indiferenta; kun internacia literaturo, sed foje tre persona aŭ loka. Esperanto estas rimedo facile alproprigebla, sed neniu grupo de homoj posedas ĝin, kiel resurson.[2]
  • Vilmos Benczik, Komunikado kiel fonto kaj motoro de lingva evoluo; temas pri eseo kiu startas el la diferenco inter parola kaj skriba lingvo, kaj laŭiras tra la aperoj de diversaj teknologioj kaj ties rezultoj. Kvankam teknologioj pli kaj pli separiĝas el la parola komunikado, ĉe "ĉiuj komunikadaj teknologioj kuŝas la deziro rekrei [...] la vizaĝ-al-vizaĝan homan komunikadon."[3] Kaj lingvo kaj skribo estas konsiderataj teknologioj, kaj tiuj ĉiam okazigas kaj progresojn kaj perdojn. Ekzemple "Skribo ne estas perfekta komunikada teknologio [...] malkapablas registri ankaŭ la supersegmentajn rimedojn"."[4] Sed danke al tio la skriba lingvo fariĝis pli abstrakta. Bildoj kaj ĉefe fotografado registris eksterlingvajn komunikadajn rimedojn, dum filmo, televido kaj komputila bildofarado multobligis la procezon. Presado atingis "fiksitecon kaj objektecon" sed komputilaj tekstoj multe poli utilas diversmaniere dum reduktiĝas fiksiteco kaj objekteco. Tiom da teknologioj iel kondukas al postlitereco.
  • Rafaela Urueña Álvarez, La lingvoj: nemateria kultura heredaĵo; estas analizo pri kiel, kiam kaj kiom la internaciaj organizoj protektas la komunan havaĵon kaj partikulare la kulturan heredaĵon. Oni eliras el la koncepto de kultura heredaĵo kaj ene de ĝi pri la gravo de lingvo kiel esenca ties elemento. El tiuj "oni parolas proksimume 6 800 lingvojn, laŭ Unesko, la duono estas en danĝero de estingiĝo, en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% de la lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi.[5] Dum la ŝtataj registaroj plej ofte prifajfas pri tiu problemo, la esperanta komunumo plej oftes agnoskas lingvojn kiel riĉeco. La nemateria kultura heredaĵo normale plenumas tri kondiĉojn: esti vivanta, evoluanta kaj translima; ankaŭ Esperanto plenumas tiujn tri postulojn, sed "Esperanto ne povas esti agnoskata pro la fakto, ke ĝi ne estas parolata ene de iu teritorio."[6] Same estas agnoskataj nek dialektoj, nek lingvoj de enmigrintoj. La fundo de la maroj havas agnoskitan protekton, sed ankaŭ ne havas tion la spaco aŭ la Antarkto.
  • Dan Maxwell, La lingvobariero kaj la rimedoj por superi ĝin; tiu eseo temas pri la kvar ĉefaj iloj por superi lingvobarieron, nome lingvolernado, planlingvoj, tradukado, kaj tradukmaŝinoj. Oni analizas kiel tio fukcias en la jenaj kampoj kie okazas plej ofte problemoj pro lingvobarieroj, nome en turismo, scienco, komerco, migrado kaj politiko. Ĉe lingvolernado oni detektas problemojn pro malfacileco, enorma kvanto de lingo, pezo de leksiko ktp. Ĉe planlingvoj oni analizas ne nur Esperanton sed ankaŭ el Volapük al la KlingonaLojban kaj Glosa; tamen temas pri nekonata aŭ nekomprenebla solvo por la plej granda parto de la homaro.[7] Tradukado prezentas la problemon de la tiom multaj tradukistoj necesaj ekzemple en internaciaj organizoj. Perkomputila tradukado ankoraŭ bezonas plibonigon sed montriĝas kiel estonteca grava ilo.
  • Bengt-Arne Wickström, Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco; tiu estas kurioza analizo de la rilato inter la lingvaj rajtoj (ĉefe de minoritato kompare al majoritato) kaj justeco. Fakte la aŭtoro eliras el difinoj de tri ankaŭ rilataj konceptoj nome egaleco, efikeco kaj justeco. Li difinas tiun lastan kiel efika finstato, kiu estas alirebla per paretoplibonigo super egaleco.[8] La kerno de la eseo fokusiĝas al matematikaj formuloj per kiu la aŭtoro klarigas la ekonomikan aliron al la koncepto de pagpreteco, sur kiu oni fundamentas la plenumon de la lingvaj rajtoj, ĉefe de minoritato.
  • Federico Gobbo, Lingvoplanado kaj planlingvoj; tiu eseeto temas pri scienco interlingvistiko kaj fako lingvoplanado. Planado okazas en tri niveloj, nome unue statusa kaj akira (kion plenumas Esperanto) kaj korpusa planado. Gobbo difinas la konceptojn de ellaborata lingvo, distanca lingvo (ekzemple Volapuko) kaj tegmenta lingvo super aliaj (ekzemple Esperanto). Oni konsideras ankaŭ Idon kaj aliaj.
  • Liu Haitao, Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado. Sub la aspekto de informadika tekniko; tio estas meditado pri la teknikaj problemoj kiuj informadiko okazigas al aliaj lingvoj, krom la angla, por kiu estis konstruita la nova socio de la komunikado kaj Interreto. Tio estas problemo kaj por minoritataj lingvoj unuflanke, kaj ankaŭ por neminoritataj, kiel la ĉina, kiu trovas teknikajn problemojn por siaj karaktroj. La aŭtoro bazigas siajn asertojn sur komparaj tabeloj de statistikoj el la uzado de Interreto en diversaj lingvoj. Necesas internacia normo, fare de politikistoj kaj lingvoplanistoj por eviti tiujn danĝerojn.
  • Sabine Fiedler, Vojoj al egalrajta komunikado. Pri kelkaj proponoj kaj reagoj en la fakliteraturo; per tiu eseo la aŭtorino eliras el supraĵa analizo de la hegemonia uzado de la angla en la internacia lingva komunikado. Diversaj proponoj estas konsideritaj kiel eblaj solvoj, nome multlingvismo/plurlingvismo (solvo preferata de idealistoj, lingvoinstruistoj kaj timantoj ke la "propra lingvo povus malaperi");[9] EuroCom por European Intercomprehension, nome klopodo akiri pasivan legokompetentecon en almenaŭ unu lingvo de la sama familio; la angla kiel lingvofrankao kaj iom malsimila lingvo disde la angla kun propraj karakterizaĵoj, kio estus alloga ĉar donus memfidon al lernantoj; pago de kompensoj, malfacile kalkuleblaj; revivigo de morta lingvo kiel la latina; aŭ planlingvo kiel Esperanto, por kio eblas rekonstruado de fremdlingva instruado kaj financa flanko, sed trafas abomenon kontraŭ artefarita lingvo.
  • Bo Sandelin, De la germana al la angla en sveda ekonomiko; tiu verkaĵo analizas kiel la germana lingvo perdis uzadon en la fako ekonomiko en universitatoj de Svedio laŭlonge de la 20a jarcento favore al la angla. Startante el hegemonia situo fine de la 19a jarcento, kiam plej svedaj universitatanoj venis al Germanio, oni analizas statistike la lingvojn de bibliotekaj libroj, la lingvon de doktoraj disertacioj, la lingvon de cititaj verkoj, kaj la lingvon de instruado, ekzemple de lernolibroj. Ĉiuj parametroj donas saman rezulton, ke la germana komencis perdi sian pozicion ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj kaj ĉio pluiĝis dum la jarcento, ke la angla anstataŭis ne nur la germanan sed nun eĉ hegemonias super la sveda. La historiaj okazaĵoj de la Unua Mondmilito kaj de la Dua Mondmilito pliakriĝis tiun evoluon, sed ne estis tiom gravaj faktoroj. Ankaŭ ludis gravan rolon la anstataŭo de la historia skolo de germana deveno per la dedukta teoria rezonado plej uzata en usonaj universitatoj.
  • Dalibor Brozović, La angla kaj Esperanto: pripensoj pri la estonteco; estas malgranda eseeto aŭ artikolo pri la duboj ĉu finfine la angla jam estos la internacia lingvo porĉiame, konsiderinte ke jam la germana perdis tiun postenon en la centro de Eŭropo; el tio oni aliras al konataj argumentoj favore al Esperanto.
  • István Ertl, Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo?; la aŭtoro analizas la eblojn de Esperanto iam estis iel agnoskita de Eŭropa Unio. Li komentas la rolojn de EEU, de EDE, de la identeco de Esperantistoj, ties kontraŭojn al la angla, ties manko de sufiĉa terminologio, ties neprofesiecon, ktp. La aŭtoro konsideras la malprobablajn eblojn ke Esperanto estu iel akceptata, ekazemple kiel lernilo, kiel pontolingvo aŭ por interŝanĝoj. Por tio necesas plivastigo de la komunumo, plifortigo de infrastrukturoj kaj tradukoj.
  • Michele Gazzola, Lingva diverseco kaj la internaciigo de la universitatoj en Eŭropo; la aŭtoro analizas la procezon de integrigo de universitatoj cele al atingo de plej alta kvalito. Tio eblas pere de indikiloj, kio konsistas ĉefe el citaĵoj en angla, kaj de internacia libera moveblo de studentoj, por kies altiro ankaŭ oni proponas kursojn en la angla. Tio kondukas al stato de lingva maljusteco, tio estas, la lingva hegemonio rezultas en avantaĝoj por anglaparolantoj kiuj ne devas fari streĉojn por publikigi, prelegi aŭ elekti vojon al akademia progreso. Redistribuo en lingvo-politiko bezonos reformon en katalogmaniero, konsideron de lingva diverseco, uzadon de lokaj lingvoj, kaj ŝanĝon de sistemo pri aŭtoraj rajtoj kiuj estu pli multekostaj por anglaparolantoj, kiel kompenso.
  • A. Giridhar Rao, Lingvaj homaj rajtoj en Barato. La breĉo inter politiko kaj praktiko; la lingva stato de Barato estas ege komplika. Ne estas interkonsento pri la nombro de parolataj lingvoj: 415 ĉe Ethnologue, 299 por lingvisto Annamalai, 122 laŭ la registaro ktp. El tiuj, tre diversaj nombroj estas uzataj en amaskomunikilojinstrusistemo, nur 18 en la lastaj jaroj. Estas 18 skribsistemoj kaj 23 "oficialaj" lingvoj. Estas kelkaj juraj garantioj. Tamen restas minacoj pro malgrandaj nombroj, ekzemple por pli ol 100 endanĝerigitaj lingvoj, minacoj pro religipolitikaj kialoj, ekzemple kontraŭ la urdua, kiel lingvo de islamanoj, sed parolata de pli ol 51 milionoj da parolantoj, kaj minacoj pro ekskludigaj politikoj, kiel kontraŭ la konkana kun ne certa popolnombrado inter 2 kaj 7 milionoj kaj ne propra skribsistemo, sed kvin el aliaj lingvoj. Eduksistemo en negepatra lingvo kondukas al forlaso, fakte "elŝovado" de infanoj kaj analfabeteco de virinoj ĝis 74 %.[10] Estas esperigaj iniciatoj, ekzemple de neregistaraj organizoj, de instruado per gepatraj lingvoj, de "pontaj programoj", ekzemple en Orislando de parolantoj de la koja kiu lernas en orija, de transiro al regiona lingvo aŭ rekte al la angla.
  • Kimura Goro Christoph, La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj; la kornvala lingvo estas minoritata kaj disa en sia regiono same kiel Esperanto, kun kiu ĝi havas aliajn similaĵojn. Dekomence oni devas agnoski la karakteron de la kornvala kiel planlingvo por revivigo de iama lingvo, ne kiel la hebrea, ĉar ĝi ĝuis prestiĝon kaj komunikan bezonon, kio mankas al la kornvala, kiu nur en la 21-a jarcento sukcesis havi oficialan agnoskon. Simile (ne same) kiel ĉe Esperanto, ankaŭ la kornvala kreis "regionan lingvon sen denaskulara kerno", kaj tio pere de "kursoj, kluboj, kunvenoj kaj seminarioj"; tiele aperis originala literaturo kaj organizo por familio, nun same kiel ĉe Esperanto. Oni indikas kvar komunajn trajtojn por ambaŭ lingvoj: volontuleco, ne-etneco (multaj lernantoj de la kornvala ne estas kornval-devenaj), ne-teritorieco (ĉar la kornvala estas disa en apartaj lokoj) kaj interna ideo, anstataŭ "ekonomia aŭ profesia neceso", sed por la kornvala konsistas en liberigo de la regiono "de la nuntempa marĝeneco".[11] Aliaj hazardaj similaĵoj estas la kreiva aliro al la lingvo kaj la kontribuo de iu Tonkin, nome Thomas Tonkin (1678-1742), estante Humphrey Tonkin mem kornvaldevena. Pro ĉio tio la aŭtoro proponas ke Esperanto lernu el la kornvala fari sociologiajn kaj lingvokapablajn studojn, dum la kornvala lernu el Esperanto fronti la skismojn.
  • Seán Ó Riain, La lernado de la irlanda lingvo: ĉu helpe de Esperanto?; post mallonga priskribo de la irlanda lingvo kaj ties historio, la aŭtoro skizas kelkajn similaĵojn de tiu kun Esperanto. Konstatinte la malsukceson de lernado de lingvoj en la eduksistemo de Irlando kaj de la irlanda kaj de aliaj lingvoj kiel la franca tradicie aŭ la germana pli ĵuse, la teksto proponas la uzadon de Esperanto kiel propedeŭtika aŭ lernfaciliga studobjekto.

III Interlingvistiko redakti

  • José Antonio Vergara, Interlingvismo kaj scienca kulturo; la aŭtoro rilatigas la kreskon de la scienco kiel universale alirebla kontraŭ la dividoj inter havantoj kaj nehavantoj kaj la maljusteco de ekzisto de reganta lingvo en scienco kia estas la angla. FAkte tio okazis kiel rezulto de procezo sufiĉe lastatempa el longdaŭra historia vidpunkto,[12] kiu pintis post la Dua Mondmilito kiam koincidis la pliintensiĝo de la sociekonomia rolo de la scienco kun la forvaporiĝo de antaŭa, limigita plurlingvismo. Li montras ekzemplojn el Srilanko kaj Sudafriko, kie la propraj lingvoj ne povas esti uzataj por sciencaj celoj. Li proponas kiel klopodo malpliigi la monopolon de la angla eventualan uzadon de Esperanto (aŭ iu alia similspeca lingvo)[13] kaj montras kiel ekzemploj la atingoj de la esperantaj Vikipedio kaj la Serio Scienca Penso de UEA.
  • Sergej N. Kuznetsov, Memorando pri interlingvoj kaj interlingvistiko; ĉirkaŭ la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj okazis ĉefe en Usono kontaktoj inter lingvistoj (LSA) kaj defendantoj de internaciaj lingvoj, kiaj Esperanto (IALA). Ĉirkaŭ 1905 "Esperanto jam estis venkinta siajn antaŭajn konkurantojn", dum "la franca pli kaj pli cedis terenon al la angla".[14] Tamen la panoramo ŝanĝiĝis: en 1907 "ektondris la Ido-skismo" kaj post la Unua Mondmilito la Ligo de Nacioj helpis la formadon de klubo de mondolingvoj. En la 1920-aj jaroj aperis nova entuziasmo pri la "fina venko" de Esperanto. Gravis la figuro de Alice Vanderbilt Morris kiu klopodis kunigi lingvistojn kun interlingvistoj. La memorando de Edward Sapir proponis novan internacian helpan lingvon kun pli limigita fonetiko, kio estus malkongrua kun heredata vortotrezoro. Ankaŭ Nikolai Trubetzkoy sekvas tiun tendencon. Ĉiuokaze IALA iel sukcesis ĉar "progresigis la teorion de internacia lingvo kaj kontribuis al ties enigo en la ĝeneralan diapazonon de la nuntempa lingvoscienco".[15] En 1930 Otto Jespersen anoncis la aperon de nova sciecno nome "interlingvistiko" kiu "esploras la strukturon kaj bazajn nociojn de ĉiuj lingvoj cele al establo de normo por interlingvoj".[16] Finfine en Kopenhago (1936) oni kliniĝis al naturalismo, dum la lasta produkto de la klopodoj de interlingvistoj (inter kiuj André Martinet) estis Interlingua. Post la Dua Mondmilito denove la lingva panoramo ŝanĝiĝis: la nombro de etnaj lingvoj konstante malkreskas (pro malapero de minorittaj lingoj), sed la nombro de interetnaj lingvoj [...] konstante kreskas.[17] Kaj post la disfalo de Sovetunio, en la mondo hegemonias kapitalismo, kaj lingve la usona angla. Sed ĉefa ŝanĝo por interlingvistiko estas ke Naturaj interlingvoj (angla, frana, rusa...) vere ofte estas uzataj kiel lingvoj helpaj, [dum] artaj interlingvoj evoluis alidirekte, nome por ĉefa lingvo, ne helpa interetna.[18]
  • Aleksandr D. Duliĉenko, Tezoj pri slava interlingvistiko; nome 11 tezoj pri slava interlingvistiko, nome "ke ĝermanaj kaj romanaj lingvoprojektoj kaj proponoj precipe pretendas je tutmonda disvastigo, dum slavaj lingvoprojektoj estas destinita por regiona disvastigo."[19] Tio estas ĝi klopodas al tutslava lingvo, kaj tiele oni listigas ĝis 21 tiajn projektojn., inter kiuj elstaras la malnova eklezia slava lingvo, la rusa lingvo kaj la serbokroata lingvo.
  • Vera Barandovska-Frank, Arto inter lingvo kaj literaturo; jam en antaŭinterreta erao estis multaj klopodoj krei apartajn lingvaĵojn kiel arta materialo en literaturo, poezio aparte, filmoj, teatro, muziko, komiksoj ktp., el kio oni montras ekzemplojn. En la interreta nuntempo estis multaj retejoj kiuj kolektis listojn kaj montrojn de artefaritaj lingvoj (laŭ multaj aliaj difinoj ĉefe conlang). Tie oni listigis ĝis 1200 tiajn lingvojn. Estas diversaj tipoj de artaj lingvoj, nome artaĵoj: Fikcilingvoj estas konstruataj kuntekste de fikcia mondo (aŭ inverse); Mikrolandaj lingvoj estas kreitaj por la uzo de mikrolandoj kaj mikronacioj, ekzemple Talossa; Personaj lingvoj servas al la propra uzo de siaj aŭtoroj, iel kiel kaŝlingvoj proksime al mistikismo; Serĉaj lingvoj estas kreitaj ĉefe por amuzo, kiel Europanto aŭ Oou. Resume, en unua grupo estu lingvaĵoj por karakterizi rolulon kiel Nagini en Harry Potter, por arta avangardo, per komputilo ktp; en dua grupo, ellaboritaj lingvoprojektoj kun malgrandaj lingvokomunumoj, kiaj talossanoj aŭ klingona, Toki Pona ktp. Kurioze multaj tiaj pruvoj venas el Usono, kie oni "ne sentas bezonon inventi lingvon por praktikaj celoj."[20]
  • Wera Blanke, Planlingvaj impulsoj por terminologoj: Wüster, Drezen, Warner; kelkaj esperantistoj estis gravaj terminologoj eĉ ekster Esperantujo. Eugen Wüster en Aŭstrio dediĉis sin al teknikaĵoj ĉefe pri elektriko kaj elektrotekniko. Ernest Drezen en Rusio, respektive Sovetunio, dediĉis sin ankaŭ al "science-teknikaj fak-esprimoj", kaj iĝis grava estro de la esperantisma movado en Sovetunio ĝis esti arestita kaj ekzekutita de la stalinisma "Granda Purigo". En la 1930-aj jaroj Wüster kaj Drezen kunlaboris en starigo de normigaj institucioj. La unua kodo ISA estis proponita de Drezen baze sur Esperanto. morfemoj, sed premo de reprezentantoj de Occidental postulis plian "naturalismon" (fakte plian latinidemon). Finifne nur Wüster kadre de ISO "gvidis la ellaboradon de vortaro pri bazaj nocioj de ilmaŝinoj".[21] Poste ankaŭ Alfred Warner laboris por terminologio, nome por la Terminologia Sekcio de ISAE, ĉefe el la 1950-aj jaroj, kaj en la 1960-aj jaroj kunlaboris kun Eugen Wüster. Wera Blanke eltiras komunaĵojn inter la tri terminologoj (aŭ almenaŭ du el ili), inĝenieroj, pri elektrotekniko, esperantistoj el gimnazianoj, interesatoj ankaŭ pri aliaj planlingvoj, gravaj terminologoj.
  • Claude Gacond, Kreo de CDELI kaj ĝia nuna situacio; la aŭtoro priskribas la fondon kaj disvolvigon de la CDELI en La Chaux-de-Fonds, Svisio, elirante el sia propra esperantistiĝo en la urbo kaj sia rilato al ricevitaj libroj. Post la pra-fondo en 1955, oni suferis la perdon de la arkivo de Jules Giliard en 1962, el kies sperto oni lernis por eviti similan perdon de la arkivo de Edmond Privat samjare en 1962. Tio estis la komenco de grava arkivo, kiu naskiĝis cele al konservado de materialo ne nur pri Esperanto sed ankaŭ pri aliaj planlingvoj, kelkaj el kies sekvantoj ankaŭ partoprenis kiel volontuloj en la projekto kune kun majoritato de esperantistoj. En 1967 preskaŭ oni malsukcesis konservi la kolekton de Hans Jakob, sed denove agado de Claude Gacond kaj kunlaborantoj sukcesis savi ĝin. El 2008 la materialo estas rete konsultebla pere de propra retejo [www.cdeli.org] kaj de la svisa bibliotekaro [www.rero.ch]. Laŭlonge de jardekoj en CDELI oni konstatis ke la interlingva situacio ŝanĝis ĉar ne esperantistoj uzis pli la anglan ol la francan, dum esperantistoj restis kiel nuraj subtenantoj de la projekto, kio metis Esperanton kiel nura uzata lingvo inter planlingvanoj.
  • Detlev Blanke, Kiel organizi interlingvistikan agadon? Kelkaj spertoj de GIL; en la intenco pretigi la lingvon por scienco kaj tekniko, ke ĝi estu objekto de sciencaj esploroj kaj priskribo, kaj por plifortigi la sciencan agadon en kaj por la Esperanto-komunumo oni kreis diversajn klopodon kadre de GDREA (Orienta Germanio), unue KIEK, kiuj havigis kontaktojn kun gvidaj lingvistoj de GDR kaj universitatoj kie ekzistis Esperanto-kursoj. El tio el 1991 oni fondis GIL kiel asocio kiu uzis la germanan en kunsidoj kaj tekstoj sed ankaŭ Esperanton kaj aliajn planlingvojn. Tiu kreis retejon, publikigis bultenon IntI, organizis GIL-konferencojn, publikigis ties aktojn kaj malfermis la eksterajn kontaktojn de Esperanto kun la ekstera etoso de lingvistoj.

