Miklós Radnóti
RADNÓTI Miklós Miklós Radnóti (naskiĝis la 5-an de majo, 1909, mortis la 9-a de novembro 1944 ĉe Abda) estis hungara poeto. Lia kuzo estis Ödön Heller.
Miklós Radnóti | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Glatter Miklós |
Naskiĝo | 5-an de majo 1909 en Budapeŝto |
Morto | 9-an de novembro 1944 (35-jara) en Abda |
Mortokialo | pafekzekutado |
Tombo | Fiumei Street Cemetery |
Lingvoj | hungara lingvo |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Fanni Gyarmati |
Okupo | |
Okupo | poeto • verkisto • tradukisto |
Li debutis kiel avantgarda poeto, liaj fruaj poemoj montras la influojn de esprimismo kaj superrealismo.
Ekde 1940 li plej ofte militservis en senarmila t.n. laborservo, kien oni rekrutis judojn kaj komunistojn. Dum tiu periodo li fariĝis vere granda poeto.
En Esperanto aperisRedakti
Odo hezita ; Kiel mi scius ; Kvara eklogo; Fragmento ; Sepa eklogo ; Letero al la edzino ; A la recherche... ; Razglednica / [Trad. Fejes Márton, Kálmán Kalocsay, Szabó Imre, Ferenc Szilágyi, Vilmos Benczik. - En: Hungara antologio ; p.259 - 266 Laŭ informoj de Ada Csiszár, plurfoje aperis en Esperanto lia Sepa eklogo, tradukita de Kalocsay. En: Hungara Vivo 1965:1, p. 6; Paco 1969:182 (Hungara eldono), p. 14; Tutmonda Sonoro, Vol. 2. p. 556-557; Hungara Antologio (1983), p. 263-264.