La Regionisto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Regionisto[1] estas neprofitocela[2] projekto por ĵurnaleca plurlingva reta artikolaro kun fokuso pri regionaj aferoj de Eŭropo, kreita fine de 2020 de kvar italaj kaj francaj studentoj de la Kolegio de Eŭropo en Natolin en Varsovio, nome Valeria Manzione, Victor Bonnot, Louis Brendel kaj Jacopo Giraudo, kun sidejo en Parizo[3]. Ĝia celo estas ebligi al la publiko profundigi sian scivolon pri la diversaj teritorioj ĉefe de Eŭropo, sed ankaŭ de najbaraj regionoj. Ĝi bonvenigas artikolojn verkitajn en iu ajn lingvo kaj el iu ajn vidpunkto, tamen de la aŭtoroj estas petata por ĉiu artikolo traduko en la anglan kaj en la francan, "por ebligi laŭeble al la plej granda publiko kompreni ĝin"[4]. La nomo de la projekto estas originale en Esperanto, netradukita al aliaj lingvoj, kaj la retejo funkcias originale per la angla, tamen kun aktiva aŭtomata tradukeblo laŭ provizo de Google.

EldonpolitikoRedakti

La Regionisto havas teritorio-orientitan eldonpolitiko. Ĝi estiĝis pro la konstato fare de la studentoj de la Kolegio de Eŭropo en Natolino, ke mankas informado tra la lupeo de la teritorioj kaj ties lokanoj, kio kaŭzas, ke iliaj realecoj estas sufiĉe nekonataj al la granda publiko[5]. Tiurilate la ĵurnalo proponas al la legantaro "novan manieron malkovri la Malnovan Kontinenton: ĝi estas vojaĝo tra la landoj de Eŭropo kaj ĝiaj najbaroj", kun la celo ebligi pli bonan komprenon pri la apartecoj kaj la ligojn inter la teritorioj. Tiucele la teritorioj, ne la ŝtatoj, estas la ĉefroluloj de la projekto, kaj lokaj aŭtoroj estas kuraĝigataj provizi la legantojn per sia atesto aŭ vidpunkto pri la historio aŭ aktualaj aferoj de la teritorioj. La stilo de la artikoloj povas esti "klasika aŭ amuza"[6].

KategoriojRedakti

La ĵurnalo estis principe planita por proponi artikolojn laŭ 5 kategorioj[7]:

  1. Regionismo Hodiaŭ: por artikoloj, kiuj "celas esplori la plej aktualajn temojn pri regionismo per ekonomiaj, politikaj, sociaj, kulturaj aŭ geografiaj aferoj";
  2. Promenejoj: por artikoloj, kiuj ebligas al la legantoj "promeni en diversaj urboj, kie emocioj estas la unua ilo por esprimado";
  3. Diskutoj: por artikoloj, kiuj ebligas renkonti "teritoriajn laboristojn" por pli bone kompreni iliajn rolojn kaj devontigojn;
  4. Portretado: por artikoloj, kiuj malkovrigas unu teritorion el unuopa perspektivo;
  5. Legaco: por artikoloj, kiuj komprenigas kiel eŭropaj kulturoj kaj tradicioj daŭras laŭlonge de la tempo, influante la plej modernajn tendencojn.

FondteamoRedakti

La Regionisto estis kreita de Valeria Manzione, Victor Bonnot, Louis Brendel kaj Jacopo Giraudo, kolegoj kaj studentoj de la Kolegio de Eŭropo en Natolino. La celo de la fondteamo estis "ebligi kiel eble plej multajn homojn esprimi sian vizion pri la teritorioj" (de Eŭropo kaj najbaraj landoj)[8].

Valeria Manzione fariĝis la prezidanto de la projekto, kun la konvinko, ke "teritorioj havas centran rolon en la eŭropa integriĝo", tiel ke "agnoski la teritoriajn apartaĵojn kaj historiojn necesas por plibonigi reciprokan komprenon". Victor Bonnot siavice fariĝis vicprezidanto kaj kasisto, por kiu "teritorioj povas esti esenca parto de la respondo" al la demando "Kiel proksimigi Eŭropan Union de la civitanoj?". Laŭ Bonnot teritorioj "havas fundamentan rolon en la eŭropa projekto. Kompreni Eŭropon en vasta senco signifas scii, kiuj estas niaj najbaroj" kaj la projekto gravos por "lerni de niaj teritorioj, kompreni la ligojn inter ili, malkovri aŭ retrovi novajn kulturojn kaj novajn historiojn sub la okulo kaj la plumo de tiuj, kiuj loĝas tie. Esti eŭropano signifas ankaŭ havi lokan perspektivon".

Louis Brendel, kies studoj fokusas inter Strasburgo kaj Varsovio, fariĝis la ĉefredaktoro de la ĵurnalo. Gvidas lian laboron la "profunda konvinko, ke la eŭropa projekto estas konstruita unue kiam ĝi estas proksima al siaj civitanoj kaj siaj teritorioj". Laŭ li la iniciatoj faritaj kadre de la socio "Regionoj de Eŭropo", kreitaj en 2020 de la Eŭropa Kolegio en Natolino, estas parto de ĉi tia aliro. Lia celo kiel ĉefredaktoro "estas ebligi al studentoj prezenti siajn deventeritoriojn aŭ tiujn, pri kiuj ili havas apartan interesiĝon", krom "libere esprimi siajn opiniojn". "La diverseco de la debatoj kaj la diskutitaj spacoj montras, ke Eŭropo, pli ol nure esti bobelo de bruselaj institucioj, devas trakti la malsamajn debatojn en la situo de la loka nivelo kaj de la lokaj kulturoj.

Jacopo Giraudo fariĝis ĝenerala sekretario de la projekto kaj kultura redaktoro de la ĵurnalo. Laŭ li "teritoria identeco estas ĉefa elemento de ni mem, eco, kiu helpas difini, kiuj ni estas kaj kiel ni rilatas al la mondo ĉirkaŭ ni. Laŭ eŭropa perspektivo la ligo kun regionoj kaj lokaj entoj fariĝas decida por koncepti unuigan projekton, en kiu ĉiu persono povas senti sin reprezentata". Por li la projekto "estas ambicia iniciato, kiun mi entuziasme apogis, ĉar ĝi celas komuniki precizan mesaĝon. Ĉar plurnivela identeco estas dezirinda respondo al la percepto pri malorientiĝo, kiun tutmondigita mondo povas produkti en ni mem, estas akcepteble, ke oni samtempe sentu sin piemonta, itala kaj eŭropa".

La nomon en Esperanto la fondteamo akceptis post propono de Mounir Abjiou, eks-vicprezidanto de TEJO, i.a. respondeca pri Eksteraj Rilatoj, kaj mem kolego de la kvar studentoj.

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti