István Ertl

hungara franca E-verkisto (1965 - )
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 7 nov. 2024.

István Ertl (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1965[1] en Budapeŝto) estas hungara/franca esperantisto loĝanta en Luksemburgo.

István Ertl
István Ertl en aprilo 2019
István Ertl en aprilo 2019
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1965 (1965-08-24) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantofrancahungaraestonanederlandaangla
Nacieco hungaro
Ŝtataneco Hungario
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Liina Vahtrik (2023–)
Fabienne Berthelot-Ertl (1993–2018) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Klára Ertl
 ( Fabienne Berthelot-Ertl)
Ruben Ertl
 ( Fabienne Berthelot-Ertl)
Dorián Ertl
 ( Fabienne Berthelot-Ertl) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
tradukisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Tradukis en Esperanton listo de liaj tradukoj
Verkis en Esperanto listo de liaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj komitatano de UEA
vdr

István Ertl estas instruisto, tradukisto kaj interpretisto. Li laboris en 2002-2003 kiel inform-oficisto de Eŭropa Reto Kontraŭ Rasismo en Bruselo, kaj en 2003 fariĝis la unua hungarlingva tradukisto de la Eŭropa Revizora Kortumo en Luksemburgo.

Lia patrino mortis relative frue en aĝo de 54 jaroj en 1991, kiam István estis 25-jara. Post kiam li edziĝis al la franca esperantistino Fabienne Berthelot, naskiĝis la infanoj Ruben, Klára kaj Dorián, kiuj ĉiuj iĝis denaskaj Esperanto-parolantoj kaj kreskis en Luksemburgo. Fabienne restis lia edzino ĝis sia morto en 2018. En 2023 li edziĝis al la estona aktorino Liina Vahtrik.

Esperanto-agado

redakti

Li esperantistiĝis memlerne en 1977, kiel 11-jarulo, kaj pasigis formalan korespondan kurson en 1980 kun Georgi Mihalkov. En Caltagirone (Sicilio) li instruis Esperanton en 1986 kaj 1987, kunfondis tie la lokan klubon "Verda aglo", kuninstruis (1986-88) en la t.n. "pirataj kursoj" hungaraj kaj instruis Esperanto-literaturon ĉe Universitato ELTE (Budapeŝto, 1990-91) kaj ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznan (ekde 1999). Ertl redaktis la revuojn Internacia Pedagogia Revuo (1987-1991), Opus Nigrum (1987-1990), Kontakto (1990-1991) kaj Esperanto de UEA de 1992 ĝis 2001. Tiujare, li demisiis kun du aliaj oficistoj de UEA pro nekontento pri la konduto de kelkaj ties estraranoj. Ertl kunfondis en aprilo 2003 la retan bultenon Libera Folio.[2] Li estis redakciano de Literatura Foiro kaj estas unu el la redaktoroj de Beletra Almanako, redakciano de La Ondo de Esperanto, konstanta kunlaboranto de Kontakto kaj multjara, sporada kontribuanto al la magazino Monato.

Li estas membro de la Konsilio de UEA (2013-), estis ties komitatano (2004-2010) kaj membro (2005-2008) de ties Elekta Komisiono; estas estrarano de IKEL, Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (2005-), komitatano de Akademio Literatura de Esperanto (2007-), membro de la arbitracia komisiono de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (2008-). Sekretario de Fondaĵo Grabowski (2008-).

Ertl finis staĝon pri interpretado ĉe la Instituto de Tradukistoj, Interpretistoj kaj Internaciaj Rilatoj en Strasburgo; li faris samtempan interpretadon al Esperanto en eventoj pri lingvopolitiko.

 
kun la plej juna filo Dorián en 2007

Verkoj

redakti

Originalaj

redakti
  • Lajos Tárkony kaj la Budapeŝta Skolo (literatura studo, 1990)
  • Tiu toskana septembro (kun Corrado Tavanti, krimromano, 1990)
  • Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo. Diskuto kun Umberto Eco (Kun François Lo Jacomo, 1994)
  • Du poemoj kaj kvin prozaĵoj en Ek al Leg'! (1991), Tempo fuĝas (1995), Sferoj 10 (2000), Mondoj (2001) kaj Vizaĝoj (2010).
  • Eseoj en Struktura kaj socilingvistika esploro de Esperanto (1997), Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi (2009), La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin (2009) kaj Dek gazetoj (2010)
  • Rememoroj en Hermann: Fragmente / Fragmentoj (2000), Lee Chong-Yeong, gvidanto nia (2009) kaj Abunda fonto (2009)
  • La Postdomo (satira romaneto, 2003)
  • Provizore (poemaro, 2004).
  • Vi(d)vokroniko, aŭ: Dek ok monatoj (eseo, Beletra Almanako 35, 2019)

Redaktis la anglan version The Infant Race de la Aulda poemo La infana raso, tradukita de Girvan McKay.

Tradukoj

redakti

Tradukoj al Esperanto:

  • Stilekzercoj de Raymond Queneau (1986, 2006)
  • Pri feliĉa vivado (filozofia traktato de Seneca, 1991, 2015)
  • Kaj ni solas (poemaro, 1991, 2020), de Heinz Kahlau
  • Mi ĉiam tia rememoru vin (antologio de bulgara ampoezio, red. kaj parte trad., 1992)
  • Esplorvojaĝo (1994; senlicenca reeldono de ERA en 2000), de Jules Verne
  • Unuminutaj noveloj (red. kaj parte trad., 1995), de István Örkény
  • Klaŭstralio (utopio, 1997, 2005), de István Bejczy
  • Unu novelo en Omaĝe al Aldecoa (1999), de Ignacio Aldecoa
  • Sensorteco (romano, 2003, 2018), de Imre Kertész
  • Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al lingva politiko (monografio, 2004), de Robert Phillipson
  • La unufoja lando (poemaro, 2005, red. kaj plejparte trad.), de Tomas Venclova
  • La sekreta miraklo (antologio, 2008, red. kaj parte trad.), de Jorge Luis Borges
  • Podlaĥia antologio (2009, provlegis kaj parte trad.)
  • Unu nekredebla Facebook-vivo en sesdek unu simplaj meditoj (2011), de Arjen van Veelen
  • La aventuroj de Ŝerloko Holmso (2013, parte trad.), de Arthur Conan Doyle
  • Mi inventas la mondon (2015, provlegis kaj parte trad.), de Wisława Szymborska
  • Konsilo de ateisto: kredu je Dio (2015, parte trad.), de István Sigmond
  • Pri la eta talpo, kiu volis scii kiu faris tion sur lian kapon (2023), de Werner Holzwarth kaj Wolf Erlbruch
  • La Edzino de l'tempvojaĝanto (2024), de Audrey Niffenegger

Aperis liaj tradukoj: en la francan, el verko de Mihály Kornis; en la hungaran, el verkoj de: William Auld, Jorge Luis Borges, Mies Bouhuys, Dino Buzzati, Remco Campert, Alfonso Rodríguez Castelao, Charles Coleiro, Jean Echenoz, Floor Haakman, Horacio, Petr Joukl, Edwin de Kock, Mario Luzi, Stefan MacGill, Meva Maron, Roger Martin du Gard, Mauro Nervi, Tonnus Oosterhoff, Jiří Orten, Rainer Maria Rilke, Pierre de Ronsard, Eduardo Gy. Rózsa, Georges Simenon, Nasos Vagenas, Jules Verne kaj Uwe Weiss;

krome, liaj hungaraj el-esperantigoj libroformaj de:

István Ertl kontribuis al la eldonoj BA1, BA3, BA4, BA6, BA8, BA9, BA10, BA13, BA19, BA20, BA22, BA23, BA31 kaj BA35 de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako.

Referencoj

redakti
  1. notita en Nia diligenta kolegaro, biografioj de 200 eminentaj esperantistoj, eldonejoj Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio 2018 (esperante)
  2. Pietiläinen, Jukka. Kalle Kniivilä forlasos Liberan Folion. Libera Folio (2018-07-27). Arkivita el la originalo je 2018-07-27. Alirita 2018-07-27 . “La finndevena svedia ĵurnalisto Kalle Kniivilä kune kun István Ertl fondis Liberan Folion en aprilo 2003”.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  Trovu « István Ertl » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»