Tiberio Morariu

rumana esperantisto

Tiberio MORARIU (naskiĝis el geedziĝo de rumano kaj hungarino la 28-an de septembro 1901 en Kassa (Aŭstri-Hungario), nun Koŝice (en Slovakio) - mortis la 4-an de julio 1987 en Stokholmo, Svedio) estis rumana Esperanto-instruisto, redaktoro, kunlaboranto de diversaj gazetoj ktp. Frato de esperantistino Eugenia Morariu.

Tiberio Morariu
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1901 (1901-09-28)
en Košice,  Aŭstrio-Hungario
Morto 4-an de julio 1987 (1987-07-04) (85-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Rumanio
Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Eugenia Morariu Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Lizzie Morariu-Anderson (1931–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Morariu estis esperantisto de 1921 pere de Andreo Cseh. De 1921 li estis sekretario de la Esperanto-klubo en Cluj, de 1923 sekretario de Rumana Esperanto-Centro (REC) en Bukareŝto (Bucureşti). En 1924 li instruis Esperanton en la policoficira altlernejo en Bukareŝto. Morariu fondis en 1924 la Rumanan Esperanto-Instituton kaj estis ĝia direktoro. Li krome estis ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) por Rumanio.

Li gvidis Cseh-kursojn en Rumanio, 1922-1928 kaj en Reĝlando Svedio, 1928-1931, 1933. Dum la sama periodo li gvidis plurajn kursojn por instruistoj en Stokholmo, Helsingborg kaj en Reĝlando Danio (Odense). Post lia edziĝo al la sveda esperantistino Lizzie Anderson en 1931 en Stokholmo, ili ambaŭ gvidis kursojn en diversaj landoj. Lian instruistan kaj propagandistan sukceson montras la datoj: 100 kursoj, ĉ. 5000 kursanoj, 200 paroladoj (15 per radio).

Morariu kunlaboris al "Esperanto Triumfonta", poste al "Heroldo de Esperanto", "Esperanto" kaj "Literatura Mondo" (originalaj noveloj, skizoj kaj tradukaĵoj). Dume aperis liaj fidelaj, artaj kaj esprimriĉaj tradukaĵoj el la rumana literaturo: Niĉjo Mensogulo (de Brătescu-Voineşti, 1927), Nobela peko (de Sadoveanu, 1929), ambaŭ premiitaj de la Akademio de Esperanto, Sonorilo kaj kanono (de Emil Isac, 1930). Li estis premiita oratoro en la Universala Kongreso 1931 en Krakovo, Pollando.

Bibliografio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti