Ĝermolisto de hungaraj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
Bonvolu atenti ke en tiu ĉi listo uzatas kaj la internacie kutima metodo mencii unue la personan, poste la familian nomon, ĉiam en la ĉapitra titolo, kaj la hungarlingve kutima metodo mencii unue la familian, poste la personan nomon, ĉiam komence de la unua frazo de la noto. Ĉar laŭ la enpaĝigo de la ĝermolistoj pri esperantisto ĉiu nomo menciiĝas dufoje, eblas apliki ambaŭ sistemojn kaj gvidi laŭeble multajn serĉantojn al la ĝusta informo.
BRedakti
Antal BarasevichRedakti
BARASEVICH Antal (naskiĝis en 1926, mortis fine de 1989 en Csákberény (Ĉakbeeenj) multajn jarojn estis UEA-fakdelegito pri forstado.
József BaksaRedakti
BAKSA József (Jozefo, naskiĝis en 1958) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 2006 kaj 2008 li funkciis kiel prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estas inĝeniero.
Józsefné BattaRedakti
BATTA Józsefné estas hungara esperantistino, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Gyula Bénik, Jenő Cseszkó kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
Gyula BénikRedakti
BÉNIK Gyula estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Jenő Cseszkó kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
Miklós BerényiRedakti
BERÉNYI Miklós (prononcata [BEre:nji MIklo:ŝ], naskiĝis en 1912, mortis en majo 1989 en Budapeŝto, Hungario) estis dum 20 jaroj la ĉefdelegito de UEA en Hungario; kaj krome fakdelegito pri sporto.
Agost BenárdRedakti
BENÁRD Agost (Aŭgusto, naskiĝis la 3-an de januaro 1880 en Budapeŝto, mortis la 22-a de junio 1968 samloke) estis hungara doktoriĝinta kuracisto, kristansocialisma politikisto, ministro kaj esperantisto. Li estis direktoro de la Munkásbiztosító Pénztár (Laborist-asekura Asocio), kaj prezidanto de la Hungara Esperanta Ekzamena Komitato.
Géza BerkiRedakti
BERKI Géza, hungaro, direktoro de juĝejaj helpkontoroj. Nask. 3 marto. 1892 en Szatmárnémeti (nun en Rumanio). Direktoro de ĝardeninstituto, ktp. Multajn jarojn unu el la gvidantoj (sekretario de Hungarlanda Esperanto-Societo) de tre vigla Esperanto-movado en Debrecen.
CRedakti
Jenő CseszkóRedakti
CSESZKÓ Jenő (Eŭgeno) estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
Gábor CsiszárRedakti
CSISZÁR Gábor (nun 44-jara) estas hungara esperantisto kaj instruisto pri geografio kaj hungara literaturo, vivanta en Budapeŝto. Li estas diplomito de la Scienca Universitato Loránd Eötvös (ELTE). Csiszár interalie tradukis en la hungaran esperantlingvan prozon de Ulrich Becker.
Istvan CsurgaiRedakti
Stephan Csurgai aŭ Istvan Csurgai parlamentano el Budapesto, estis reprezentanto de hungara movado ĉe siminario de AEF en Vieno en 1947[1].
DRedakti
Leó DévayRedakti
DÉVAY Leó (prononco de la familia nomo [DE:vaj]) estis hungara esperantisto kaj hospitalkuratoro. En 1927 aperis de li la unua parto de detala Hungara-Esperanta Vortaro.
Lajos DomokosRedakti
DOMOKOS Lajos estas hungara esperantisto, kiu la 26-an de marto 1988 kune kun tri pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
László DubravszkyRedakti
DUBRAVSZKY László, verkinto de Sugestoj por kompletigo de la jura/duplomatia terminaro (1984), forpasis 94-jara, la 30-an de oktobro 1999, en Budapeŝto.
