Hungara Antologio

esperantlingva antologio de hungaraj poemoj kaj noveloj eldonita en 1933
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hungara Antologio [1] estas esperantlingva 473-paĝa antologio de hungaraj poemoj kaj noveloj de 50 verkistoj. Eldonis ĝin Literatura Mondo en Budapeŝto en la jaro 1933. La libro enhavas 473 paĝojn kaj 24 kliŝopaĝojn kun la portretoj de 47 verkistoj.

Hungara Antologio
Hungara Antologio
Hungara Antologio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1933
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 473
vdr

En 1983 aperis samtitola volumo, redaktita de Vilmos Benczik. Tiu nova Hungara Antologio entenas nur parton de la volumo el 1933, sed ĝi prezentas multajn verkojn kiujn la volumo el 1933 ne enhavas. Komunaj aŭtoroj estas 28, la sumo de la aŭtoroj en la volumo el 1983 estas 73.

Recenzoj Redakti

 
 Redaktis kaj grandegan parton de la poemoj tradukis Kalocsay, kunlaboris Baghy, Bodó, Halka, Szilágyi, Totsche... Simila verko eĉ en grandaj naciaj lingvoj ne ekzistas pri la hungara literaturo. La redaktantoj celis "konigi hungarajn literaturajn trezorojn kaj samtempe doni kiel eble plej valoran kontribuaĵon al la Esperanta literaturo". Ĉiu justa juĝanto verdiktos honore realigita tiun duoblan taskon, kaj deziros sukceson al tiu nesuperebla libro al la AELA-entrepreno. 
— 1933, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 167
 
 Post antaŭparolo en kiu Kalocsay klarigas la celon de la libro, la elekton de la tekstoj, la uzatan lingvoformon, estas studo pri la hungara literaturo. Poste la poezia kolekto proksimume 1/3 de l' volumo plue la prozo 2/3 fine klarigaj notoj kaj tabeloj. Pri ĉiu citita aŭtoro mallonga, trafa karakterizo. La poezioj estas unue malnovaj baladoj kaj romancoj poste versaĵoj el poetoj de la 16-a jarcento ĝis la nuno. Do vera historia antologio kie 28 poetoj estas cititaj, iuj per unu poemo aliaj per pluraj, ĝis 30 por Petőfi. Pri la prozaj tekstoj multaj estas sufiĉe ampleksaj. La redaktoroj intence rezignis pri la kompleto por doni prefere interesan kaj plezure legeblan legaĵon. Tial aperas nek la malnova proza literaturo nek la aŭtoroj ekverkintaj post la granda milito. La plej multaj prozaĵoj estas rakontoj, noveletoj imagaĵoj ofte kun humora aŭ sprita karaktero. 
— 1933, Historio de Esperanto II, paĝo 802

Vidu ankaŭ Redakti

Referencoj Redakti

  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto de Leon Courtinat, paĝo 802

Bildaro Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti