Novaĵagentejo

(Alidirektita el Novaĵ-agentejo)

Novaĵagentejo estas organizaĵo de ĵurnalistoj kreita kun la celo liveri novaĵojn al ĵurnalismaj firmaoj kiel gazetoj, revuoj kaj magazinoj, radio- kaj televidstacioj ktp.

Historio redakti

La plej malnova novaĵagentejo estas Agence France-Presse (AFP).[1] Ĝi estis fondita en 1835 de la pariza tradukisto kaj reklam-agento Charles Havas kiel Agence Havas. Du liaj dungitoj, Paul Julius Reuter kaj Bernhard Wolff, poste starigis rivalan novaĵagentejojn en Londono kaj Berlino respektive. Por redukti la laboron kaj evoluigi la profitan reklaman flankon de la komerco, la filoj de Havas, kiuj postsekvis lin en 1852, subskribis interkonsentojn kun Reuter kaj Wolff, kaj tiel donis al ĉiu novaĵagentejo ekskluzivan raportregionon en malsamaj partoj de Eŭropo.

Aktuale usonaj novaĵagentejoj preskaŭ monopolas la komercon de novaĵoj en la tuta mondo, tiele ke grandega parto de la novaĵoj disvastigataj en landaj amaskomunikiloj tre ofte rilatas multe pli al Usono ol al la propra lando aŭ al la najbaraj. Tio povas esti kialo de la potenco de Usono en la mondo, sed tre ofte la tutmonda disvastigo de novaĵoj el Usono aŭ el usonanoj ne koncernas tion, sed nur la propra disvastigo de tiaj novaĵoj eksteren. Tiele inundo aŭ trajnakcidento kiu mortigus ekzemple 5 homojn estos multe pli disvastigata tutmonde se ĝi okazis en Usono ol en ekzemple RusioTurkio; la usonaj aktoroj estas multe pli konataj tutmonde ol la barataj aktoroj ktp.

Gravaj novaĵagentejoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Tutmondaj Voĉoj (novaĵretejo)

YiYan (ĉina novaĵretejo)

Vox.com (usona novaĵretejo)

Referencoj redakti

  1. Broderick, James F.; Darren W. Miller. (2007) Consider the source: A Critical Guide to 100 Prominent News and Information Sites on the Web. Information Today, Inc., p. 1. ISBN 0-9109-6577-3.

Eksteraj ligiloj redakti

Vikinovaĵoj esperante

(eo) Prelego pri novaĵagentejoj, Arthur Baur, Svisa radio internacia (en arkivo de CDELI)