Reuters estas liveranto de financmerkataj datumoj kaj novaĵagentejo, kiu liveras raportojn el la tuta mondo al gazetoj kaj aliaj komunikiloj. La novaĵoj nuntempe estigas malpli ol 10 % de la enspezoj de la entrepreno[1].

Reuters
novaĵagentejonegoco vd
Dum oktobro 1851 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita Respondeco
Fondintoj Paul Julius Reuter vd
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Estr(ar)o Stephen J. Adler
Dungitoj 2 500
Posedata de Thomson Reuters vd
filiaj kompanioj Reuters TV vd
Posedataj kompanioj Effix vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La ĉefa agado estas liveri informojn al la merkatoj de akcioj, devizoj kaj similaj financpaperoj. Reuters liveras merkatajn datumojn kiel kurzojn, esplorojn kaj analizojn. Krome la entrepreno funkciigas komercajn sistemojn, kiuj permesas al borsaj komercistoj aĉeti kaj vendi financpaperojn surekrane anstataŭ per telefono aŭ en borsa halo. Plej grava estas la analizado de 40.000 akciaj entreprenoj kaj de obligacioj. Konkurencantoj estas Bloomberg L.P. kaj Dow Jones Newswires.

Historio redakti

 
Datumcentro de Reuters en Londono

La entrepreno komencis kiel agentejo por ĝeneralaj novaĵoj. Paul Julius Reuter, filo de rabeno en Kassel, Germanio, konstatis, ke kun la elektra telegrafo la novaĵoj ne plu bezonis tagojn aŭ semajnojn por veturi longajn distancojn. En 1850 la 34-jara Reuter instaliĝis en Akeno en Germanio, proksima al la nederlanda kaj belga landlimo. Li ekuzis la novan telegrafan linion Berlino-Akeno por sendi novaĵojn al Berlino. Estis truo en la linio inter Akeno kaj Bruselo. Reuter rapidigis la transporton de novaĵoj uzante kolombojn por ponti la mankantan distancon.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti