Ethan Zuckerman (naskiĝis en 1973)[1] estas programisto, blogisto kaj usona aktivisto. Li estis en 2000 la fondinto de Geecorps[1] kaj en 2004 de Global Voices (Tutmondaj Voĉoj). Li ankaŭ estas la kreinto de la supren-salta reklam-anonco (angle: pop-up) [2] vaste uzata por retaj anoncoj.

Ethan Zuckerman
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1973 (1973-01-04) (51-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Williams College
Familio
Edz(in)o Rachel Barenblat
Okupo
Okupo blogisto • aktivulo • komputosciencistoĵurnalistoverkisto • preleganto
TTT
Retejo https://ethanzuckerman.com/
https://www.media.mit.edu/people/ethanz/overview/
http://www.ethanzuckerman.com/
vdr

Li estas aŭtoro de la libro Digital Cosmopolitans in the Age of Connection (Rekompenco: Ciferecaj Kosmopolitoj en la interkonekta epoko), gajninto de la libropremio Zócalo[3].

En januaro 2007, Zuckerman aliĝis al la inaŭguro de la Konsilia Direktoraro de Wikimedia Foundation (Fondumo Vikimedio).

En 2019 li eksiĝis kiel direktoro[4] [5]de la MIT Center for Civic Media (Centro por Civita Amaskomunikilaro ĉe MIT) post publikigo ke Joi Ito, la direktoro de Media Lab, ricevis monon de Jeffry Epstein, kiu estis envolvita en skandalo[6]. Samjare, la revuo Foreign Policy (revuo pri la usona ekstera politiko) listigis lin en sia listo de pintaj tutmondaj pensuloj (angle: FP Top 100 Global Thinkers)[7].

Vidu ankaŭ redakti

Global Voices (Tutmondaj Voĉoj)

Eksteraj ligiloj redakti

(eo) Global Voices en Esperanto

(en) Blogo de Ethan Zuckerman

(en) Biografio - Berkman Center for Internet & Society

(en) Ethan Zuckerman, TED-prelego

(en) Verkaro de kaj pri Ethan Zuckerman Arkivigite je 2016-03-12 per la retarkivo Wayback Machine en la katalogo de WorldCat

(en) Intervjuo kun Zuckerman en Worldchanging.com

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (en) Boutin, Paul, "Visualize World Geeks". Wired (8.08), 2000, Ethan Zuckerman ... the high-energy 27-year-old ..."
  2. Criador do anúncio pop-up na web pede desculpas - 15/08/2014 - Tec - Folha de S.Paulo
  3. (en) «Ethan Zuckerman Wins Zócalo's Fourth Annual Book Prize», Zócalo Public Square, la 3-an de aprilo 2014.
  4. (en) "Ethan Zuckerman, cyberscholar and activist, to lead MIT Center for Civic Media", MIT News, la 30-an de junio 2011.
  5. "On me, and the Media Lab"
  6. (en) Deirdre Fernandes kaj Michael Levenson, Head of MIT Media Lab faces crisis that tears at lab he helped elevate, Boston Globe, la 23-an de aŭgusto 2019.
  7. "The FP Top 100 Global Thinkers", Foreign Policy. la 28-an de novembro 2011, arĥivita de la originalo, la 16-an de aprilo 2012.