Eugenia Morariu

rumana esperantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Eugenia MORARIU [euĝenija morariu] (naskiĝis la 28-an de marto 1903 en Kassa, Aŭstri-Hungario (nun Košice, Slovakio); mortis komence de januaro 1977 en Cluj, Rumanio) estis rumana esperantistino kaj ŝtata oficistino.

Eugenia Morariu
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1903 (1903-03-28)
en Košice
Morto 31-an de decembro 1976 (1976-12-31) (73-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Frat(in)o Tiberio Morariu
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

De 1923 ĝis 1928 ŝi estis sekretariino de Esperanto-Klubo en Cluj (Kolozsvár). De januaro 1927 ŝi estis sekretariino de UEA por Rumanujo kaj sekretariino de EIR.

Ŝi lernis Esperanton kune kun sia frato Tiberio Morariu en 1921, en kurso de Andreo Cseh, kaj restis aktiva en la Movado dum la resto de sia vivo. Ŝiaj tradukoj el la rumana literaturo aperis interalie en Heroldo de Esperanto, La Espero kaj en Rumana Antologio (1983).