Eŭropanto

(Alidirektita el Europanto)

Eŭropanto (Europanto) estas "internacia planlingvo" proponita en 1996 fare de Diego Marani. Ĝi estas kompromisplanlingvo aŭ pli bone hibrida eŭropa lingvo bazita sur la franca lingvo kun elementoj de la angla, germana, itala kaj hispana por aspektigi ĝin fleksebla inkludema lingvo[1].

La nomo de la lingvo venas el Europa (Eŭro-) kaj la greka πάντ- ('pant' = tuta), la vorto ankaŭ estas kreita por simili al Esperanto. Gramatike, la lingvo estas kvazaŭ piĝino. Ne ekzistas fiksitaj reguloj, nur ĝeneralaj proponoj. Kvankam li ne volis esti planlingvisto kiu 'kreas artefaritan lingvon kiun ni ne bezonas'[2] ne malhelpas esti laŭokaza kreanto de vorto kiel en la kazo de ekzemple la vorto "unhabitual" kie li uzas la anglan prefikson "un" por krei vorton kiu ne estas angla, sed pure Europanto.

Legante la hejmpaĝon de Eŭropanto, oni ne scias jun certeco ĉu la propono estas serioza, ĉu estas nur parodio. La longaj ekzemploj de la lingvo preskaŭ estas ironiaj komentoj pri politiko de Eŭropa Unio.

Marani uzis sian influon por publikigi pri kaj en Eŭropanto en multaj gazetoj de Eŭropo, kaj eĉ publikigis libron en Europanto : Las adventures des inspector Cabillot (éditions Mazarine, Fayard 1999).

Provoko kaj ŝerco redakti

Kritiko (komentoj pri Esperanto sub referenco 3-6)
Europanto estas (propravoĉe) "ŝerca rimedo por atentigi la homojn pri la estonto de multlingva Eŭropo, ne por konkurenci
Esperanton[3][4][5]kiu naskiĝis el nobla kaj malnova ideo, kiu ĉiam ekzistis ĉe la plej kleraj eŭropaj intelektuloj"[6].

En intervjuo kun la nederlandlingva urbogazeto BRUZZ[7] li deklaris ke Europanto intence celis :

  1. provoki kaj demonstri ke ni ne bezonas artefaritan lingvon [2], ĉar "por paroli en Europanto "basta to mix allos parolas to understand from differente languages et voilà que tu esse perfecte"[8][7].
  2. pruvi ke ni povas ludi kun lingvo : ni estas tro malliberuloj de la gramatiko. Lingvoj ĉiam estis miksaŝo de aliaj lingvoj"[7]. "Ni ĉiuj povas paroli en Europanto : "en Europanto esiste keine mistake"[9].

Ekzemplo redakti

 "Europanto no est Englado, no est Espano, no est Franzo, no est keine known lingua aber Du understande!"

Patro Nia redakti

Vader nostro[10]
nel sky volante
teine name sancto esse
teine will noman discusse
Up el sky und in der mundonostro bread give nos allesdag
nostros debts forgive nos tambien
comme nos forgivons nostros debitors
Ne pushe nos in tentazion
aber libera nos des mal
Amen

Eksteraj ligiloj redakti

Europanto hejmpaĝo : www.europanto.be

Vidu ankaŭ redakti

Diego Marani (verkisto)

Notoj kaj referencoj redakti

  1. (angla) Lisa at ANZLitLovers, Diego Marani, The last of the Vostyachs (Recenzo) 29-a novembro 2013.
  2. 2,0 2,1 Citaĵo : "En iu momento en la historio artefaritaj lingvoj estis tre popularaj. Estis revo de la homaro por krei unikan lingvon. Sed tia afero ne povas ekzisti. Estas eraro de la homoj atendi ke la homaro estas neŝanĝebla. Kulturoj kaj identecoj ĉiam movadas. (fonto : -> ref. 1)
  3. En televida programo de RT (Rusio) li nomis Esperanton "vera" lingvo (fonto : Eŭropanto kaj Esperanto en anglalingva rusa televido" , Libera Folio, 11-a novembro 2009), dum en alia (jutuba) filmeto Language ambassadors li diris ke ĝi 'ne estas vera lingvo''.
  4. Rilate al lingvo kaj kulturo, li rimarkigis en jutuba filmeto ke "Lingvo ĉiam apartenas al iu kaj al iu kulturo kaj ke Esperanto apartenas al ege specifa kulturo kiu estis la kulturo de la juda disaporo en centra Eŭropo. Ĝi havis tiutempe signifon (specifa komunikbezona situacio en orienta Europo inter poloj, aŝkenazoj, germanoj kaj rusoj inspiris lin elpensi Esperanton). Ĝi intencis esti la lingvo de la malgrandaj landoj kiuj liberiĝis de la grandaj imperioj. Ĝi servas tiusence noblan idealon, sed ĝi ne estas neŭtrala" (fonto : Aŭtoro Diego Marani ĉe la Istituto Italiano di Cultura Melbourne - 28-a majo 2013 - Parto 2, ekde minuto 5)
  5. (angla) Sur la retejo de europanto legeblas ke "En mondo en kiu ni devas lerni la lingvon de la plej forta por postvivi, ne plu longe estas ajna loko por la idealo de supernacia artefarita lingvo kiu metas ĉiujn sur la saman nivelon". Plue : "Homoj ne plu estas liberaj elekti kiun lingvo ili volas lerni : ili devas scii la anglan. Tio estas la plej radikala diferenco kompare al la periodo de Esperanto antaŭ la 2a mondmilito kiam lerni fremdajn lingvojn estis intelekta kuriozaĵo por malgranda elito". Tio ne malhelpas ke Marani deklaris '“Imposing English as the official language of Europe would be profoundly undemocratic' (deklari la anglan oficala lingvo de Eŭropo estus profunde maldemokrata' (fonto ; Philip Oltermann, Something in common: should English be the official language of the EU?, la 24-a aprilo 2013, konsultita la 23-an junio 2017.
  6. En letero datita la 20-an feb. 1997 de Diego Marani al Germain Prilot.
  7. 7,0 7,1 7,2 (nederlanda) Steven Van Garsse, "Auteur Diego Marani : 'We spreken allemaal een bastaardtaal" (aŭtoro Diego Marani : 'Ni ĉiuj parolas bastardan lingvon), BRUZZ, 23-a januaro 2014.
  8. Traduko en Esperanto : "sufiĉas miksi ĉiujn vortojn por kompreni en aliaj lingvoj kaj jen tio estas perkekta. En Europanto ne ekzistas erarojn".
  9. Traduko en Esperanto : "En Europanto ne ekzistas eraroj"
  10. Vader nostro