Hungara antologio 1983

esperantlingva antologio de hungaraj poemoj kaj noveloj eldonita en 1983
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hungara Antologio (1983) estas volumo prezentanta la disvolviĝon de la hungara literaturo ekde la 15-a jarcento ĝis multe post la mezo de la 20-a jarcento.

Hungara Antologio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1983
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Corvina Kiadó
Paĝoj 447
vdr

La volumon, surbaze de Hungara Antologio el 1933, preparis por eldonado Vilmos Benczik. La du samtitolaj volumoj diferencas laŭ elekto kaj laŭ amplekso, la volumo el 1983 ampleksas pli da tempo kaj pli da verkoj.

La volumo, kiu enhavas 241 verkojn de 73 aŭtoroj, estas aperinta 447-paĝa ĉe la eldonejo Corvina Kiadó.

Recenzoj

redakti
 
 En la jaro 1983, precize antaŭ la 68a Universala Kongreso de Esperanto aperis en la prestiĝa Corvina-eldonejo la monumenta beletra verko "Hungara Antologio". Tiun 448 paĝan panoramon de la hungara literaturo en Esperanto traduko redaktis Vilmos Benczik. Antaŭis tiun libron la samtitola verko, redaktita de Kalman Kalocsay, kiu aperis 1933 kaj enhavis 171 verkojn de 51 aŭtoroj. La nova antologio de Benczik enhavas 241 verkojn de 73 aŭtoroj, ekde la 18a jarcento ĝis la plej modernaj tempoj. Entute kunlaboris 28 tradukistoj. La plimulto de la tradukoj estas el al plumo de Kalocsay. Multon ankaŭ tradukis P. A. Rados, M. Fejes, V. Benczik, J. Varga, T. Szabo, L. Tárkony k. a. La hungaraj aŭtoroj estas skize prezentitaj. Al la libro estas aldonita "Listo de libroformaj beletraj tradukoj el la hungara lingvo" en Esperanto, entute 43 titoloj. 
— Der Esperantist n126_apr. 1984

Eksteraj ligiloj

redakti