Klaus Schubert

germana lingvisto

Klaus SCHUBERT (prononco [klaŭs ŜUbert], naskita la 4-an de julio 1954) estas germana esperantisto, lingvisto kaj informadikisto. Li estas profesoro pri Tradukado kaj Komunikado ĉe la Universitato de Hildesheim kaj estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj.

Klaus Schubert
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1954 (1954-07-04) (69-jaraĝa)
Lingvoj germanaanglaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto
vdr

Fine de la 1970-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj li aktivis kiel kasisto en la estraro de Germana Esperanto-Junularo, kaj kiel preleganto kontribuis al la scienca programo de pluraj Internaciaj Seminarioj de GEJ. Poste li precipe laboris pri parolsintezo kaj aŭtomatigita tradukado, kaj estis unu el la motoroj de la projekto Distribuita Lingvo-Tradukado, kiu utiligis Esperanton kiel ponta traduka lingvo. Ankaŭ menciindas lia aktivado en Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, kaj lia anglalingva libro Planned Languages: From Concept to Reality de 2001. En 2009 li per eseo kontribuis al la publikaĵo La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin.

Eksteraj ligiloj redakti