IPS Inter Press Service

(Alidirektita el Inter Press Service)

Inter Press Service (IPS) estas tutmonda agentejo de novaĵoj, farita laŭ sendependa ĵurnalismo kaj specialigita en raportaĵoj kaj analizoj de ekonomiaj, politikaj, sociaj, artaj kaj kulturaj okazaĵoj.

IPS Inter Press Service
novaĵagentejo vd
Dum 1964 - nekonata/nuntempe
Sidejo Romo
Lando Italio
Agokampo novaĵagentejo
TTT Oficiala retejo
vdr

Karakteristiko de ĝia raportado estas ke ĝi inkludas la civilan socion kiel informa fonto kaj ke ankaŭ la tutmondiĝo estas speciala intereso-temo. IPS funkcias kiel organizo senproficela kiu ĝuas konsultan statuson kiel neregistara organizo en la ekonomia kaj socia konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (ECOSOC).

Historio redakti

Inter Press Service estis fondita en 1964 de la itala ĵurnalisto Roberto Savio kaj la argentina politologo Pablo Piacentini kiel senprofitcela internacia kooperativo de ĵurnalistoj. En ĝiaj komencaj jaroj, la ĉefa celo de IPS estis plenigi la informan vakuon inter Eŭropo kaj Latin-Ameriko kreita sekve de la politikaj turbuloj post la kuba revolucio en 1959 (Giffard en : Salwen and Garrison, 1991) [1]. Poste, IPS disvolvis sian reton en ĉiuj kontinentoj. En 1994, IPS ŝanĝis de leĝa statuso al tiu de organizo de publika profito por la kunlaborado en la kampo de evoluhelpo[1]

Celoj redakti

IPS serĉas :

  • doni prioritaton al la voĉoj de vundeblaj kaj marginalizataj grupoj en la socio, 
  • informi pri la tendencoj kaj procezoj de la evolulandoj
  • reflekti pri la vidpunktoj de la civila socio, ekzemple pri la lingva eksludemo en la scienca mondo[2].

    Krome ĝi donas specialan gravecon al la genro-perspektivo, samkiel al la tutmondiĝo.

Por atingi ĉi tiujn celojn, IPS produktas bone dokumentitajn artikolojn kaj analizojn. Karakteriza por IPS estas ke ĝi profunde esploras informojn, kuntekstigas ilin, prilumas vidpunktojn de la diversaj implikitaj aktoroj kaj havigas donitaĵojn por kompreni faktojn kaj procezojn de la aktualeco.

IPS atingas pli grandan publikon en la evolulandoj. Inter ĉiuj 'alternativoj' en la mondo de la gazetaraj agentejoj, IPS estas konsiderata kiel unu el la pli grandaj kun pli granda kredindeco[3]. Ĝi estas "la unua kaj sola profesia gazetara agentejo por sendependaj ĉiutagaj novaĵoj kiu raportas el la vidpunkto de la Tria Mondo"[4]

Strukturo redakti

IPS havas ĉefsidejon en Romo kaj kvin regionajn oficejojn, kiuj kunordigas la laboron de la reto de kunlaborantaj ĵurnalistoj, de kiuj la plimulto venas el la landoj pri kiuj ili raportas. La regionaj oficejoj situas en Montevideo (por Latin-Ameriko), Londono-Berlino (por Eŭropo kaj Mediteraneo), Bangkoko-Nov-Delhio (por Azio kaj Pacifiko), Novjorko (por Nordameriko kaj Karibio) kaj Johannesburgo (por Afriko).

IPS havas multnombrajn fontojn de financado : abonantoj kaj amaskomunikiloj kiuj aĉetas la informan servon, sed ĝi ankaŭ ricevas apogon de fondusoj kaj de kunlaborprogramoj en la kampo de evoluhelpo, de naciaj kaj internaciaj institucioj.

Kvankam ĝi ne estas financata de landoj aŭ grupoj de ĵurnaloj, kiel aliaj internaciaj novaĵagentejoj, ĝi havas sufiĉan buĝeton por vicigi sin kiel la "sesa pli granda internacia organizo por diskonigo de novaĵoj"[5].

Informaj servoj redakti

IPS produktas tridekon da raportaĵoj kaj ĉiutagaj analizoj, origine en la hispana, angla kaj franca kaj proponas selekton de tradukoj en la sveda, itala, germana, swahili, portugala, nederlanda, araba, finna kaj japana. Por tio ĝi havas reton de 400 ĵurnalistoj en 330 loĝlokoj sur la kvin kontinentoj.

Ĉi tiu servo estas rete disponebla en la hispana[6] kaj en la angla.[7]

Krome, IPS havas aliajn specialigitajn informservojn kiel TerraViva, kiu estas familio de sendependaj publikaĵoj[8].

Ekde 1992, kiam okazis en Rio-de-Ĵaneiro la UN-konferenco Earth Summit 2002 por pridiskuti daŭreblan evoluon de la planedo tero, IPS produktis la "TerraViva ĵurnalojn" (8) en ĉiuj grandaj konferencoj de la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj kiel la Monda Socia forumo, mobilizante ĵurnalistojn de ĉiuj kontinentoj[9].

Serio de ciferecaj publikaĵoj kun specialigitaj materialoj kun abonantoj en la tuta mondo ankaŭ portas la nomon "Terra Viva" :

IPS ankaŭ eldonas ĉiusemajne ekskluzivan bultenon pri arto kaj kulturo, kun specialaj artikoloj kiuj parolas pri okazaĵoj de ĉi tiuj du medioj ligitaj al la homaj rajtoj, al la civila socio kaj al la naskiĝantaj sociaj tendencoj.

IPS ankaŭ disvolvas klerigajn atelierojn por ĵurnalistoj en diversaj partoj de la mondo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (angla) IPS, Our history Arkivigite je 2018-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
  2. (angla) Adrianne Appel, Science : Deposing the Tyranny of English, 22-a februaro 2008, konsultita la 26-an majo 2017
  3. (angla) Giffard, C. Anthony (1998) "Alternative News Agencies" In: Boyd-Barrett, O. and Rantanen, T.; eds. (1998) The Globalization of News. London: Sage Publications, p174/5
  4. (angla) Boyd-Barrett, Oliver and Rantanen, Terhi; eds. (1998) The Globalization of News London: Sage Publication
  5. Rauch, 2003: 89.
  6. http://www.ipsnoticias.net
  7. http://www.ipsnews.net
  8. http://www.ipsterraviva.net
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-12-21. Alirita 2017-05-26.
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-11. Alirita 2017-05-26.
  11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-11. Alirita 2017-05-26.
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-11. Alirita 2017-05-26.
  13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-11. Alirita 2017-05-26.