IV Esperantologio redakti

  • Ken Miner, La neebleco de priesperanta lingvoscienco; la aŭtoro asertas, ke, krom esperantologio, ne eblas priesperanta lingvoscienco, ĉar mankas indiĝenaj parolantoj, nome tiuj kiuj lernas la lingvon pere de "longdaŭra interagado kun aliaj infanoj". Por aliaj lingvoj, krom gramatiko, la neeblo de kelkaj malĝustaj frazoj estas konstatita pere de malakcepto fare de indiĝenaj parolantoj. En Esperanto ekzistas svageco, spite la leksikan precizecon. Li uzas la ekzemplon de des pli sen ju pli, kio trovas malsimilajn sintenojn en diversaj parolantoj.
  • Wim Jansen, La Fundamenta Esperanto nekontesteble eŭropa, sed...; la aŭtoro komparas la tipologion de la Fundamenta Esperanto kun la ĉefaj trajtoj de milo da lingvoj, dividinte ilin en eŭropaj kaj ekstereŭropaj, por determini la eŭropecon de Esperanto. Li komparas la diversajn trajtojn pri fonemoj, artikoloj, leksiko (numeraloj, koloroj, religiaj terminoj), morfologio (morfemoj), pluralo, akuzativo, adpozicioj, komparo, konjugacio, sintakso (frazordo), akcento kaj negacio. En detala tabelo li montras la pruntojn fare de Zamenhof el la referenclingvoj, nome angla, franca, germana, pola kaj rusa. El tio li konkludas, ke, kiel ĝenerale oni asertas, Esperanto estas tre eŭropeca lingvo, sed ĉefe pro la leksiko, kaj ne tiom pri aliaj gramatikaj trajtoj, ekzemple manko de personmarkado ĉe verboj. 18 el 21 propraĵoj favoras la eŭropecon de Esperanto kaj 12 el 21 ĝian ekstereŭropecon.[22] Akuzativo respegulas la kazecon de germana, pola kaj rusa. La partikulareco de la sistemo de morfemoj en Esperanto estas ke ili estas neŝanĝeblaj, produktivaj kaj memstaraj.
  • Boris Kolker, Ĉefaj strukturaj principoj de Esperanto; spite ĝeneralan kredon ke Esperanto derivas ĉefe el latin-ĝermana lingvaro, la aŭtoro pruvas ke ankaŭ la rusa lingvo kiel unu el la kvin referenclingvoj (franca, angla, germana, pola, rusa) "grave kontribuis ne nur al la leksiko, sed ankaŭ al la fonologio, semantiko, vortfaradaj, morfologiaj kaj sintaksaj modeloj de Esperanto".[23] Li meditas pri la ekvilibro inter internacieco kaj reguleco kaj venas al la ideo ke multaj el la internaciaj vortoj prenitaj de Esperanto havis ankaŭ sian korelativon en la rusa, kiu ludis la rolon de decida kontrola lingvo.[24] Li komparas la aferon kun la kreado de Interlingua, kie multaj rusdevenaj radikoj estis anstataŭitaj de aliaj ne rusdevenaj. La klino de Zamenhof al la rusa estas logika, se oni konsideras la verŝajnan gradon de lia lingvorego, nome "rusa, germana, pola, franca, angla".[25]
  • Ilona Koutny, Esperantlingva bildo de la mondo; oni klopodas per analizo de lingvaj trajtoj de Esperanto atingi konkludojn pri la mondokoncepto de Esperanto mem kaj de esperantistoj, kiuj logike estas influataj respektive de la fontolingvoj de Esperanto, de la eŭropa kultursfero, de la gepatra lingvo de esperantistoj kaj de la specifa strukturo de Esperanto mem. Por tio oni faris enketon al 100 esperantistoj. La unua analizita trajto estas la foje kritikita seksismo de Esperanto, nome pri la afikso -in-, la prefikso ge-, la proponita afikso -iĉ-, kaj la subkomprenata ĝenro de -ant- kaj -ul-. Pri vortfarado oni pritraktas la evoluon de derivitaj vortoj al leksikaj vortoj, kiel en la kazo de vortaro, tranĉilo, lernejo, kaj inverse la konkurenco de tiuj kun alternativaj leksikaj vortoj kiel hospitaloganto. Ilona Koutny klare konstatas la produktivecon de Esperanto en vortofarado kompare al la angla aŭ la hungara. En la vortoprovizo rimarkindas la kulturdependaj vortoj, kiaj samideano, finvenkisto, denaskulo ktp. Oni analizas metaforiĝon, kutimajn kaj fiksajn esprimojn, kiaj eterna komencanto, dumviva membro ktp., vortludojn, lingvajn stereotipojn, konotaciojn kaj eĉ la plenumon de lingva ĝentileco, kvankam ne ekzistas unueca kondutmaniero inter esperantistoj. Resume, oni faris revizion de Tendenco al sekse neŭtralaj bazaj vortoj [...] regula vortfarado [...] Esperanto sekvas siajn fontolingvojn [...], esperantismoj [...] Esperantan konotacion [...] vortiĝo de nocioj [...] Metaforoj kaj stereotipoj [...] Kulturaj simboloj [...] la interagoj estas neformalaj.[26]
  • Geraldo Mattos, Instruoj kaj truoj de la Ekzercaro; nome revizio de la Ekzercaro de la Fundamento, serĉante truojn en la komenca dispono, sed ĉefe en la postaj komprenoj. La aŭtoro analizas diversajn gramatikajn konceptojn kaj en ii serĉas truojn kiuj kondukis al miskompreno de esperantistoj. Li analizas ekzemple la artikolon kaj poste la verbo esti (tie oni devas atenti ke ĝi povas esti kopula, stata transira, cirkonstanca transira aŭ netransira verbo). Pri la participoj akumuliĝas la truoj, ĉefe ĉar ili estas konsiderataj ĉiam kiel fina parto de verboj, anstataŭ kiel tipo de adjektivoj. Pri la distingo inter -ita kaj -ata, la problemo derivas el tio ke multaj parolantoj ne distingas inter agaj kaj stataj verboj. Fine oni analizas la uzadon de diversaj prepozicioj, inklude la vorton far.
  • Christopher Gledhill, Frazeologio, kunokazemo kaj leksiko-gramatiko. La ekzemplo de predikato-komplemento-esprimoj en Esperanto; temas pri disvolvigo de la koncepto de kunokazemo (angle collocation, el kio ankaŭ evitinda kolokacio) proponita de John Rupert Firth (1957) laŭ kiu "ĉiu signo en la lingvo emas okazi en pli-malpli antaŭ-videblaj kaj antaŭ-konstruitaj sintagmoj".[27] Tia studo korespondas al frazeologio, nome frazaranĝo propra al iu lingvo aŭ al iu lingvouzanto, laŭ PIV. Oni analizas detale la similecojn kaj diferencojn de signifo kaj uzado inter la verkoj bati kaj frapi. Tio kondukas al la koncepto PK-esprimoj, nome Predikato-komplemento-esprimoj, rilate al ties ekvivalento, valento, voĉo, aspekto, determinado, reformulado, modifado kaj konvertado. Aliaj verboj analizitaj estas fari, havi, doni el kio rezultas, ke "PK-esprimoj en Esperanto ne havas la saman distribuon kaj funkcion kiel en aliaj lingvoj."[28]
  • Aleksandro S. Melnikov, Reflektiĝo de la specifa Esperanto-kulturo en publicistiko; el analizo de Esperanto-periodaĵoj oni deduktas, ke en ili abundas la specifa Esperanto-kulturo. Tio aperas kiel epitetoj, metaforoj, perifrazoj, metonimio, kliŝoj, proverboj, vortoludoj, aludiloj, komparoj, porokazaj vortoj kaj ĝenerale Esperanto-kulturaj vortoj. Ekzemple oftas konceptoj kiel kongreso, klubo, verda, krokodilo, kotizo ktp.
  • Till Dahlenburg, TON-KIN-O. Aŭ: El la rekvizitejo de la Esperanto-poezio; en la esperantlingva poezio abundas la uzado de parolfiguroj, sed la ĝusta difino kaj ĉefe nomo de ĉiuj ne estis kompletigita. Ekzemple oni havigas ekzemplojn de paronomazio, silepso, pasivo kaŝanta, paromeozo, onomatopeo, metonimio, litoto, kiasmo, izokolono, homeoteleŭto, hipalago, gradacio, etimologia figuro kaj sinestezio. Krome estas esperantlingvaj vortoj kiuj havas alian signifon kiel parolfiguro disde la registritaj signifo kaj uzado, nome ciklo, kompleksio, metabolo, metastazo kaj rogacio. Surbaze de la ekzistanta rimedaro en la germana lingvo kaj aliaj, Dahlenburg proponas la uzadon ankaŭ de lingaj terminoj kiel adinato, adulacio, aferezo, aganaktezo, aiskrologio, akolutio, akrostiko, akroteleŭto, anaforo, anastrofo, anonimacio, apokojnuo, asteismo, epifonemo, hiperbolo, metalepso, oksimoro, palindromo, polisindeto kaj sinekdoko kaj ties ĝustan registradon en vortaroj kaj rimedlistoj.
  • Klaus Schubert, Kiam Zamenhof perdis sian bastonon. Implicitaj premisoj en planlingvo; komentoj pri la vortfarado de Esperanto sekvante la konstruon fare de Zamenhofo, nome la implicitaj premisoj, tio estas, la morfemkombina strukturo de la vortoj, la dek ses reguloj kaj la gramatika karaktero de la radikoj.
  • John Wells, La frazmelodio en internacia perspektivo; oni analizas frazmelodion trinivele: nome por indiki dispartigon (1), finon de listo, distingi respondon el demando, kaj montri sintenon de parolanto (2), kaj por enfokusigo gravan parton (3). Frazmelodio aldonas neleksikan signifon. Tio estas studita de pragmatiko, kune kun laŭteco, voĉkvalito, parolrapido ktp. Tio funkcias diverse en diversaj lingvoj, kaj ne estas regulo prie en Esperanto, pro kio la uzado ne estas universala. Pri dispartigo, frazmelodio funkcias ĉar "asertoj ĉiam havas falan tonon, demandoj levan", en ekkrioj, en kontrol-demando, por nekompleteco.[29] Frazakcentado povas marki kontraston, polusecon de verbo koincide kaj konkurence kun vortordo.
  • Renato Corsetti, Ŝanĝiĝo de la vortaro en kreolaj lingvoj: la ekzemplo de Esperanto; heterogenaj komentoj pri la entrudo de fremdaj vortoj en Esperanto, kompare kun la afero en piĝinaj, kreolaj kaj miksitaj lingvoj. Esperanto estas plej komparata kun la hebrea. La tendenco enkonduki novajn vortojn unuaflanke kolizias kun jam ekzistintaj esperantaj vortoj kaj aliflanke ili devenas ĉefe el la franca unue kaj poste el la angla, kio pliobligas la eŭropcentrismon de Esperanto malprofite al aziaj kaj alikontinentaj esperantistoj. Kiel ekzemple oni aldonas liston de novaj vortoj kiuj ekas per litero mo kun la koresponda esperanta vorto koliziita. Inter ili, estas tre uzataj vortoj kiel majo kaj marto, majusklo kaj minusklo, medicino kaj multipliki; nuntempe sufiĉe uzataj kiel magazino, magnetofono, majoritato, mamografio, matĉo, melomanio, merdo, mestizo kaj mulato, mikrokosmo, ministerio (ministrejo) kaj muzikalo; kaj apenaŭ uzataj kiel maato, manaĝmanto aŭ meneĝmento, maroto (ŝatokupo), men (malpli) kaj mobila telefono (poŝtelefono).
  • Otto Prytz, Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj; por analizi la funkciadon de sufiksoj en Esperanto, sinjoro Prytz komparas tion kun la sistemo en la hispana lingvo aldonante ekzemplojn de aliaj etnoligvoj. Dekomence li skize difinas la necesajn konceptojn de vorto, gramatika finaĵo, radiko, radikaĵo, prefikso, sufikso kaj afikso. Sufiksoj en etnolingvo povas esti derivaj (kiuj "modifas la signifon de la radikaĵo kaj eĉ povas pasigi la vorton al alia vortklaso" kaj taksaj;[30] kelkaj povas esti kaj kaj. Ĉe kelkaj derivaj estas ofta ŝanĝo de genro (en hispana adjektoj kaj aĵ-nomoj havas genron). Kelkaj derivitaj vortoj leksikiĝas kaj tiel "[E]n ju pli da leksikiĝintaj unuoj partoprenas unu sama sufikso, des malpli produktiva ĝi fariĝas."[31] En Esperanto sufiksoj povas aperi kiel radikoj, havas signifon tre bone difinitan kaj kovras po unu saman signifoparcelon. Tiel la uzo estas diferenca: Esperantaj derivaĵoj estas pli unusencaj, oni devas elekti pli precizan esprimon kaj la derivado estas pli multe uzata. Kelkaj derivitaj vortoj, kiel vortaro, arbaro, lernejo kaj preĝejo leksikiĝis kaj se tio "daŭros, la sufiksoj riskas perdi sian produktivecon". Oni devos memori, kiuj derivaĵoj jam estis "okupitaj", kaj elekti inter naturalismo kaj skemismo, el kiuj unua furoras en faka lingvaĵo (moskeo kontraŭ islama preĝejo). Indos meza vojo.[32]
  • Michel Duc Goninaz, Kelkaj rimarkoj pri la problemoj de tradukado; nome problemoj ligitaj al la lingvaj sistemoj, ĉefa malfacilaĵo estas la semantika parto de la lingvo; fakaj tekstoj kaj beletraj tekstoj havigas specifajn problemojn, kiuj estas foje malfacilaj ankaŭ por la ĝenerala kompreno en la origina lingvo. Foje por civilizaciaj aludoj la tradukisto devas esti etnografo. Piednotoj foje helpas kaj foje aldonas troan pezon, sed ankaŭ foje ekster traduko en la origina lingvo. Por la esperantlingva tradukado foje mankas la vortotrezoro de instituciaj instancoj kaj terminoj, malabundas frazeologiaĵoj kaj proverboj, spite la jam ekzistantajn, kaj inverse estas multaj esperantaĵoj malfacile tradukeblaj al naciaj lingvoj, kie ne ekzistas tiuj konceptoj.

V Historio redakti

  • Christer Kiselman, Hilelismo, homaranismo kaj neŭtrale-homa religio; S-ro Kiselman trairas la dokumentojn de Zamenhof por komprenigi kiel li dubis inter siaj projektoj pri artefaritaj lingvoj, partikulare Esperanto, kaj unuigecaj religioj nome Hilelismo kaj Homaranismo, en broŝuroj, leteroj kaj deklaroj de 1900, 1901, 1906, 1913 kaj 1917. Tiuj duboj venis el la konflikto inter du celoj de Zamenhof: nome savo de la judoj kaj unuiĝo de la tuta homaro. La ideo de Esperanto ŝajne venis el la klopodoj por la unua celo, nome dissolvi judojn en neŭtrala medio por eviti persekutojn. Tiel hilelismo estus esenca heredo de judismo, sed senigita de propraj elementoj. Unu el la rimedo por tio estus krei novan lingvon kaj forlasi la jidan. Zamenhof ricevis kritikojn kaj ĉefe neakceptojn antaŭ kaj malantaŭ la du unuaj universalaj kongresoj, kiam li devis retroiri en siaj klopodoj elpaŝi el la lngvaj klopodoj al la disvastigo de la novaj ideoj unue pri hilelismo, poste pri homaranismo. Antaŭ la gravo de homaranismo li vidas Esperanton kiel duaranga rimedo, kaj tio ne estis akceptita de multaj esperantistoj, same kiel multaj religiuloj ne multe interesiĝis pri liaj religiaj klopodoj.
  • Marc Bavant, Kritika retrorigardo al la "tezoj" de "Esenco kaj estonteco"; oni komentas la tezojn de la traktaĵo "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia" subskribita de iu "Unuel" verŝajne Zamenhof, poste mallongigita de Beaufront kaj poste aperigita en la Fundamenta Krestomatio (1903). La teksto estis prezentita en la "Association française pour l'advancement des Sciences" sed pro sia propagandema lingvaĵo ŝajnas celi la esperantistaro mem. Oni nombras kvin tezojn: nome ĉu lingvo internacia estas bezona, ebla, enkondukebla praktike, kia kaj ĉu oni efektive laboras. Ĉiuj respondoj estas optimismaj kaj apenaŭ oni havigas sufiĉe pezajn konfirmojn. El la aktuala vidpunkto same respondoj al bezono, ebleco kiamo kaj kielo kaj situacio estas dubindaj kaj ne sufiĉe kontentigaj.
  • Carlo Minnaja, Klopodoj pri lingvokontrolaj institucioj de la Unua Libro ĝis la Komitato; la dekomencaj duboj inter entrepreno de reformoj de Esperanto kaj malakcepti tiujn estis markita per la fiasko de Volapuko kie granda reformemo estis bremsita de la "posedanto" Schleyer. Kontraste (kaj sekve) Zamenhof montriĝis pli preta akcepti reformojn kaj la gvidadon de iu institucio kiu zorgu pri la kontrolo de la lingvo, li ĉiam difinis mastron de la lingvo la popolon. Jam la "Dua Libro" aperis kiel tendenco al la traktado de tiu temo. Fine de la 19-a jarcento la reformoproponoj ne estis rifuzitaj malferme, sed Zamenhof opiniis ilin "rifuzotaj". En "La Esperantisto" en 1889 oni proponis la kreadon de "Tutmonda ligo de Esperantistoj" kiuj zorgus pri la administrado de la movado kaj la reformoproponoj. En 1892 Zamenhof eĉ akceptis studi la nuligon de la akuzativo, de la artikolo "la" kaj aliajn ŝanĝoproponojn. En 1893 la Ligo-Akademio estus la abonantoj de "Esperantisto". Zamenhof eĉ proponis "novan alfabeton sen supersignitaj literoj".[33] En 1894 voĉdonado bremsis la reformojn kaj la unuaj tradukoj stabiligis la lingvon. Fine de 1894 la financoj de la gazeto malboniĝis, la rusa movado suferis malpermeson kaj la kerno de la movado venis al Francio, kie ekonomiaj interesoj de kelkaj francoj akcelis la reformemon cele al pli internacie facila Esperanto. La unuaj kongresoj prokrastis la decidojn pri reformoj. La "Lingva Komitato" naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1950 kiel institucio sed ankoraŭ malplena. Kiam oni plenigis ĝin estis konfuzo inter diversaj listoj el 65 al 102 membroj: tiu devis konsiliĝi kun la aŭtoro de Esperanto.
  • E. James Lieberman, Zamenhof, psikologie: de Freud al Piron; el la vidpunkto de la psikologio oni skizas paralelojn inter Esperanto kaj la teorioj de Sigmund Freud. Por J.C. Flugel estis kvazaŭ religia entuziasmo pro la "interna ideo", kiu estus kompendio de bonvolaj intencoj al la homaro. "La lingvo Esperanto estis senkondiĉa donaco al la tuta homaro."[34] El tiu lingvo derivas multaj pozitivaj devenoj, "parolante novan lingvon, oni fieras pro lerteco".[35] Tre interesa estas la paralelo kiun oni establas inter la figuroj de Freud kaj Zamenhof, judaj, kleraj, movadistoj, kuracistoj, fumantoj..., kaj ambaŭ parolas pri "la afero" (germane "die Sache").[36] Kaj same pri la diferencoj, dum Freud klopodas teorion, Zamenhof preferas la kreadon de praktika solvo. Alia paralelo estas establita inter Esperanto kaj hipnozo, ambaŭ duarangaj aferoj en la celoj de la du pioniroj: ambaŭ praktikoj estas malhelpataj pro ĉarlatana etoso, kiel simplaj praktikaj solvoj, pro senklereco kaj pro manko de mona aŭ morala subteno.[37] Sekvanto de Freud, nome Otto Rank emfazis la estimon de diversaj kulturoj, la homaranisman sopiron, la sanigan impulson al amikeca "familia rondo". Simile, sekvanto de Zamenhof, nome Claude Piron emfazis el vidpunkto de psikologo la gravecon de la lingvaj digno kaj rango, fromte al diskrimino.[38]
  • Ulrich Lins, Ruĝ-verda malakordo. Observoj pri komunistaj esperantistoj: baze sur enketo farita en 1982/83 Lins havigas detalojn pri kiel vivis komunistaj esperantistoj sian aktivadon por Esperanto kaj komunismo kaj la interrilaton inter ambaŭ aferoj. Dume, li havigas personajn informojn el diversaj esperantistoj, ĉefe el la menciita enketo, sed ne nur. La unua demando temas pri kiel ili aliĝis al ambaŭ tendaroj, kelkaj venis al Esperanto el komunisma agado, kaj aliaj inverse, dum malmultaj samtempe venis kaj restis (Franz Schick, Bill Keable). Kelkaj estis filoj de aktivuloj (patro kaj filo Peter Zlatnar, familio de Pierre Lévy), kaj kelkaj el malriĉaj familioj, kio logike kondukis tiujn al revolucia aktiveco. La dua demando celis la evoluon de la rilatoj inter ambaŭ aferoj. Inter la menciitoj, "nur malmultaj ludis elstaran rolon en kaj la Esperanta kaj la komunista movado."[39] Ĉar ĝenerale neesperantistaj komunistoj malaprezis la esperantan aktivecon, komunistaj esperantistoj pli malpli frue devis elekti inter ambaŭ agadoj. Ivo Lapenna elektis Esperanton, Walter Kampfrad komunismon. Sovetaj esperantistoj devis nek paroli nek emfazi pri la "interna ideo" por eviti akuzon de burĝeco kaj kosmopolitismo. La tria afero frontis la manieron kiel esperantistaj komunistoj vivis la konfliktojn inter ambaŭ tendaroj, kaj partikulare la presekutadon al ili en Sovetunio. Plej ofte nesovetaj esperantistoj lasis komunismon post specifa historia okazaĵo; kelkaj inverse. Kiel lasta afero, ĉe kelkaj komunistaj esperantistoj la scio akirita per Esperanto helpis ilin forlasi la stalinisman komunismon, ĉe kelkaj ambaŭ aferojn. Kurisu Kei klare priskribis sian forlason de "komunismaj dogmoj", ekzemple per sia rilato al Nikola Aleksiev.[40]
  • José Antonio del Barrio, Inter laborista edukado kaj kultura alternativo. Kial laboristoj lernis Esperanton en Hispanio en la komenco de la 20-a jarcento; la laborista movado iel interesiĝis pri Esperanto sed en Hispanio okazis apartaj partikularaĵoj: forteco de la anarkiistoj, rilato inter socialistoj kaj burĝuloj kaj la katalunia afero. Inter socialistoj, Esperanto aperis jam en aprilo 1906; gravuloj de ambaŭ movadoj estis Francisco Azorín Izquierdo kaj Cayetano Redondo; en 1934 okazis SAT-kongreso en Valencio. Alia movado socialista kun esperantistoj estis la komunista partio POUM, kie Andreu Nin aktivulis por Esperanto en la komenco de sia politika kariero, kiun mortpafis la stalinistoj. Por la anarkiistoj Esperanto estis parto de alternativa kulturo. Jam en 1907 estis kreita la grupo "Paco kaj Amo" en Barcelono. Poste Esperanto estis parto de la studobjekto de la raciismaj lernejoj laŭ modelo de Francisco Ferrer i Guardia kaj de la ateneoj, dum ĝenerale por liberecanoj estis parto de mondkoncepto kun naturismo, vegetarismo, pacifismo, lukto kontraŭ drinkado, prostituado, taŭrludado ktp. Alia partikularaĵo estas "ke oni apenaŭ trovas ideologiajn kunpuŝiĝojn inter la diversaj tendencoj."[41] Pli malgrava partikularaĵo estas kelkaj aperetoj de Ido en la etoso de individuisma anarkiismo. Post la Hispana Enlanda Milito kaj la komenco de la diktaturo ĉio tio finis.
  • Doron Modan, Esperanto kiel araba-juda lingvo, 1924-1948; estis kontaktoj inter egiptaj (kun grava partopreno de eksterlandanoj, ekzemple militistoj) kaj judaj (apenaŭ arabaj el Palestino) esperantistoj el la 1920-aj jaroj ĝis fino de la 1940-aj jaroj. Okazis eventoj en majo 1934 en Tel-Avivo, aprilo 1944 en Jerusalemo, aprilo 1945, kaj decembro 1945 en Kairo, sed por Egiptia Esperanto-Kongreso de decembro 1944, cento da palestinanoj pretaj iri tien ne ricevis vizon el la britaj aŭtoritatoj. Dum 1945 estis malkonkordoj pri starigo de komuna organizo, pri kunvoko de UKo en Jerusalemo ktp. Sed post tiu jaro kun la kreo de la ŝtato Israelo kaj posta milito, ĉio ĉesis. Ne plu estis kontaktoj inter Egiptio kaj Israelo, fakte eksterlandanoj foriris el Egiptio kaj nur en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis hazardaj kaj nur sporadaj kontaktoj inter judaj kaj arabaj esperantistoj. En aprilo 2008 okazis Mezorienta Kunveno en Amano kaj ekde tiam aliaj komunaj eventetoj, sed Esperanto ankoraŭ malfortas en arabaj areoj kaj tute ne ekzistas en Egiptio.
  • Vladimir Samodaj, Vanaj klopodoj eldoni Esperanto-revuon en la sovetiaj kondiĉoj; la aŭtoro detaligas siajn personajn demarŝojn por krei esperantlingvan specifan gazeton aŭ suplementon de la fremdlinga bulteno "Moskvaj Novaĵoj", por kiu li laboris ekde 1971. Spite la enkalkulon de esperantistoj Anatolo Gonĉarov kaj Boris Kolker, el 1973 al 1977, tio ne okazis pro financaj malhelpoj kaj lastmomente pro specifa tipografio. Finfine aperis en marto 1978 suplementoj al la anglalingva "Moscow News" ĝis marto 1983. En aprilo 1989 aperis ununura numero de memstara "Moskvaj Novaĵoj". En tiu epoko jam aperis esperantlingvaj dokumentoj en "Novosto" organizita de Dmitrij Perevalov.
  • Vlastimil Novobilský, Ota Ginz. Esperantisto en Ĉeĥoslovakio; dekomence estas konciza biografio pri Ota Ginz, elstara esperantisto el Ĉeĥoslovakio, patro de same esperantista filo Petro Ginz, mortinta en la koncentrejo Terezín, kiu tutmonde famiĝis kiam la kosmonaŭto Ilan Ramon portis desegnon lian en la raketoplano Columbia februare 2003, kiu siavice eksplodis. La kerno de la kontribuo estas intervjuo respondita de Ota Ginz en 1973. En ĝi Ginz parolas pri siaj unuaj rilatoj kun Esperanto, la sukceso de gazetara servo el Prago, kiu havigis sekvan sukceson de kursoj kaj aliaj agadoj, kaj de asociaj oficejo kaj librovendejo, siaj tradukoj al kaj el Esperanto, sia posta agado el Israelo ktp. Fine li respondis al tri specifaj demandoj pri eternaj komencantoj, Esperanto-libroj kaj siaj interesaj travivaĵoj.
  • Tacuo Huĝimoto, En la ombro de aŭroro: pri Takasugi Itirô; priskribo de la japana verkisto Takasugi Itirô, kiu elstaris kiel nacilingva verkisto kaj kiel esperantisto; li estis influita de la figuro de la rusa esperantisto Vasilij Eroŝenko, pri kiu li verkis biografion, same kiel pri Verda Majo. Entute li verkis kvardek verkojn, el kiuj dek originale kaj naŭ tradukitaj, kaj dek ok de porinfana literaturo tradukita, el kiu elstaris "Tom en meznokta ĝardeno".
  • Shi Chengtai, Sur la spuro de Elpin; Elpin estas pseŭdonimo de An Useng, korea esperantisto, kiu vivis kaj aktivulis en Ĉinio por Esperanto kaj por la liberigaj movadoj de Ĉinio kaj Koreio. Li kunlaboris por gazetoj "Orienta Kuriero", "Voĉoj el Oriento", "Heroldo de Ĉinio", tradukis tri novelojn de Lusin, verkis kaj tradukis poemojn. Post la liberigo de Koreio, li revenis al sia patrolando, sed jam antaŭ la Korea Milito li venis al Hongkongo, poste revenis al Norda Koreio, kaj de tiam oni perdis lian spuron. Sinjoro Chengtai pridemandas pri la sorto de Elpin en Norda Koreio, ŝajne proksima al reĝimo, sed sen eblo partopreni en esperanta interrilatoj.
  • Ed Borsboom, De TJO al TEJO al TONKIN; interesa trarigardo al la ekhistorio de la junularaj kongresoj kaj organizoj de junaj esperantistoj. La komenco estis la revuo "La Juna Vivo" eldonita de Elisabeth van Veenendaal-Bouwes el 1934 cele ĉefe al geknaboj. En 1938 ŝi organizis la unuan IJK en Groet (Nederlando) por 100 knaboj kaj 100 knabinoj ĉefe el Nederlando, sed ankaŭ el Britio, Belgio kaj Francio, ne el Germanio kie naziismo malhelpis la esperantan agadon; en la lasta tago oni fondis TJO (Tutmonda Junular-Organizo) ĉefe fare de instruistoj cele al infanoj. En 1939 al Tervuren (Belgio) venis novuloj ĝis 350 partoprenantoj. La Dua Mondmilito interrompis tiun disvolvigon. En 1947 la kongreso okazis en Ipswich (Britio) por 200 personoj, jam ne ne tiom infanaj lernantoj, sed junuloj, foje sole vojaĝantaj, inter kiuj finfine germanoj; en tiu kongreso partoprenis George Soros. Por 1948 estis planita kongresumi en Ĉeĥoslovakio, sed pro politikaj malfacilaĵoj kaj enpovigo de komunistoj en Prago, la organizantoj devis rezigni kaj finfine Groet, dek jarojn poste, reestis kongresloko por 285 partoprenantoj, ĉefe el Nederlando kaj Britio, kaj denove kelkaj germanoj. En 1949 kongresloko estis Versajlo (Francio) por 200 junuloj, sed ne belgoj kaj ja germanoj. Tio estas ripetita trajto de junularaj kongresoj: grupaj malaperoj kaj aperoj de landogrupoj. En 1950 kongreso okazis en Konstanz (Germanio) kun logika abundo de germanoj, kaj ŝajne kelkaj eksterleĝe el la orienta parto. Germanoj ja bezonis plibonigon de internaciaj rilatoj post la tragedio de la milito. En 1951 en Haarlem partoprenis 280 junuloj el 12 landoj; tie oni decidis disigi la gazeton en du: unu "por komencantaj infanoj" kaj alia por "membroj de TJO". Tiuj estis 731, ĉefe nederlandanoj, duarange britoj kaj triarange germanoj. Kontakto kun UEA kreskis helpe de ĝia estrarano Ivo Lapenna. En 1952 la 8-a IJK okazis en Ry (Danio) por 108 partoprenantoj; tiam oni decidis aldoni la vorton "esperantista" por la nomo de la organizo Tutmonda Esperantista Junular-Organizo (TEJO). En 1953 la kongreso okazis en Wörgl (Aŭstrio) kun organizaj problemoj kaj nur 80 personoj, el kiuj nur 16 en la jarkunveno. En 1954 en Hilversum (Nederlando) partoprenis 89 personoj, ĉefe germanoj, kaj almenaŭ unu el orienta parto. Partoprenis ankaŭ kelkaj postaj gravaj esperantistoj kiel Claude Gacond kaj Ed Borsboom. En 1955 la IJK veturis por la unua fojo al suda Eŭropo, nome al l'Aquila (Italio) por 249 personoj, ĉefe italoj kiuj partoprenis nek antaŭe nek poste. En 1956 la kongreso okazis en Büsum (Germanio) por 250 personoj, pli ol duono germanoj, kaj 24 el DDR, por la lasta fojo en okcidentaj landoj dum jardekoj; post tio, en la UK-o en Kopenhago TEJO kun 614 membroj iĝis junulara sekcio de la monda asocio. En 1957 nur 30 personoj partoprenis en Villeneuve-lès-Avignon (suda Francio); tiam okazis la unua oratora konkurso, en kiu venkis Carlo Minnaja. En 1958 en Hamburgo (Germanio) inter 126 kongresanoj partoprenis jam Humphrey Tonkin.