ERedakti
Erzsébet Mária EszesRedakti
ESZES Erzsébet Mária estas hungara esperantistino. Laŭ la stato de 2017 ŝi estas la prezidantino de Hungaria Esperanto-Asocio.
József EszényiRedakti
ESZÉNYI József (naskiĝis la 15-an de julio 1968) estas hungara esperantisto. Laŭ la stato de 2017 li estas estrarano de Hungaria Esperanto-Asocio.
FRedakti
Józsefné FarkasRedakti
FARKAS Józsefné estas hungara esperantistino, kiu en 1993 kune kun Éva Tatár honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
Jenő FuchsRedakti
FUCHS Jenő (Eŭgeno, prononco de la familia nomo [FUKS]), estis hungara doktoriĝinta advokato kaj esperantisto, naskiĝinta en 1878 en Nagydobos. Ekde la jaro 1909 li estis esperantisto kaj samjare fondis Esperanto-grupon en Mátészalka kunlabore kun Ágoston Marich. Li estis delegito de UEA en Mátészalka dum pli ol 20 jaroj, estis kunlaboranto de La Verda Standardo, kaj tradukis el la hungara la libron Elektitaj Poemoj de Sándor Petőfi, 1910, 55 paĝoj. Krome tamen li tradukis ankoraŭ centojn da pliaj poemoj, el kiuj plejmulto tamen restis en manuskripta formo, interalie la versaĵo Johano la Bravulo de Sándor Petőfi. En 1944 pro sia juda deveno li estis deportita al Aŭŝvico, kie supozeble li mortis.
István FüzesiRedakti
FÜZESI István (Stefano) estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
GRedakti
Ilonka GalambosRedakti
GALAMBOS Ilonka (prononco de la familia nomo [GAlamboŝ]), estis hungara Esperanto-instruistino. Ĝi la jaro 1932 ŝi loĝis en Kispest, kaj ekde tiam plurajn jarojn gvidis Esperanto-kursojn en urboj de Danlando laŭ la Cseh-metodo.
Miklós GádorosRedakti
GÁDOROS Miklós (mortis la 20-an de septembro 1977 en Pécs, Hungario) estis hungara esperantisto, kiu multe aktivis en la hungara Esperanto-movado, precipe sur la turisma kampo, kie li iniciatis i. a. la konatan aranĝon IREN.
Mihály GergelyRedakti
GERGELY Mihály (Mikaelo) estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
István GetherRedakti
GETHER István (Stefano, naskiĝis en 1948) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 1994 kaj 1998 li funkciis kiel prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estas ekonomo.
Endre GimesRedakti
GIMES Endre (Andreo) estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
Ervin GömbösRedakti
GÖMBÖS Ervin estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
HRedakti
Béláné HegedüsRedakti
HEGEDÜS Béláné estas hungara esperantistino, kiu la 26-an de marto 1988 kune kun tri pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
Ferenc HogaiRedakti
HOGAI Ferenc (Francisko, naskiĝis la 2-an de oktobro 1884 en Vámosgyörk – mortodato nekonata) estis hungara esperantisto kaj profesoro de lingvoj. Li en la movado konatiĝis per multaj propagandaj paroladoj kaj artikoloj pri Esperanto en la hungara kaj per ampleksa instruado de Esperanto. Li gvidis la okazigon de la Hungaria Esperanto-Kongreso de 1926en Gyöngyös en 1926.
IRedakti
László IzsóRedakti
IZSÓ László [iĵo laslo] estis hungara esperantisto kaj presisto. Li estis prezidanto de Hungara Esperantista Societo Laborista (HESL) kaj redaktanto de Antaŭen. Li loĝis en Budapeŝto.
JRedakti
Sári JohnRedakti
JOHN Sári (jon), estis hungara oficistino kaj esperantistino. Ŝi esperantistiĝis en 1929, kaj sekve en la 1930-aj jaroj organizis la bibliotekon de Hungara Esperanto-Sociento kaj estis sekretariino de la ekzamena komitato: Multajn jarojn ŝi gvidis kursojn laŭ la Cseh-metodo.
KRedakti
Lajos KapitányRedakti
KAPITÁNY Lajos estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
Béla KeveváriRedakti
KEVEVÁRI Béla estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
Vilmosné KhekRedakti
KHEK Vilmosné estas hungara esperantistino, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
Rezső KókaiRedakti
KÓKAI Rezső estis hungara posedanto de librovendejo kaj esperantisto. Li naskiĝis en 1879 en Budapeŝto. Dum multaj jaroj li estis komitatano de Hungarlanda Esperanto-Societo. Li faris multon por la disvastigo de Esperanto pere de sia firmo, kolektis la Esperanto-librojn aperintajn en Hungario kaj eldonis listojn pri ili. (Ludoviko Kókai)
Lajos KorsósRedakti
KORSÓS Lajos estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
János KönigRedakti
KÖNIG János (Johano, naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1889 en Szekszárd) estis hungara esperantisto kaj profesoro de komerca lernejo. Li estis la gvidanto de la movado en Miskolc, verkis gramatikon (en la gazeto „Reggeli Hírlap“) kaj gvidlibron pri Miskolc.
János KozmaRedakti
KOZMA János (Johano, naskiĝis la 19-an de oktobro 1884 en Mezőzombor, naskiĝdato ankoraŭ ne konata) estis hungara esperantisto kaj grekkatolika pastro. Interalie li verkis propagandan broŝuron pri Esperanto en 1911, en 1922 estis eldonisto kaj redaktisto de Katolika Revuo, kaj en la hungara lingvo publikigis multajn artikolojn pri Esperanto.
LRedakti
Edit LindwurmRedakti
LINDWURM Edit (naskiĝis la 11-an de septembro 1970) estas hungara esperantistino aktiva ekde la 1980-aj jaroj. Laŭ la stato de 2017 ŝi estas la ĝenerala vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.
János LuczenbacherRedakti
LUCZENBACHER János (Johano, prononco de la familia nomo [LUcenbaĥer]) estis hungara esperantisto kiu mortis dum la Unua Mondmilito. Li estis lerta tradukisto, interalie de du noveloj de Jókai. Kunlaboris al Juna Esperantisto, La Revuo. Laŭ Germana Esperantisto de Novembro 1914 li servis kiel "Einjährig-Freiwilliger" en "Husaren-Regiment, Rudolf-Kaserne" en Kecskemét. Li apartenis en Berlino al la grupo "Merkur" kaj estis foje menciita.
MRedakti
Árpád MáthéRedakti
MÁTHÉ Árpád (naskiĝis la 8-an de novembro 1936, mortis la 14-an septembro 2015 en Budapeŝto post plurjara malsano, vikidatuma kodo) estis hungara esperantisto kaj doktoriĝinta kemiisto. Li instruis kemion en la universitato de Budapeŝto.
Fervora esperantisto, li ankaŭ instruis en la Esperanto-fako de la Filologia Fakultato de la Scienca Universitato Loránd Eötvös (ELTE) kaj prelegis en la Internacia Kongresa Universitato interalie dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto en Roterdamo (1988), Brajtono (1989), Vieno (1992) kaj Vilno (2005).
- hungarlingva biografio de li en la retejo de la Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine Hungara Scienca Akademio (Magyar Tudományos Akadémia) (hungare)
- nekrologo pri li en la kataluna retejo bibliotekomolera.org de la Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals (esperante)
- hungarlingva nekrologo pri li en la retejo de Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine Hungaria Esperanto-Asocio (hungare)
- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Árpád Máthé en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
NRedakti
István NagyRedakti
NAGY István (Stefano) estas hungara esperantisto. Interalie li tradukis La nekonatan dion de Mózsi Ferenc János (1947–2007) el la hungara (la tradukon en 1988 publikigis la eldonejo Fonto).
