Yiyan (angle: Yeeyan, elp. jijan, ĉine: 译言, la nomo Yiyan devenas de la ĉinaj signoj (yì) kaj (yán), kiuj kune signifas ion kiel "traduki la informojn aŭ traduku la mondon"[1]) estas antaŭ ĉio partopreniga amaskomunikila platformo, kiu donas al ĉinaj legantoj aliron al scioj kaj informoj ne disponeblaj en sia lingvo, kaj ankaŭ permesas al ĝiaj uzantoj ludi aktivan rolon en la produktado kaj cirkulado de amaskomunikila enhavo.

Yiyan
kompanioretejo
Komenco novembro 2006 vd
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Sidejo Pekino
Retejo Oficiala retejo
Jura formo kapitala societo
vdr

Ĝi estas retejo de la plej granda ĉina komunumo kun la celo fondi tradukplatformon en kiu plejofte volontulaj, aspirantaj tradukistoj kunlaboras por peri la esencon de la plej freŝaj novaĵoj el ekster Ĉinio (ĉefe el anglo-usonaj gazetaraj artikoloj) ĉinlingve al ĉinaj legantoj tiele pliigante la fluon de informoj inter kulturoj. Yeeyan.org aspektas kiel informretejo, kun fotoj kaj rakontoj elektitaj de la redakcio sur la unua paĝo. Rakontoj estas aranĝitaj en formo de tipaj sekcioj kiel ekzemple komerco, sportoj, teknologio, kaj vivstilo. La sukceso de la retejo produktante daŭrantan fluon de tradukoj estas la rezulto de zorgema komunuma administrado kaj bone dezajnitaj sociaj trajtok. La Yiyan-estraro vidas trejnadon de tradukistoj kiel gravan parton de sia socia misio[2]. YiYan ĉiam donas la ligilon al la originala artikolo kaj neniel monigas la tradukon[3]. Yiyan iniciatis kostefikajn solvojn al grava tutmonda problemo: la getigo de informoj laŭ lingvo. Tial tradukistaj komunumoj kiel Yiyan kaj Global Voices ekestis por solvi ĉi tiun lingvan problemon en la retejo[2]. La retejo YiYan ankaŭ eldonis la ĉinan tradukon de 300+ librojn en publika domajno en formo de bitlibroj[4].

Historio redakti

La Jijan-platformo estis kreita en 2006 de tri IT-inĝenieroj de la Universitato Tsinghua kiuj ankaŭ studis en Usono: Zhang Lei, Zhao Wei en Zhao Jiamin (eksiĝis).

Origine ĝi ĉefe ĉinigis la enhavon de blogoj kaj poste ankaŭ enhavon de internaciaj novaĵoj aperintaj en The Guardian kaj ReadWriteWeb[2][5] por enkonduki la esencon de fremdlandaj artikoloj al ĉinaj legantoj. Yiyan estis blogo kreita en 2006 kaj komerce funkciis ekde 2007. Ĝi estis origine celis uzi tradukadon por "forigi lingvajn barojn pere de tradukado kaj doni aliron al altkvalitaj fremdlingvaj interretaj materialoj al ĉinaj legantoj". Nun tiu celo vortumiĝas kiel "trarompi la lingvajn barojn por kreskigi scion, antaŭenigi la entuziasmon de fremdlingvaj lernantoj kaj la realigon de propraj valoroj"[6].

La ekesto de Interreto esence ŝanĝis la manieron interagi kun la mondo, inkluzive la manieron traduki. Kreskanta nombro da amatoroj nun aktive partoprenasen la tradukado de novaĵoj, romanoj, televidaj kaj filmaj subtekstoj, kiel parto de kreskanta fenomeno de kunlabora tradukado, faciligita pro la disvolviĝo de informaj kaj komunikaj teknologioj (Salzberg 2008).

La 30-an de novembro 2009 Yiyan.com estis subite devigata fermi ĝian retejon, inkluzive de ReadWriteWeb Ĉinio[7]. Laŭ Ethan Zuckerman la ĉina cenzuro trovus la perspektivon de oftaj altkvalitaj tradukoj de usonaj kaj eŭropaj novaĵservoj maltrankviliga[7].

La 8-an de januaro 2010 Yiyan remalfermiĝis post kiam la domajna nomo estis ŝanĝita. Fine de 2009, la tradukreto estis aprobita respektive de The Daily Telegraph, Reader's Digest kaj The Economist.

En junio 2016, la retejo adaptis la fasonadon kaj uzulsistemon laŭ peto de registaraj servoj. Uzantoj devas ligi sian Yiyan-konton al siaj kontoj en WeiboWeChat por publikigi tradukon[8]. La retejo ankaŭ fokusiĝas pli pri komerco, scienco, informadiko, vivstilo, evitante politikajn temojn[9][7].

En 2020 la platformo realigis pli ol 145 000 tradukojn kaj en ĝi kunlaboras preskaŭ 700 000 registritajn uzantojn[10]. La slogano de la Yiyan-retejo estas "malkovri, traduki kaj legi la esencon de la interreto preter la ĉina". Jiěfàng Rìbào (chin. 解放日报), taggazeto el Ŝanhajo,

Funkciado redakti

La dezajno de la retejo instigas al diversmaniera partoprenado. Krom legi rakontojn, uzantoj povas rekomendi rakonton aŭ adreson de tradukinda artikolo, traduki rekomenditan rakonton aŭ mem verki originalan artikolon en formo de komento pri tradukitaj artikoloj. Iiuj tradukemuloj eĉ tradukas la skripton de la filmo Avatar kaj librojn kiel maniero ekzerci en tradukado. Uzantoj povas krei kolektojn de artikoloj ĉirkaŭ specifa temo. Ĉiu uzanto ankaŭ havas profilon, kiu montras historion de siaj rekomendoj kaj kompletigitaj tradukoj. La provlega sekcio montras la originalan tekston kaj la tradukon  unu apud la alia, kaj la provleganto povas komenti ĉiun alineon[2]. Por partopreni kiel tradukiston, oni devas sendi tradukon kiel testo.

La klopodo de la Yeeyan-membroj solvi tradukajn problemojn ankaŭ pliigas ilian tradukan kompetentecon.

Bibliografio redakti

(en) Chuan Yu, Collaborative Translation in Online Communities of Practice: An Ethnographic Study of Yeeyan, ResearchGate, jan. 2017

Vidu ankaŭ redakti

Asocio de Tradukistoj de Ĉinio (TAC) [ĉina vikipedio]

Asocio de Tradukistoj de Ĉinio (TAC) [angla vikipedio]

Tutmondaj Voĉoj (Global Voices en Esperanto)

La Regionisto, simila retejo kun informoj pri la teritorioj kaj ne la ŝtatoj en Eŭropo

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (en) Translate the world, Arkivigite je 2021-01-23 per la retarkivo Wayback Machine YiYan en la angla
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (en) Stray, Jonathan, The Wikipedia of news translation: Yeeyan.org's volunteer community, Nieman Journalism Lab, 2010 [2013-04-23].
  3. (en) Richard Macmanus, YeeYan Translates Blogs Posts Into Chinese, ReadWrite, la 2-an de marto 2007.
  4. (en YiYan en la angla Arkivigite je 2021-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
  5. (en) Lingjuan Fan, The University of Manchester, la 23-an de aprilo 2013.
  6. (zh) 关于译言. 译言网 (pri Yiyan) [2010-05-16]. 原始内容存档于2010-05-23)
  7. 7,0 7,1 7,2 (en) Richard Macmanus, Censorship in China: How ReadWriteWeb China Was Closed Down For a Month, ReadWrite, la 1-an de marto 2010, alirite la 30-an de decembro 2020.
  8. (zh) Anoncoj pri la lastatempaj aranĝoj kaj uzulsistemaj ŝanĝoj en la traduka retejo yeeyan.org Arkivigite je 2016-06-16 per la retarkivo Wayback Machine, [2016-06-12]. Arkivita de la originalo, la 16-an de junio 2016.
  9. (en) Babileja transskribo, Niemanlab.org
  10. (en) Oficiala retejo de YiYan Arkivigite je 2021-01-23 per la retarkivo Wayback Machine