VI Movado kaj komunumo redakti

  • Werner Bormann, Idealo kaj utilo; tiuj estas du aspektoj de Esperanto videblaj tra 120 jaroj de historio. Dekomence "la lingvanoj sin dediĉis al sia idealo",[42] En 1908 aperis la unua "universala" socio por disponigi servojn, tio estas utilo. Tio plifirmiĝis en 1921 per la fondo de SAT kiu celis la laboro "per" Esperanto, anstataŭ "por" Esperanto. Dum la Dua Mondmilito ambaŭflanke oni akuzis esperantistojn kiel uzantoj de lingvo por politikaj celoj, kaj poste "elstaris la idealo, ke per Esperanto eblas kontribui al la prevento de nova milito".[43] Tiukadre aperis la esprimo "fina venko", kion oni atingus pere de demarŝoj antaŭ oficialaj reprezentantoj, kun klopodoj de Ivo Lapenna, kaj sukceso en Montevideo en 1954 per la favora rezolucio de UNESKO. Aliaj esperantistoj preferis fortigi la bazon, tio estis, "desubismo" kontraŭ "desuprismo", kiu postulis la enkondukon de Esperanto en la lernejoj. En 1980 la desubismo kristaliĝis en junulara konferenco de TEJO en la finna urbo Rauma, de kie venis la termino "raŭmismo", tio estas "scio kaj apliko de la lingvo Esperanto por si mem".[44] Tio politikiĝis en la kreo de "La Civito" kiel ŝtata strukturo, opozicianta al UEA. Tiel en tri epokoj aperis la sama dualismo: 1920, por kaj per Esperanto; 1960, desuprismo kaj desubismo; 2000, UEA kaj La Civito.
  • Jorge Camacho, La esperanta malpopolo; personaj komentoj al la legado de la verko "Lingvo kaj popolo" de Tonkin. Laŭ Camacho ne ekzistas esperanta popolo pro manko de komunaj trajtoj kaj pro malforta konsisto de la koncepto "popolo", kiu "ofte servas nur al la interesoj de senskupulaj politikistoj".[45] Denaskaj parolantoj ne estas lingva elito, dum tiun postenon plenumas verkistoj. Homoj venas al Esperanto pro diversaj kialoj. Kaj oni finas per personaj sperto kaj poeziaj kontribuoj.
  • Zbigniew Galor, "Ĉu diabla cirklo"? Direkte al sociologia esploro pri UEA; resumo de sociologia esploro fare de la grupo Sociscienca Esperanto-Grupo (SEG) ekde la 93-a UK en Roterdamo en 2008 kun bazo sur la pionira verko de Nikola Rašić nome La rondo familia (1994). Oni sugestas la jaron j1989 (Falo de la Berlina Muro) por subdividi la sociologian esplorojn pri Esperanto kaj pri UEA, same kiel la listigon de studoj fare de sociologoj kaj de nesociologoj. Ekde la komenco de Esperanto jam ekzistis kaj lingvo kaj movado; jam Edmond Privat analizis la movadon en sia verko Historio de la lingvo Esperanto: li jam parolis pri Esperanto-gento, do temis pri socilingvistika aliro al Esperanto; li jam parolis pri esperantista socia komunumo. Pri tiu koncepto SEG konstruas siajn lingvistikan kaj sociologian paradigmojn, en vortoj de Jerzy Leyk, "percepto-paradigmo". La esploroj pri UEA eliras el la laboro de Rašić. Michel Duc Goninaz analizis du tendencojn: unuflanke pure komunika, aliflanke "kulturporta kaj socipretenda", kiuj kombiniĝis kaj el kiuj la lasta iras el la Ligo de Nacioj ĝis KCE. Gary Mickle difinas maldekstran kaj dekstran tendencon (orientitan al oficialigo de Esperanto). Eckhard Woite parolas pri la "diabla cirklo": la enkonduko de Esperanto rezultis en organizaj problemoj kaj stagnado de la movado.
  • Nikola Rašić, Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj; rezultoj de esplorenketo farita en 2002 al esperantistoj anoj de UEA kaj aliaj partoprenantoj de lasta UKo pri UK-oj mem. Venis 482 respondoj, ĉefe el okcidentaj landoj, ĉefe de viroj, altedukitaj, ĉefe de maljunuloj, mezklasuloj kaj duarange soluloj, ĉefe inter virinoj, kun pluraj hobioj, ekzemple pri naturo, homoj de libroj pli ol de faroj, kaj ne multe pri fremdaj lingvoj!, kun bona lingvonivelo (propra takso) kaj aktivaj en Esperanto-movado, 87% anoj de UEA, 12% de SAT ktp., fervoraj legantoj, kiu lernis E-on en kurso (37%) kaj duarange memlerne el libro (26%), pro instigo ĉefe de konatulo. Preskaŭ duono partoprenis en almenaŭ kvar UK-oj. Kiel tialo por ne partopreno oni indikas mankon de mono kaj de tempo. Por partopreno oni indikas intereson pri la movado, kaj duarange pri praktikado de la lingvo. El la programo oni preferas tiuorde la libroservon, la inaŭguron, la nacian vesperon kaj la ekskursojn; plej malpli la Cseh-aranĝojn, la aranĝojn por aktivuloj, la komitatkunsidojn, la lingvajn kursojn kaj IKU. Oni ne volas pagi tion multe, sed oni volas konvenan kongresejon. La kvalito de helpo ricevita de la LKK kaj de la Kongresa Fako de UEA estas alte taksita, same kiel pri la informiloj, nome la du Bultenoj, sed strange oni ne demandis pri la Kongreslibro! La aŭtoro mem substrekas la kontraŭdiron inter la neceso montri Esperanton al la ekstera mondo kaj UK-oj kie oni vivas interne por la komunumo mem.
  • Hèctor Alòs i Font, La katalunaj esperantistoj. Socilingvistika trarigardo; rezultoj de enketo farita en 2007 al 98 katalunaj esperantistoj per formularo de 90 demandoj. Tio estis farita per la kataluna lingvo, kio rezultis en la fakto, ke kiam oni parolas pri katalunaj esperantistoj fakte temas pri katalunlingvaj esperantistoj. Rezultis granda sociologia informaro, foje komparita kun la ĝenerala kataluna loĝantaro aŭ kun aliaj sociologiaj esploroj pri esperantistoj, ĉefe germanoj. La aŭtoro de la artikolo mem resumas la rezultojn. "La katalunaj esperantistoj estas tre markite viraj, sufiĉe regule distribuitaj laŭ aĝoj krom sub 20 jaroj, loĝantaj ĉefe en la grandaj urboj, universitataj studentoj aŭ homoj finintaj superan kleriĝon, ofte instruistoj aŭ komputistoj, ekonomie mezklasaj salajruloj, denaskaj katalunlingvanoj, poliglotoj, ne malofte kun aliland-devena vivkunulo, ateistoj aŭ agnostikuloj, kutimaj legantoj de libroj kaj gazetoj, aktivaj en la politika kaj socia vivo de la lando - ĉefe en rilato al la kataluna lingvo, homaj rajtoj, helpo al disvolviĝo kaj ekologio - kaj kun forta simpatio al sendependismo, ekologia maldekstro aŭ anarkiismo. Ili konis Esperanton per familianoj aŭ amikoj - tamen lastatempe ofte per Interreto -, sed lernis ĝin pro personaj idealisma konvinko kaj nekonformismo, ĉefe inter la 15-a kaj la 30-a jar-aĝo. Multaj iam aktivas en la Esperanto-movado kaj per tio atingas oftan uzadon de la lingvo, ĉefe legan kaj skriban, kaj bonan nivelon."[46]
  • Ziko van Dijk, "The geek shall inherit the earth". Esperanto-movado kaj vikipedia komunumo en la epoko de la Interreto; oni komparas la fenomenon Esperanto kun la fenomeno Vikipedio, sed ne la esperantlingva Vikipedio, sed la ĝenerala vikipedia movado, tio estas Wikipedia kaj Wikimedia. Unu jarcento post Esperanto aperas alia fenomeno kun universaleca intenco, kolektiva kunlaboro ("Libera Scio"), fare teorie de multegaj, sed praktike de ne tiom multaj, stranguloj, ne klinaj al socia rekta agado, ktp. Diferenco estis la aĝo kaj epoko de la apero, pro kio por Esperanto gravis la gazetoj, dum por Vikipedio Interreto.

VII Apliko kaj disvastigo redakti

  • Radojica Petrović, Interkultura edukado per Esperanto; jam dekomence Esperanto havis inter siaj celoj trajtojn pri interkulturo, nome ke malsamaj nacioj interkompreniĝadu, per paciga lingvo, kaj publikigado de verkoj interesaj por ĉiuj popoloj. Poste venis la koncepto de konservado de la lingva diverseco. La terminoj "multkultureco" kaj "interkultureco" estas paralele uzataj, sed la unua priskribas diversecon kaj la dua dinamikon. Inter kulturoj estas etnocentraj trajtoj (ignoro, defensivo kaj minimumigo) kaj etnorelativaj (akceptemo, adaptiĝo kaj integriĝo). Interkultura edukado bezonas imterkulturan kompetenton. En lastaj jaroj okazis en Esperantujo diversaj projektoj tedence al interkultura edukado, nome la jenaj: Lingva Prismo, Edukado.net, retejo lernu.net de Lernu!, Interkulturo (La Torre, 1998), Lingvolanĉilo (propedeŭtika valoro), Infanoj ĉirkaŭ la mondo (Glossop, 2003), Indiĝenaj dialogoj, Indiĝenaj Popoloj (2005), Lingvo de paco (Zaban-e-Salam) por afganaj militrifuĝintoj en Irano, Lingvo de paco - Ururimi rw'Amahoro por gentoj de Burundo, Ruando kaj Orienta Kongo. Krome ILEI, Euroschola (2004), AKEL ktp. "[...] konsideri la kulturan diversecon de la tutmondiĝanta homaro,, [...] atenti pri la interna diverseco de Esperantujo".[47]
  • Katalin Kováts, Edukado.net. La porinstruista retejo kaj ESF; la retejo edukado.net startis en 2001 laŭ plano de Stefan MacGill, farado de Katalin Kováts kun teknika helpo de Hokan Lundberg kaj Clayton Smith, kun la celoj arigi, ordigi kaj disponigi lernilojn, lernolibrojn, kunlaborigi instruistojn de Esperanto, kiuj interŝanĝu espertojn, same kiel por memlernantoj. La paĝaro estis finkonstruita en 2005. La enhavo de la retejo estas komponita de katalogo (350 lerniloj), lerniloteko (540 ekzercoj), metiejo, Monda Mozaiko, ekzamenoj, legejo (150 artikoloj), Koresponda Servo, Esperanto en lernejoj, en universitatoj ktp. Laŭ informo de 2008, partoprenis 1790 membroj, okazis 23 000 elŝutoj de ekzercoj, ariĝis 50 novaj kursoj, kaj informo pri 68 lernejoj. El tiuj spertoj naskiĝis produktoj kiel "Poŝamiko", el kiu distribuiĝis 4000 ekzempleroj, Korelativa danco, Pinĉilumado ktp. Partoprenis uzantoj ĉefe el Francio (271), Brazilo (232), Hungario (126), Usono (115) ktp.
  • Stefan MacGill, Didaktikaj paŝoj; la didaktika instruado de Esperanto bezonas eviti la influon de la nacilingvoj kaj kombini la komunikajn bezonojn de la lernantoj kun la specifaj gramatikaĵoj, ekzemple la transitiveco, komplikita kun la uzado de la sufiksoj -igi- kaj -iĝi-. Estas tre diversaj tipoj de verboj rilate al transitiveco: kun transitiva kaj netransitiva signifo (fumi), novaj verboj (abandoni), ne tiom uzataj (satiri), verboj foje aktivaj, foje stataj (kredi, scii, timi), transitivaj sed foje uzataj sen objekto (helpi, aludi), transitivaj foje kun kaj foje sen objekto (ludi en la ĝardeno, ludi violonon), ktp.
  • Imre Ferenczy, Esperanto kaj medicino; rakonto kaj priskribo de la du asocioj de esperantlingvaj medicinistoj: nome TEKA (1908-1961) kaj UMEA (ekde 1961), en kiuj aktivis diverslandaj medicinistoj kaj ĉefe japanoj, inter kiuj elstaris d-roj Seiho Nishi, Hideo Shinoda kaj Saburo Yamazoe. Kuracistoj kunsidis kadre de UK-oj, eldonis gazetojn kaj en 1932 aperis la grava "Teknika Medicina Vortaro", kaj poste kelkaj aliaj vortaroj. En la 1970-aj jaroj aktivis ĉefe medicinistoj de orienteŭropaj landoj. Ekde 1997 UMEA organizis kongreson ĉiun duan jaron, ĉiam en orienteŭropaj landoj, escepte por unu fojo en Belgio (1977, 1979, 1981, 1983, 1985, 1987, 1989, 1991, 1993, 1995, 1997, 1999, 2001, 2003, 2005 kaj 2008). Kvankam estis kontaktoj kun aliaj organizoj, malsukcesis kun la Monda Organizaĵo pri Sano kaj kun la Internacia Ruĝa Kruco. Dum la lastaj jardekoj populariĝis Yumeiho, nome kuracmetodo ĝustigantaj ostojn de la tuta korpo.
  • István Gulyás, Pri la faka agado de la fervojistaj esperantistoj; la agado por kaj per Esperanto fare de fervojistoj ekis jam en Hungario en 1898. Poste ĉefe profitante UK-ojn (kaj ekde la 5a en Barcelono) fervojistoj de diversaj landoj ekkunlaboris unue por "Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj" (IAEF), el 1948 por "Internacia Fervojista Esperanto-Federacio" (IFEF). En 1949 okazis kongreso en Aarhus, Danio, kaj ekde tiam ĉiujare diverslande. Oni deklaras 700 membrojn de 19 landoj. Grava celo dum la tuta historio estas la kompilado kaj redaktado de teknikaj terminaroj pri fervojoj ĉu dulingvaj, plurlingvaj ktp. En 1989 la "Fervoja Terminaro en Esperanto" listigis kaj klarigis 10 000 nociojn. En 1995 aperis "RailLexic" en dek unu lingvoj (poste dek kvar) kiel datumbanko en CD-ROM. Fine de la jarcento oni koncentris al la terminologiaj principoj de ISO. Fakaj tekstoj aperis en la gazetoj "Fervoja Esperantisto" (jam en 1910), "La Fervojisto", "Bulteno" kaj finfine "Internacia Fervojisto". Dum kongresoj oni organizis fakaj ekskursojn, inter kiuj menciindas en Ŝanhajo (2006) por viziti la magnetvojon kaj veturi per tiu (431 km/h), en Parizo (2007) por viziti la rapidtrajnon TGV, kiu atingis rekordon de 574 km/h ktp. La kontribuo finiĝas per listo de esperantaj fervoj-terminaroj.
  • Petro Chrdle, SAEST kaj KAEST. Pri fakaplikaj aranĝoj en Ĉeĥio kaj Slovakio; intereso pri faka terminologio aperis ĉefe en tri mezeŭropaj iamaj socialismaj landoj, nome Ĉeĥoslovakio, GDR kaj Hungario, en kiuj diversaj unuopuloj prilaboris fakterminarajn taskojn. Tiukadraj aranĝoj ekis ekde 1978 tiam laŭnome foje AEST foje SAEST, ekde tiu de 1978 en urbo Žilina (Slovakio) kun alterna periodeco inter Ĉeĥio kaj Slovakio. En 1980 (Ústí nad Labem, (Slovakio)) krom la ĝenerala terminara temo oni proponis specifan ĉeftemon, tiam vivomedio; poste sekvis komputiloj (jam en ties fruepoko, 1981, Žilina kun 150 partoprenantoj kaj 48 prelegoj), energio kaj specife atomcentraloj kaj valbaraĵo Gabčíkovo/Nagymáros (1982, České Budějovice, Ĉeĥio), nutraĵproduktado (1984, Brno), teknologio (1988, Poprad) kaj fervojo (1989, Strážnice). Dum la 1990-aj jaroj la politika situacio en ambaŭ landoj malhelpis la trankvilan organizadon kaj nur ekde 1998 oni organizis denove jam sub la nomo KAEST ĉiam en Ĉeĥio kaj lanĉita de la agentejo KAVA-PECH fare de Petro Chrdle. La du unuaj eventoj okazis en Prago, nome en 1998 kun ĉeftemo pri komunikado kaj en 2000 kun ĉeftemo pri ekonomio. Ekde tiam la afero okazis en Dobřichovice, kiel sidejo de la agentejo mem, en 2002 kun ĉeftemo pri elektronikaj rimedoj. Tiuokaze elstara prelego estis tiu de Chuck Smith, fondinto de la esperantlingva Vikipedio kiel unu el la unuaj ne-anglalingvaj versioj en 2001, samjare kun la ĝenerala sistemo. Ekde tiam la rilatoj inter KAEST kaj vikipediistoj estis oftaj. En 2004 la ĉeftemo estis Esperanto mem. En 2006 partoprenis membroj de la tiam ekiĝanta, poste grava laborgrupo en Esperantujo, E@I, kaj inter aliaj aferoj Marek Blahuš prelegis pri Unikodo. En 2008 okazis trejnseminario por vikipedi-kontribuantoj fare de Pavla Dvořákova kun partopreno de Yves Nevelsteen, redaktoro de manlibro pri Vikipedio. Ĉiuj menciitaj eventoj kaj prelegoj estis kolektitaj en la korespondaj prelegokolektoj.
  • Amri Wandel, Du jardekoj de Internacia Kongresa Universitato; jam en 17-a UK en Ĝenevo (1925) ekis "Somera Universitato", Internacia Kongresa Universitato (IKU) ekde la 66-a UK en Brazilio. Komunaj sesioj AIS-IKU ekis en 1992. La formato konsistas el ok ĝis dek fakaj prelegoj el diversaj terenoj, el kiuj tri estas parto de AIS-kurso. Tiuj prelegoj estas elektita de speciala komisiono, iam tripersona, nun kvinpersona. El la 82-a UK en Adelajdo (1997) oni eldonis broŝuron kun la IKU-tekstoj. El 2005 oni konstruis IKU retejon kadre de la retpaĝo de UEA. El 2007 Wandel iniciatis la "Internacian Vintran Universitaton", kadre de la jarfinaj eventoj. Tiuj ĉiuj iniciatoj kongruas kun aliaj prisciencaj esperantaj agadoj, kiel tiuj de ISAE, "Scienca Revuo", Vikipedio, biblioteko STEB de Eventoj, terminaroj ktp.
  • Barbara Pietrzak, Esperantaj elsendoj kiel natura lingvomedio; jam en 1922 estis du radiostacioj kun esperanta programo, 47 en 1924, 168 post tri jaroj ktp. Tio "havis enorman signifon por la esperantistoj, ofte vivantaj dise kaj izolite".[48] En 1959 "en Varsovio komenciĝis regulaj Esperanto-elsendoj" rilate al la 100-a naskiĝdatreveno de Zamenhof kaj la unua UKo en Orienta Eŭropo post la Dua Mondmilito.[49] Laŭlonge de la jaroj la formato estis foje ŝanĝita, sed ekde 2007 Pola Radio ekzistas nur kiel podkasto. Resume, la elsendoj de Pola Radio estas komprenataj kiel kreado de natura lingvomedio, kaj oni montras fragmentojn de leteroj senditaj de aŭskultantoj kiuj parolas pri siaj propraj personaj spertoj, la uzado por instrulaboro kaj por propra lernado.
  • Thomas Bormann, Kiel aŭdigi nin en la amaskomunikiloj?; ĵurnalisto laboranta en radiostacio analizas la eblojn aperigi Esperanton en amaskomunikiloj. Li statistikas ties aperojn fare de novaĵ-agentejoj ekzemple kompare kun NRG-oj kaj konstatas, ke estas proksime de nulo, pro kio li rekomendas, anstataŭ direkti sin al tiuj, klopodi aperigojn en lokaj paĝoj, fare de aktivaj E-o grupoj, kiel en germana urbo Herzberg, farita per organizita plano pro ekzemple E-o kongreso aŭ kurso, vizito de gasto, propra partopreno en E-o kongreso ktp.
  • Reinhard Fössmeier, Gramatikaj fenomenoj en komputila internaciigo; produktado de internaciaj programoj estis ekfaritaj de Hewlwtt-Packard ĉirkaŭ 1985, kaj poste multe progresis, sed en la kampo de gramatiko nur la afero de pluralo estis tuj solvita, ekzemple fare de sistemo Qt de Trolltech; aliaj kiel vortordo, adjektivo aŭ aliaj estis malfacile solveblaj. La retejo Launchpad kunordigas internaciigajn projektojn. Reuzo havas pozitivajn kaj negativajn rezultojn.
  • Mauro La Torre, Kie fluas lakto kaj mielo; plurvortaĵoj aŭ frazeologiaĵoj estas vicoj de vortoj funkciantaj kvazaŭ unusola vorto. Per komputiloj kaj uzante statistikajn modelojn eblas prilabori algoritmojn kiuj traserĉu tiujn en grandaj tekstaroj. En tiuj studeblas plurelementeco, signifo-nekalkuleblo (idiotismeco), jam-preteco, kutimeco, stabileco, figureco ktp. La aŭtoro studis tekstaron el la Biblio, Grimm-fabeloj, Andersen-fabeloj kaj Zamenhofaj paroladoj por kompari oftecojn, teksto-segmentojn, sorbecon, solidarecon, sorbindicojn ktp.
  • Victor Sadler, Semantikaj suplementoj al sintaksaj dependo-arboj en TRUKILO; la dulingva scio-banko (DSB) referencas inter vortoj kaj esprimoj en unu lingvo kaj la respondaj elementoj en la alia; tio anstataŭas la tradiciajn tradukvortarojn ĝis nun uzatajn en komputilaj traduksistemoj. La celo estas ebligi la elekton de la plej taŭga traduko el inter pluraj kandidatoj, surbaze de komparo de la kunteksto en la tradukata frazo kun la kuntekstoj, en kiuj la sama vorto aŭ esprimo aperas en la DSB. En aro da kazoj, sintaksaj arboj nekomplete respegulas la semantikajn rilatojn inter la vortoj de frazo: necesas semantikaj suplementoj.
  • Toon Witkam, Novjarmila teĥnologio: ĉu ĝi forpelos aŭ kreos analfabetecon?; en la moderna epoko bildoj abundas, dum tekstoj ŝrumpas, la klavaro QWERTY pli kaj pli suferis forlasitecon, uzado de sono kaj parolrekono disvastiĝas anstataŭigante tajpadon; subvoĉa rilato al komputiloj pliiĝas: "homoj povos produkti tekstojn silente, sen paroli, sen skribi, sen ektuŝi klavojn aŭ alklaki muson."[50] Kvankam librolegado malpliiĝis, la nova teĥnologio povas nutri alfabetecon per SMS, proponoj de Interreto kreado de novaj iloj kaj fontoj por intelektuloj ktp., kaj tial "la sorto de alfabeteco dependas ne nur de la teĥnologio, sed ĉefe de la homa konduto. Konsumismo kaj komfortemo volonte akceptos sentekstajn komunikilojn [dum] diligenteco kaj intelekta ambicio utiligos tekstajn rimedojn."[51] En tiu panoramo Esperanto bonfartas kaj pro sia reguleco enhavas oportunojn por ludi gravan rolon en la estonteco.