János NagyRedakti
NAGY János (Johano) estas hungara esperantisto. Laŭ la stato de 2017 li estas la ekonomia vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.
István Nagy-MolnárRedakti
NAGY-MOLNÁR István (Stefano, prononco de la familia nomo [NAdj-MOLnar])) estis hungara esperantisto kaj ŝtatoficisto (en 1930 pensiiĝinta), kiu post 1918 vivis en Győr. Antaŭ la Unua Mondmilito li estis energia laboranto por Esperanto en Pozsony (nun Bratislavo en Ĉeĥoslovakio). Plurajn jarojn li oficis kiel vicprezidento de Hungarlanda Esperanto-Societo (laŭ Heroldo de Esperanto, 1930. N-o 3. paĝo 3).
PRedakti
Imre PadosRedakti
PADOS Imre (Emeriko, mortis 69-jara la 13-an de februaro 1967) estis hungara esperantisto, Delegito de UEA en Budafok dum ĉ. 30 jaroj.
Sándor PalkóRedakti
PALKÓ Sándor (Aleksandro, naskiĝis en 1911, mortis en 2001) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 1949 kaj 1950 li funkciis kiel prezidanto de la Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio, antaŭaĵo de la nuna Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estis ĝenerala direktoro de la nacia presejo de Monbiletoj.
Samu PataiRedakti
PATAI Samu estis hungara doktoriĝinta kuracisto kaj esperantisto, naskiĝinta en 1850, kiu ricevis la honoran titoligon „registara ĉefkonsilanto“. Li partoprenis la Esperanto-movadon ekde 1912, estis vicprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo kaj poste elektiĝis hononora prezidanto. Plurfoje li faris publikajn paroladojn por Esperanto (laŭ [[Heroldo de Esperanto, 1930, n-roj l. kaj 7., kaj Enciklopedio de Esperanto, 1934).
Artur PaschkesRedakti
Artur PASCHKES, mortis en 1937 dum Hispana Enlanda Milito, kies li estis volontulo en socialisma flanko.
Sándor PéterRedakti
PÉTER Sándor (Aleksandro, naskiĝis en 1942, mortis en somero 1995) estis hungara esperantisto, kiu funkciis kiel grupestro en Budapeŝto dum 20 jaroj, instruinto, dungito de Hungara Esperanto-Asocio en 1988-1990. Li multe helpis en 1987 la afrikajn aktivulojn, kiujn UEA venigis al Eŭropo por la Varsovia Universala Kongreso de Esperanto.
Irén PrassingRedakti
PRASSING Irén estas hungara esperantistino, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun kune kun Gyula Bénik, Jenő Cseszkó kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
Lajos PusztaiRedakti
PUSZTAI Lajos (mortis la 16-an de januaro 1988) estis radiospecialisto, kiu iniciatis la Esperanto-elsendojn de Radio Budapest en la sesdekaj jaroj.
RRedakti
Péter András RadosRedakti
RADOS Péter András [rådoŝ peter åndraŝ] (Esperanta persona nomo: Petro; kromnomoj: Poeto, Radozo) estas konata hungara esperantisto, ofte kontribuinta al Hungara Vivo, Hungara Antologio, kunfondinta Fiŝklubon.
Stefano RagonczaRedakti
Stefano RAGONCZA (aŭ plene hungare RAGONCZA István, naskiĝis en 1923, mortis fine de aprilo 1977) estis hungara esperantisto. Li estis aktiva esperantisto dum pluraj jaroj kaj i.a. funkciis kiel fakdelegito de UEA en la hungara ĉefurbo.
Kálmán RomcsekRedakti
ROMCSEK Kálmán estas hungara esperantisto. Laŭ la stato de 2017 li estas estrarano de Hungaria Esperanto-Asocio.
