TÁRKONY Lajos [ta:rkonj lajoŝ] (tiel li nomis sin post la dua mondmilito, antaŭe Ludoviko (Ludwig) TOTSCHE [toĉe]) (naskiĝis en 1902 en Budapeŝto, mortis la 15-an de julio 1978) estis hungara esperantisto kaj oficisto.

Li laboris kiel ŝtatoficisto en la financa ministerio. Li esperantistiĝis en 1919; samjare aperis lia unua noveltraduko en Hungara Esperantisto. Totsche gvidis kursojn, publikigis poemojn kaj recenzojn en Literatura Mondo, kies kunredaktoro li estis. Krome li kunredaktis en Bibliografia gazeto kaj Lingvo Libro.

Li kontribuis al la esperantlingva poem-antologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas lian poezion tiel:

... la poemoj tie ĉi kolektitaj nekontesteble pruvas, ke li estas unuavica lirikisto, kun nerezistebla bezono de memkonfeso. Li estas pasia amanto de belo. Tiu bel-adoro manifestiĝas ne nur en artzorga cizelado de liaj poemoj, sed iĝas ankaŭ temo sur lia liro. La dolora zorgo pri l' endanĝerigita alta belo esprimiĝas kristalklare en la simbolisma "Lumgardanto" kaj pulsas sub la intime individuaj vortoj de l' poemo "Al la moderna knabo". Tamen, Totsche estas tro lirika animo por esti parnasisto. Li prikantas unuavice sin mem, sian vivon. Tiu vivo ne havas grandajn eventojn, estas trankvila alekstere, sed des pli riĉas interne, kun nervoza vibro ĝi projekcias sin sur la aĵojn ĉirkaŭ si, kaj per individua varmo, intimaj rememoroj ilin vivigas kaj al si apartenigas. Sed lia liriko tamen ne impresas memcentra. Lia arto scias trarompi la fermitan sferon de la vivigita ĉirkaŭaĵo kaj marki la plej individuajn sentvibrojn per la stampo de sentempa valideco. Kaj tiam malfermiĝas perspektivoj, kies malproksimo faras tiujn individuajn travivaĵojn komune homaj eventoj. Ni menciu nur la finan elsonoron de la "Adiaŭo".

Kiel konata recenzinto en De Paĝo al Paĝo li kritike pristudis la ĉefajn Esperanto-verkistojn postmilitajn. Liaj kriterioj rifuzis la legolibran tradicion de Esperanto-recenzistoj, kies kritikado estis plie lingva ol literatura.

Jam estas tempo taksi serioze la verajn valorojn de nia literaturo, kaj la kritiko mem estu literatura formo: tia estis lia principa sinteno, kaj ĝi enhavis ankaŭ lian pretendon, ke nia literaturo jam liveras taŭgan materialon por kultureca kritiko. Lia skizaro certe pravigis tiun pretendon kaj krome starigis sian aŭtoron kaploke de nia eta kritikista elito. Verŝajne lia inspiro al kritika laboro venis el lia funde lirika naturo, kiu "verŝus sangon por poemo", ĉar liaj studoj estas mem literaturaj pecoj, kiuj memorigas pri la diro de Anatole France, ke "la bona kritikisto estas tiu, kiu rakontas la aventurojn de sia propra animo inter la majstroverkoj." (Wilfred B. Johnson, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 541-542)

Li estis delikata lirikisto, recenzanto kaj tradukanto. Li kontribuis al Hungara Antologio kaj Enciklopedio de Esperanto. Liaj poemoj aperadis ĉefe en Literatura Mondo, La Nica Literatura Revuo, Norda Prismo kaj Hungara Vivo.

VerkojRedakti

  • Al moderna knabo; La lumgardanto; Triopa trista gard'; Tombeja krepusko; Matena humoro; Momentfoto; Febro; Balkona vespero; Japaneskaj fotoj; Adiaŭo ... (En: Dekdu poetoj, 1934)
  • Hilda Dresen: Norda naturo (poemaro, prologe de Elisabeth Linnuse kaj Tárkony Lajos, 1967)
  • De Paĝo al Paĝo (originalaj studoj pri la Esperanta literaturo, 1932)
  • Esperanto (En: Nova Esperanta krestomatio)
  • Soifo (originala poemaro, 1964)

TradukojRedakti

 
Kovrilpaĝo de Dudek horoj
  • Frigyes Karinthy: Vojaĝo en Faremidon; Du ŝipoj (noveloj, 1934)
  • Karinthy Frigyes: Vojaĝo en Faremidon; Kapilario (1980)
  • Francesco Petrarca: Dolxca akvo, freŝa, klara; Benataj estu tag', monato, jaro; Ne am'? Do kio estas mia sento?; Anĝelon vidis mi inter teruloj; Ĉe rememor' pri ŝi, jam ĉiel-glora; Min levis pens', kaj kiun mi sur tero (tradukis Luigi Minnaja, Kalocsay Kálmán kaj Tàrkony Lajos)
  • Ferenc Sánta: Dudek horoj (el la hungara tradukis: Vilmos Benczik, BOTOS I.; László Somlai, Tárkony Lajos) 1966, Budapeŝto Eldonejo: Corvina

Impone aspekta libro pri kamparanoj en Hungario dum komenca periodo de la socialismo. Ĵurnalisto venas 20 horojn en vilaĝon por ekscii, kial okazis pafado tie en 1956. La rememoroj tuŝas la eraon inter la mondmilitoj, la 2-a mondmiliton, la kolĥoziĝon, la revolucion - tiam oficiale kontraŭrevolucion, fine la 1960-aj jarojn. La romano ne diras la veron, sed neniu atendu ĝin en 1966!

Eksteraj ligilojRedakti