VIII Literaturo redakti

  • Probal Dasgupta, La postnacia literatura entrepreno kaj Esperanto; per metaliteraturo indas diferencigi la funkciadon de la "postnacia" literaturo, nome angla kaj aliaj tutmondaj disde la uzado de Esperanto. Imperiismo "stultigas la popolojn", ĉar reduktas ilian legan elektipovon. Internacia tendenco al "magia realismo" fakte devenas el neanglalingvaj literaturoj: de lingvoj hispana, ĉeĥa, itala, turka ktp. Parenca estas la fantasto ja kun anglalingvaj reprezentantoj kiel Tolkien kaj Ursula K. Le Guin kaj "klasika magiarto kiel fikcia ingredienco" ekzemple ĉe J. K. Rowling kaj Philip Pullman. Tio rilatas al temo de milito kaj paco post la uzado de atombomboj fine de la Dua Mondmilito: "la sistemo de militado inter la absolutaj potencoj [...] devos transiri de la fizika al la fantazia batalarto."[52] Tiu temo transiris el la "realo"en la "fikciarton". Tiukadre gravas esplori la literaturon de infanoj, kaj de la transiro de la kampara mondo al la urbego. Por infanoj gravas la relego de kolektivaj pasintecoj.
  • Trevor Steele, Kial vi verkas?; respondoj estas en ludemo, fascino por rakontoj, vortoludemo kaj diri ion ankoraŭ nediritan, malfacile en grandaj nacilinvgoj, pli eble en Esperanto.
  • Paul Gubbins, Sub la spoto. Movado kaj movadanoj en la originala dramarto Esperanta; Pli ol 40 % de la originalaj Esperantaj teatraĵoj koncernas Esperanton mem, sed mankas al la Esperanta teatro ĝuste kohera kaj konsekvenca engaĝiĝo kun la socio, kio ja estas en naciaj teatroj. Inter tiuj verkoj kiuj ja pritraktas Esperanton estas "La duonokulvitro" de Baissac (1905), "Dum kongreso" de F. Crozat (1909) kaj "En la barcelona kongreso" de Vicente Inglada (1910). En "Duonsurda" de Jeanne Flourens (1907) temas pri maturiĝo de adoleskantino, sed fine oni vizitas d-ron Zamenhof. La temo de denaskismo aperas en "La familio de Anto Speri" de Giorgio Silfer. En multaj teatraĵoj movado kaj movadanoj nur dekoracias, kiel en "Ĉu Pumpilurbo havu Pumpilon?" de Fernand Maréchal (1908). Kelkaj verkoj temas pri Zamenhof mem, kiel "Zamenhof private" de Stefan MacGill (1986) kaj "Ni vivos!" de Julian Modest (1983). Tiuj verkoj kiuj traktas esperantan vivon ofte estas parodie kritikemaj, kiel "Reveno" de Atanas D. Atanasov (1927) kaj "Nia diligenta kolegaro" de Marko Nikolić (2006). Kelkaj esperantaj teatraĵoj ne temas pri Esperanto mem, sed en la fono kuŝas la interna ideo, kiel en "Dum tondras kanonoj" de Julio Baghy (1957) pri milito, aŭ "Virino ĉe la landlimo" kaj "Liberiĝo" de Marjorie Boulton (1959).
  • Georgi Mihalkov, Ĉiu memoro estas protesto; analizo de la noveloj de "La granda aventuro" de Ferenc Szilágyi, grava hungara verkisto de la epoko de "Literatura Mondo", kiu en 1938 elmigiris al Svedio, kie fondis la revuon "Norda Prismo". En "La granda aventuro" aperas "juna simpatia viro senlabora" kiu optimisme fantazias je la vido de luksoviva bela virino. En "La liberiĝo de juĝisto" oni emfazas "neordinarajn momentojn" en la vivo per prezentado de juĝisto kiu unu tagon abandonas siajn taskojn por "liberiĝi de la katenoj de la ĉiutagaĵoj" kaj survoje al natura ripozloko amikiĝas kun vela virino kiu same faras; tamen kiam ekas amhistorio venas pluvego: "Nia tuta vivo estas kaptilo". "Sennome" estas epizodo el la Dua Mondmilito en kiu frakasita oficiro permesas la fuĝon de kaptito; tamen la milito okazigas sian kruelecon. En "Libera rabo" oni rekreas epizodon pri fama hungara poeto Mihály Fazekas; dum militrabado en urbo oficiro venas en hejmon kie estas abunda biblioteko kaj li meditas pri la grando kaj homeco de la kulturo. En "Elinjo" la aŭtoro elpensas belegan junulinon por konsoli la vivon de amiko kiu estis vundita dum la Unua Mondmilito kaj kuŝas paralizita en militmalsanulejo.
  • Baldur Ragnarsson, Humphrey Tonkin, tradukinto de Shakespeare; inter la du ebloj traduki literaturon, nome la artisma kaj la fidelisma, Tonkin por traduki Shakespeare decidas sin al la "fidela redono de la spirito de la verkoj." Ragnarsson komentas detale la rimedojn por traduki la diversajn partojn kaj konkrete de kelkaj fragmentoj el la tokin-aj tradukoj de La Vivo de Henriko Kvina kaj La Vintra Fabelo de Shakespeare.
  • Anna Löwenstein, Al Tonkin pri Tolkien. Aŭ: Kial serioza profesoro interesiĝu pri "La mastro de la ringoj"?; Tolkien ege interesiĝis pri lingvoj, partikulare la greka, sed ĉefe la finna kaj la kimra kiuj kondukis lin al mitaj lingvoj, artefaritaj lingvoj, kiel Esperanto, kies ekzemplo helpis lin krei lingvojn Quenya kaj Sindarin, bazaj en sia klopodo krei mitan fonon "Silmariliono" sur la bazo de Beowulf, por la posta kreo de La hobito (1937) kaj La mastro de la ringoj. Tiukadre gravis "lia amo al la angla kamparo" (magiaj entoj kiel la vivantaj arboj), kaj memoroj de la katastrofo de la tranĉeoj en la Unua Mondmilito.
  • Roman Dobrzyński, Sinjoro Tadeo parolas Esperante; Sinjoro Tadeo estas la ĉefverko de Adam Mickiewicz (Adam Mickjeviĉ) pri junulo Tadeusz Soplica (Tadeuŝ Soplica) kiu flirtas, fuĝas eksterlanden kaj revenas kun la napoleona armeo. Mickiewicz planis verki nur "idilian rememoraĵon", sed poste li "modifis la enhavon" por malfermi "la perspektivon de la nacia sendependiĝo", tio estas la verko iĝis nacia epopeo. Tiukadre la eseisto resumas la biografion de Mickiewicz kadre de la historia kaj politika fono de sia vivo. La verko estas komponita de 8600 versoj, verkitaj inter 1832 kaj 1834. Ĝi estis tradukita de Antoni Grabowski en kontakto kun Zamenhof, same kiel ekzistas 78 tradukoj en 30 lingvoj, kaj adaptita al kino fare de la pola reĝisoro Andrzej Wajda uzanta "850 versojn, do apenaŭ dekonon de la tuto". La filmo estis subtekstigita en Esperanto uzante la tradukon de Grabowski.[53]
  • Laŭlum, Ĉina klasika beletro en Esperanto; La aŭtoro disvolvigas detalan priskribon de la tuta panoramo de la klasika ĉina literaturo. "La libro de poezio" de Konfucio estis la unua antologio de ĉinaj poemoj. Qu Yuan (340-278 a.K.) metis la fundamenton de la ĉina romantikismo. En Han Dinastio (206-220) aperis nova poezia formo "jŭefu"-o; en Jin Dinastio (265-420) aperis Tao Yuanming, majstro de idilioj; en Tang Dinastio (618-907) aperis poetoj kiel Li Bai kaj Du Fu. En Song Dinastio (960-1279) prosperis la versoj laŭmelodiaj. Pri prozo en Jin aperis "Romano pri la Tri Regnoj", "Ĉe akvorando" kaj "Pilgrimo al la okcidento"; en Ming Dinastio (1368-1644) Feng Menglong kolektis rakontojn kaj verkis "Parabola novelaro"; en Qing Dinastio (1665-1911) aperis "Ruĝdoma sonĝo" de Cao Xueqin kaj Gao E kaj "Mirrakontoj de Liaozhai" de Pu Songling pri "fantomoj, feoj, spiritoj de vulpoj kaj aliaj bestoj" por eviti politikan subpremadon. Por teatro la Yuan Dinastio (1279-1368) estis prospera epoko por operoj.
  • Duncan Charters, Kial valoras legi literaturon en Esperanto?; surbaze de la opinioj esprimitaj fare de lernantoj el liaj kursoj pri hispana literaturo, Duncan Charters komentas diversajn ideojn rilatajn al la graveco legi literaturon. Inter allogaĵoj listiĝas la granda vivvarieco, vasta perspektivo, eblo revivigi historion, montro de vivdefioj, la diverseco de komprenaj niveloj ("sama literatura verko povas komuniki tute malsamajn sentojn al diversaj legantoj"), la atentigo al sociaj problemoj ktp. Pri la Esperanta literaturo oni emfazas la gravecon de ties "esprimiva kapablo", nome la kvalito de tradukoj ebligas la superon super tradukoj al aliaj lingvoj. Oni montras la partikularecon, ke en Esperantujo tre ofte novbakitaj lernantoj jam deziras verki, eĉ literature.

