Cseh-metodo

instrumetodo de Esperanto

La Cseh-metodoĈe-metodo estas instrumetodo por la planlingvo Esperanto. La metodon inventis rumana pastro Andreo Cseh. La celo de la metodo estas instrui Esperanton al diversnacia, diverslingva kaj diversklasa publiko. Tiamaniere, la instruisto ne bezonas koni la denaskajn lingvojn de la kurssekvantoj kaj la kurssekvantoj ne bezonas esti altkleraj.

Andreo Cseh gvidas Ĉe-metodan kurson en la Esperanto-Domo en Arnhem la 19-an de junio 1933

Historio redakti

 
Atesto pri Cseh-kurso donita al Frida Verheye el Oostende, 1936

En Transilvanio redakti

La Cseh-metodo naskiĝis pro neceso, kiam Andreo Cseh volis gvidi kurson en 1920 en la transilvania urbo Sibiu por societo de laboristoj el tri nacioj. Lernolibroj ne haveblis kaj mendi ion el eksterlando neeblis, ĉar la limoj estis ankoraŭ fermitaj. Cseh decidis ne doni kurson en la ordinara senco de la vorto, sed gvidi simplan konversacion. Nigra tabulo kaj kreto helpis la instruiston, papero kaj krajono la lernantojn. La provo sukcesis. Komence Cseh parolis pri aferoj plej proksimaj kaj uzante nur la plej simplajn gramatikajn elementojn. Poste li transiris iom post iom al temoj pli malproksimaj kaj al gramatikaĵoj pli malfacilaj. El la praktiko ŝajnis ke post dudek lecionoj je du horoj oni povis interparoli en Esperanto.

Tra Eŭropo redakti

Pro la granda sukceso de tiu kurso Cseh baldaŭ ricevis inviton al la urbo Târgu Mureș, kie li faris sinsekve plurajn kursojn en la Libera Universitato. De 1921 ĝis 1923 Cseh gvidis kursojn en Kluĵo, Bukareŝto kaj Ploiești. En 1924 li interrompis la kursgvidadon pro propaganda vojaĝo tra Eŭropo. En 1927 Cseh gvidis grandajn kursojn en Danzig (la nuna Gdańsk) kaj en januaro 1928 li komencis siajn grandskalajn kursojn en Svedio. En julio 1929 la urbo Budapeŝto aranĝis la unuan internacian pedagogian kurson de Cseh. Similaj internaciaj kursoj okazis poste en Arnhem (1930) kaj en Krakovo (1931). Krom tio Cseh gvidis grandajn kursojn en Estonio, aranĝitajn de la Estona Instruista Asocio, en Latvio, Dresdeno, Norvegio, Berlino, Parizo, Svislando kaj fine en pluraj urboj de Nederlando.

Metodo redakti

 
Tiberio Morariu dum kurso, ĉirkaŭ 1930

La principoj de la Cseh-metodo estas la jenaj:

a) neuzado de lernolibroj
b) neuzado de nacia lingvo, sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj
c) komuna ĥora respondado de la kursanoj
ĉ) aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de lernejecaj ekzemploj
d) riĉa aplikado de humuro kaj ŝerco
e) instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la regulojn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.

Prefere la kurso estas donata de fremdlanda instruisto, por efike plenumi punkton b.

Komence oni timis, ke la sukceso dependas nur de la personeco de Cseh, sed baldaŭ evidentiĝis, ke liaj disĉiploj de diversaj nacioj akiris similajn sukcesojn. Cseh ne deziras doni la tutan gramatikon en la komenca kurso, sed li volas formi grandan aron da entuziasmaj adeptoj, kiuj fervore daŭrigas la studadon kaj la propagandon.

Instituto redakti

La 24-an de majo 1930 fondiĝis en Hago la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto. Ĝia celo estas eduki kaj doni bonajn instruistojn al la publiko, kiu deziras lerni Esperanton en facila kurso laŭ la metodo de Cseh kaj doni al la instruistoj kaj al la kursaranĝantoj la necesan helpon. La internacia Cseh-Instituto estas sendependa kultura fondaĵo kun sidejo en Hago kaj ĝi estis direktata de la fondintoj: Andreo Cseh kaj Julia Isbrücker. La internacia Konsilantaro de la Instituto konsistis el prof. P. Boet el Ĝenevo, prof. Odo Bujwid el Krakovo, prof. William Edward Collinson el Liverpool, konsulo K. von Frenckelt el Dresdeno, d-ro Edmond Privat el Ĝenevo, Eduard Stettler el Berno kaj Georges Warnier el Parizo.