SRedakti
Vilmos SághRedakti
SÁGH Vilmos [SA:G VILmoŝ] estas hungara esperantisto, kiu en 1991 honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
Árpád SzegediRedakti
SZEGEDI Árpád (naskiĝis 1924, mortis en majo 1993 en Budapeŝto) estis UEA-fakdelegito pri magio.
Imre SzenesRedakti
SZENES Imre (Emeriko), konata ĵurnalisto, mortis la 29-an de januaro 2005 en Budapeŝto. Longtempa laborinto en Hungara Esperanto-Asocio, iniciatinto kaj ĉefredaktoro de la iamaj Eszperantó magazin kaj Világ és Nyelv.
Borbála SzerémiRedakti
SZERÉMI Borbála (1896-1984) estas hungara esperantistino. Inter la jaroj 1965 kaj 1967 ŝi funkciis kiel prezidantino de Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie ŝi estis kunlaborantino de la Laboristmovada Instituto en Budapeŝto.
Alajos SziromRedakti
SZIROM Alajos (naskiĝis 1900 - mortis la 27-a de 27-an de oktobro 1973) estis delegito en Pécs (Hungario), prezidanto de la loka Esperanto-grupo "Sopianae". 50 jarojn s-ro Szirom agadis por la movado.
TRedakti
Éva TatárRedakti
TATÁR Éva estas hungara esperantistino, kiu en 1993 kune kun Józsefné Farkas honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
Sándor TóthfalusiRedakti
TÓTHFALUSI Sándor (Aleksandro, naskiĝis la 15-an de aprilo 1909, mortis 36-jara la 24-an de junio 1945) estis elstara esperantisto en Debrecen, Hungario kasisto de la loka laborista E-movado. Lian nomon memorigis placo en Debrecen en la 1980-aj jaroj.
VRedakti
Márta VáriRedakti
VÁRI Márta estas hungara esperantistino, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
Ferenc Vasady-KovácsRedakti
VASADY-KOVÁCS Ferenc (Francisko, naskiĝis en 1904, mortis en 1977) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 1947 kaj 1949 li funkciis kiel prezidanto de la Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio, antaŭaĵo de la nuna Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estis ŝtatsekretario kaj anstataŭanto de la nacia financministro.
László ViziRedakti
VIZI László (naskiĝis en 1959) eklernis Esperanton en 1983, en la jaro de la Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto, kiam en la naciaj amaskomunikiloj multis la mencioj pri Esperanto, poste partoprenis la fondadon de la "Fiŝklubo" kaj aktivadis tie komence kiel teknika kunlaboranto, sekve kiel help-instruisto kaj la mentoro de la lernantoj. En 1997 dum kelkaj monatoj li laboris en la redaktejo de Eventoj, poste li laboris ĉe la Hungaria Esperanto-Asocio. Tie li instruis Esperanton, cetere laboris en la oficejo kaj librovendejo. Li ellaboris la frazanalizan sencodifinan tradukmetodon[2].
ZRedakti
Enikő Zengő SereghyRedakti
ZENGŐ SEREGHY Enikő estas hungara esperantistino. Laŭ la stato de 2017 ŝi estas estraranino de Hungaria Esperanto-Asocio.
Károlyné ZipernovszkyRedakti
ZIPERNOVSZKY Károlyné (prononco [CIpernovski KAroli:ne:], mortis en 1923 en Budapeŝto) estis hungara esperantistino kaj edzino de universitata profesoro. Ŝi estis estrarano de Hungarlanda Esperanto-Societo antaŭ la Unua Mondmilito, propagandis favore al Esperatno precipe inter feministoj, kaj subtenis la Esperanto-movadon per mondonacoj.
NotojRedakti
- ↑ Aŭstria Esperanto-Revuo. Hungara parlamentano esperantista en Vieno. N.7-8-9; p.116. Jul-set. 1947
- ↑ (eo) Vizi László, Blogo Verkoj