IX Strategio redakti

  • Peter Baláž, 21-a jarcento - ĉu la Esperanto-movado pretas?; Esperantujo tute ŝanĝiĝis pro la apero de komputiloj, Interreto kaj informaj kaj komunikaj teknologio. Tiukadre la aŭtoro postulas ses sintenojn necesajn por respondi al la nuntempaj situacioj: nome moderniĝo, profesiiĝo, malfermiteco, ĉiuflankeco, bunteco kaj kunlaboro. Li mencias la agadon fare de E@I kaj lernu! Ne estas menciata Duolingo, kiu tiam ne ekzistis. Li aludas ankaŭ al kelkaj projektoj, el kiuj kelkaj funkciis kaj aliaj ne funkcias ankoraŭ, nome bretaro, terminaro, elektronika PIV, vendejo ktp. Resume, la Esperanto-movado pretas por la nuna jarcento, jes ĉar estas ebloj kaj rimedoj, kaj ne ĉar ankoraŭ ne sufiĉe oni eluzas tiujn eblojn.
  • Miroslav Malovec, Estonto de la cifereca mondo; oni komentas la enormajn ŝanĝojn en la kultura mondo, ekde kiam Interreto ebligis la akumuladon de kulturaj rimedoj, nome libroj, gazetoj, kursoj, bildoj, videoj, enciklopedioj ktp. Partikulare oni meditas pri la ciferecaj bibliotekoj, nome Europeana, projekto Gutenberg, Gallica ktp. Estas "senfina kreskado de la virtuala sistemo".
  • Jukka Pietiläinen, Plurlingvismo kaj Esperanto. Ideologia ŝanĝiĝo en la Esperanto-movado; la historio de la Esperanto-movado fluktuis inter du nekongruaj tendencoj, nome al plurlingvismo aŭ al defendo de Esperanto. Dekomence Esperanto estis prezentita kiel "ilo por transiri lingvajn barojn [...] al la unuigo de la homaro". Poste okazis apero de sennaciismo, kies plej radikalaj subtenantoj, kiel Lanti, vidos Esperanton kiel "ĉefa lingvo kaj la naciajn lingvojn ili rigardas nur kiel helpajn". Evidente tiukadre apenaŭ gravis la aktuala defendo de plurlingvismo. Tiu sinteno estis modifita inter la 1960-aj kaj la 1970-aj jaroj, kiam disvolviĝis tendencoj favoraj al egalrajteco, plurlingveco, valoro de minoritataj lingvoj ktp. En 1978 aperis Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) kaj eĉ en 1972 ties gazeto "Etnismo". La malfermiteco de Esperantujo al lingva diverseco respeguliĝis en 1976-1977 per la alinomigo de la gazeto "Monda Lingvo-Problemo" al "Language Problems and Language Planning", kun nun en pluralo problemoj. Tiu nova sinteno rezultis en la agado de UEA por la Nova Monda Informa kaj Komunika Ordo kadre de la Nova Monda Ekonomia Ordo, la fondo de la gazeto "Monato", de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, rilatoj kun Unesko ktp. La Vankuvera UK de 1984 temis pri la "lingvaj minoritatoj".
  • Edmond Brent, Protektado de minacataj lingvoj kaj kulturoj; Esperantismo estis socia movado por la disvastigo de la "interna ideo" kiu iĝis socikultura komunumo. Jam en la 1920-aj jaroj estis fruktodonaj kontaktoj kun la Ligo de Nacioj, sed tiuj rilate al sukcedanta organizo de Unuiĝintaj Nacioj malsukcesis, kaj sukcesis nur demarŝoj rilate al Unesko. Tiukadre UEA evoluis el lingvocentra neŭtralismo al "deklaroj pri universalaj homaj rajtoj kaj nediskriminacio", nome "kontraŭ kultura kaj lingva dominado". Tamen dum internaciaj organizoj ja teorie favoras "kulturan kaj lingvan diversecon", kaj siaflanke UEA deklaracias favore al la "lingvaj minoritatoj", tiuj praktike pli kaj pli subtenas la uzadon de la angla, dum UEA kongrue kun siaj dekomencaj celoj klopodas "akceptigi, disvastigi kaj universaligi esperanton". Rilate al tiuj kontraŭdiroj, la fina resumo listigas kelkajn mitojn (el Esperantujo) kiuj postulas komentojn, nome la jenaj:
    • Esperanto solvas "la mondan lingvoproblemon",
    • Esperanto, finavenke kiel mondlingvo, lingvocidus, ne lingvosavus,
    • Esperanto savas kaj protektas la minacatajn lingvojn de la mondo,
    • Esperanto favoras lingvan diversecon,
    • La disvastigo kaj universaligo de esperanto estas la preferenda aŭ eĉ unika rimedo por subteni kaj protekti lingvan diversecon.
  • Grégoire Maertens, La financa strategio de Universala Esperanto-Asocio, 1974-1980; en la unua duono de la 1970-aj jaroj okazis financa krizo en UEA; dum en la dua duono de la 1970-aj jaroj oni aplikis solvojn fare de proponoj de Humphrey Tonkin kaj plenumo praktika fare de Grégoire Maertens. La financa stabileco estis atingita pere de koverto de subtenanta kotizo en aliĝo al la Societo Zamenhof, volontula servo, kaj financa Programo. La Grafika Centro de UEA en Antverpeno helpis fine de la 1970-aj jaroj, sed fine de la 1980-aj jaroj la Centro transiris al Flandra Esperanto-Ligo. Simile okazis kun Budapesta Oficejo. De 1990 ĝis 1995 funkciis strategio por Azio. La komencaj demarŝoj estis arigi financojn el la propraj aziaj landoj.
  • So Gilsu, La historio kaj strategio de Esperanto-movado en Azio, 1989-1995; temas pri projekto estrita de So Gilsu inter 1990 kaj 1995, dum el 1996 ĝis 2008 estis gvidata de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado). La financa problemo estis atribuita al la propraj aziaj landoj. La tuto konsistis el jenaj projektoj:
    • A: Kunlaboro de aliĝintaj landaj asocioj, dekomence japana, korea, ĉina, pakistana kaj israela. Oni decidis regule kunveni dum UK-oj, kio rezultis en kunlaboro de pliaj landaj asocioj. La 79-a UK en Seulo estis rekordo por azianoj kun pli ol 1200 kio estis 67,6 % de aziaj partoprenantoj.
    • B: Sendi kompetentajn instruistojn, kiuj disvastigis Esperanton ĉefe en novaj landoj.
    • C: Aligi aziajn aktivulojn al UEA, nome en la koncerna periodo 325 aktivulojn el dek aziaj landoj.
    • Ĉ: Sendi aziajn aktivulojn al movade progresintaj landoj, ĉu al Japanio kaj Koreio, ĉu al orienteŭropaj landoj, kun relative malgranda sukceso.
    • D: Helpi pri Esperantaj libroj.
    • Aliaj klopodoj estis eldono de la bulteno "Esperanto en Azio", eldono de "Gvidlibro pri Esperanto-movado en Azio", establo de KAEM, kaj okazigo de Azia Kongreso pli malpli ĉiun duan jaron.

X Anekdotoj kaj rememoroj redakti

Tiu ĉapitro konsistas el kontribuoj kiuj rememoras detalojn pri la vivo kaj ĉefe agado de Humphrey Tonkin kaj partikulare kiel pioniro de la junulara movado en Britio, de TEJO, de la renovigo de la estraro en UEA anstataŭante la fortan personecon de Ivo Lapenna kaj la postaj klopodoj reamikigi partiojn kaj plifortigi la propran organizon. Tiele oni ne ripetas detale en la resumo de tiuj kontribuoj. Foje oni indikos specialan temon, sed la fakto ke foje oni indikos nenion ne signifos, ke la kontribuo ne estas interesa, sed nur, ke tiu ne estos aparte distingebla, ke temas nur pri tre personaj rememoroj aŭ ke la propra titolo de la kontribuo jam resumas la tekston.

Bibliografio redakti

  • La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3).
  • Fine de la libro estas aparta bibliografio de la plej diversaj verkoj de Humphrey Tonkin en 25 paĝoj! (pp. 878-901).

Referencoj redakti

  1. Jouko Lindstedt, Lingvo - rimedo aŭ resurso? en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 54.
  2. Jouko Lindstedt, Lingvo - rimedo aŭ resurso? en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 61.
  3. Vilmos Benczik, Komunikado kiel fonto kaj motoro de lingva evoluo en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 64.
  4. Vilmos Benczik, Komunikado kiel fonto kaj motoro de lingva evoluo en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 65.
  5. Rafaela Urueña Álvarez, La lingvoj: nemateria kultura heredaĵo en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 79.
  6. Urueña, p. 82.
  7. Dan Maxwell, La lingvobariero kaj la rimedoj por superi ĝin en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 96.
  8. Bengt-Arne Wickström, Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 99. Pri la koncepto paretopareta li aludas al ekonomikisto kaj sociologo Wilfried Fritz Pareto (1848-1923).
  9. Sabine Fiedler, Vojoj al egalrajta komunikado. Pri kelkaj proponoj kaj reagoj en la fakliteraturo en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 126.
  10. A. Giridhar Rao, Lingvaj homaj rajtoj en Barato. La breĉo inter politiko kaj praktiko en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 166.
  11. Kimura Goro Christoph, La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝoj 171-177.
  12. José Antonio Vergara, Interlingvismo kaj scienca kulturo, en La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 187.
  13. Samloke, paĝo 190.
  14. Sergej N. Kuznetsov, Memorando pri interlingvoj kaj interlingvistiko, en La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 194.
  15. Samloke, paĝo 200.
  16. Samloke, paĝo 200.
  17. Samloke, paĝo 202.
  18. Samloke, paĝo 203.
  19. Aleksandr D. Duliĉenko, Tezoj pri slava interlingvistiko, en La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 206.
  20. Vera Barandovska-Frank, Arto inter lingvo kaj literaturo, en La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 220; por la tuta artikolo paĝoj 209-222.
  21. Wera Blanke, Planlingvaj impulsoj por terminologoj: Wüster, Drezen, Warner, en La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 227.
  22. Wim Jansen, La Fundamenta Esperanto nekontesteble eŭropa, sed..., en La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 281.
  23. Boris Kolker, Ĉefaj strukturaj principoj de Esperanto, en La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 285.
  24. Samloke, paĝo 287.
  25. Samloke, paĝo 287.
  26. Ilona Koutny, Esperantlingva bildo de la mondo, en La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝoj 302-303.
  27. op. cit. pp. 323 kaj 325.
  28. op. cit. p. 331.
  29. La arto..., pp. 365-368.
  30. La arto..., pp. 387-390.
  31. La arto..., p. 391.
  32. La arto..., p. 393.
  33. Samloke, paĝo 432.
  34. Samloke, paĝo 439.
  35. Samloke.
  36. Samloke, pp. 439-440.
  37. Samloke, paĝo 440.
  38. Samloke, pp. 441-442.
  39. Samloke, paĝo 449.
  40. Samloke, pp. 457-459.
  41. Samloke, paĝo 470.
  42. Samloke, p. 517.
  43. Samloke, p. 518.
  44. Samloke, p. 519.
  45. Samloke, p. 522.
  46. Hèctor Alòs i Font, La katalunaj esperantistoj. Socilingvistika trarigardo, en "La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin", Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 558-573.
  47. Petrović, p. 592.
  48. p. 644
  49. p. 645
  50. p. 688.
  51. p. 689.
  52. p. 697
  53. Citaĵoj el op. cit. pp. 736-747.

Eksteraj ligiloj redakti