La oficejo de la Instituto establiĝis en Hago, unue en la hejmo de Jan kaj Julia Isbrücker, depost la unua de oktobro 1933 en propra domo, Riouwstraat 172. La Instituto aranĝis en ĉiu jaro internaciajn kursojn kaj seminariojn por tiuj personoj, kiuj deziras poste gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Al personoj, kiuj deziras gvidi Cseh-metodajn kursojn, la Instituto donis specialan rajtigilon kaj disponigis la necesan materialon por la kursoj. La instituto havis en junio de 1933 jam precize tricent rajtigitajn instruistojn en 23 landoj.

La unua internacia kurso, kiun aranĝis la Instituto, estis en 1930 en Arnhem. Partoprenis ducent instruistoj el dudek landoj. Rezulte de tio, la urbestraro de Arnhem disponigis bienon kun belega domo en 1930 por la kursoj kaj konferencoj de la Cseh-Instituto.

La Esperanto-Domo en Arnhem entenis kurssalonon por 120 kursanoj, restoracion, konversacian salonon, oficejon kaj hotelĉambrojn por kvindek personoj. Krom la ordinaraj someraj kursoj por komencantoj kaj progresintoj kaj specialaj seminariaj kursoj por Cseh-metodaj instruistoj, la Instituto aranĝis de tempo al tempo aliajn kunvenojn kaj kursojn el kiuj la plej gravaj estis:

  • La Universitata Kurso de d-ro Privat kaj la Lingva Konferenco dum Pasko 1932
  • la Lingva Olimpiado dum Kristnasko 1932
  • la internacia kurso por la personaro de la Poŝto, Telegrafio kaj Telefonio, kie 118 partoprenantoj ĉeestis el 5 landoj en junio 1933

La hodiaŭa Internacia Esperanto-Instituto ankoraŭ ĉiam havas sian oficejon sub la adreso Riouwstraat 172. Krom progresigo de la Cseh-metodo ĝi organizas kulturajn kunvenojn, evoluigas lingvistikan programaron por Esperanto kaj subtenas la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto de la Universitato de Amsterdamo.

Unuaj instruistoj redakti

En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj la ekzemplon de Cseh sekvis multaj talentaj propagandistoj, kiuj kunlaboras kun la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto. El ili kelkaj konstante laboras sur internacia kampo. Tiberio Morariu komencis gvidi kursojn en 1923 en Rumanio kaj poste faris tre multajn kursojn en Svedio, Danio, Saksio, Svislando kaj Vieno, lastatempe kun sia edzino Lizzie Morariu-Anderson. La estona H. Seppik depost 1929 laboras en Svedio kaj Norvegio. F-ino Elinjo Pahn el Estonio kursgvidadas de 1930 en Svedio, Francio, Danio, Nederlando kaj Hispanio. Julio Baghy el Budapeŝto gvidis same multajn kursojn en Nederlando, Francio, Estonio kaj Latvio. La hungara doktoro Ottmár Fischer grandskale instruas en Norvegio kaj la rumana Sigismundo Pragano en Nederlando kaj Britio. La norvega Jens Schjerve en Norvegio, Francio kaj Usono gvidis grandajn kursojn. G. Ahlstand laboris en Estonio. Aliaj fervore laborantaj Cseh-metodaj geinstruistoj estas:

Krom tio multaj fervore disvastigas Esperanton, instruante en siaj hejmlandoj.

Bibliografio redakti

  • Andreo Cseh, La kurso de Andreo Ĉe (Stokholmo: Sveda Instruista Esperanto-Federacio, 1929) 143 paĝoj.
  • Baza Cseh-kurso: kun metodikaj konsiloj, gvidilo kaj modelo por instruantoj (8-a eldono; Hago: Internacia Esperanto-Instituto 1992) 174 paĝoj.
  • Ed Borsboom, Vivo de Andreo Cseh (Hago: Internacia Esperanto-Instituto 2003) 313 paĝoj.
  • Andreo Cseh kaj Ed Borsboom (red.), Konversacia Vortaro (6a eldono; Hago: Internacia Esperanto-Instituto 2010) 112 paĝoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti