Košice

urbo en Slovakio
(Alidirektita el Kassa)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Košice (apartigilo)

Košice (koŝice) (hungare Kassa [kaŝa], germane Kaschau, pole Koszyce) estas urbo en orienta Slovakio, en Regiono Košice (ties centro ĝi estas), fine en la samnoma distrikto, kies distriktejo ĝi estas. Košice havas la rangojn katolika ĉefepiskopejo kaj luterana episkopejo. En 2013 Košice kune kun la francia urbo Marsejlo estis la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.

Košice
germane Kaschau, hungare Kassa, pole Koszyce
municipo de Slovakio • urbego • urbo
Flago
Oficiala nomo: Košice
Kromnomo: Urbo de toleremo
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Abov
Rivero Hornád
Supermara alteco 208 m s. m.
Koordinatoj 48° 43′ 12″ N 21° 15′ 29″ O / 48.72000 °N, 21.25806 °O / 48.72000; 21.25806 (mapo)
Plej alta punkto Vysoký vrch
 - alteco 851 m s. m.
 - koordinatoj 48° 49′ 28″ N 21° 09′ 22″ O / 48.82444 °N, 21.15611 °O / 48.82444; 21.15611 (mapo)
Plej malalta punkto Krásna nad Hornádom
 - alteco 184 m s. m.
 - koordinatoj 48° 40′ 09″ N 21° 20′ 23″ O / 48.66917 °N, 21.33972 °O / 48.66917; 21.33972 (mapo)
Areo 242,768069 km² (24 277 ha)
Loĝantaro 238 593 (31.12.2019)
Denseco 982,8 loĝ./km²
Unua skriba mencio 1230
Primatoro Jaroslav Polaček (Sendependa)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 040 00
Tel. prefikso +421-55
Kodo 599981
Aŭtokodoj KE
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Mapo de urbo
Mapo de urbo
Mapo de urbo
Vikimedia Komunejo: Košice
Statistiko: MOŠ/MIS
Retpaĝo: www.kosice.sk
Portalo pri Slovakio
Demonimo: Košicano
Teatro de Koŝice

Geografio redakti

Košice situas laŭ bordo Hornád, sub piedoj de montoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Prešov.

 
Katedralo kaj Preĝejo de sankta Mikaelo

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1230 pri la komunumo. En 1312 la fortikaĵo estis sieĝita fare de reĝa hungara armeo, ĉar en tiu regiono Mateo Csák regis, ne akceptanta la reĝon. La urbo ricevis la rangon libera reĝa urbo en 1347. Parlamento okazis en la urbo en 1374. La fortikaĵo firme kontraŭstaris al Miĥaelo Perényi en 1441 kaj poste al Wladislaw la 1-a. En 1449 la husanoj estre de Giskra venkis la hungarojn. En1491 pola princo Albert ne povis okupi la fortikaĵon. La urbo omaĝis en 1526 al Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio), sed en 1536 orienthungara reĝo Johano Szapolyai (sapojai) okupis ĝin, tamen en 1551 Ferdinando reakiris. En 1604 princo de Transilvanio Stefano Bocskai okupis la urbon kaj komunukis liberecon de religioj. Post kelkaj jaroj tie mortis Bocskai. Princo de Transilvanio Gábor Bethlen en 1619 okupis la urbon, en 1625 edziĝis. Tie oni elektis princo de Transilvanio Georgo Rákóczi en 1644. Oni fondis ĉeflernejon kaj presejon en 1657. En 1677 la aŭstroj okupis la urbon kaj ili konstruis pli novan fortikaĵon, kiun grafo Emeriko Thököly okupis en 1682, sed iom poste la aŭstroj reokupis ĝin. En 1703 la urbo omaĝis al Francisko Rákóczi la 2-a, kiu elektis ĝin ŝatata urbo.

En fine de 1848 kaj komence de 1849 la aŭstroj venkis la hungarojn, sed post monato la hungaroj tamen akiris ĝin. Somere la rusa armeo okupis la urbon. En 1906 oni konstruis domon de Rákóczi kaj reentombigis lin en la preĝejo. En 1910 la urbo estis departementejo de Abaúj-Torna, en la urbo loĝis 44 211 da homoj (33 350 hungaroj, 6547 slovakoj, 3189 germanoj, 453 poloj, 227 ĉeĥoj kaj 210 rutenoj). La ĉeĥa armeo okupis la urbon en 1918, sed la tiam komunista hungara armeo reokupis ĝin en 1919. Tiam laŭ kontrakto de francoj la hungaroj forlasis la regionon, sed spite la kontrakton la rumanoj restis ĉe Tiso. En 1920 la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Laŭ la Arbitracio de Vieno la regiono rehungariĝis. En 1941 nekonataj flugmaŝinoj bombatakis la urbon, sekve Hungario atakis Sovetunion.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bombardado de Kassa.

En 1944 la Ruĝa Armeo okupis la urbon, la regiono apartenis denove al Ĉeĥoslovakio, poste prezidanto Beneš tie deklaris dekretojn, en kiu la hungaroj perdis siajn rajtojn, parte ili estis deportitaj.

Nun en 2001 vivis tie 236 093 da loĝantoj (210 340 slovakoj, 8940 hungaroj, 5055 ciganoj, ktp).

Pentopolis redakti

Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko. La loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920), poste laŭ la nuna slovaka formo:

 
Domo de Rákóczi en Koŝice
 

Vidindaĵoj redakti

Iamaj redakti

Ĝemelurboj redakti

Famuloj redakti

Transporto redakti

Urba trafiko [1] redakti

 
Historia elektra tramo kun reklamo al biero Zlatý bažant - servas kiel restoracio

En Košice veturas tramoj, trolebusoj kaj aŭtobusoj. Pri urba trafiko zorgas kompanio Dopravný podnik mesta Košice, a. s (ilian retejon vidu ĉi tie [1]). Plej longan tradicion havas tramoj, kiuj komencis veturi en jaro 1891 (tiam temis pri ĉevala tramo), en jaro 1892 vaporaj tramoj kaj en jaro 1914 komencis veturi elektraj tramoj. Tramoj ĉefe ofertas konekton ne nur al loĝkvartaloj, sed ankaŭ al firmao U. S. Steel.

En jaro 1955 komencis esti uzitaj en transporto aŭtobusoj. Ili kune trolebusoj priservas noktan transporton. Kelkaj aŭtobusoj havas gasmotoron.

Trolebusoj estas uzataj de jaro 1993, sed estas nur du linioj.

Trajna konekto redakti

Košice havas regulan trajnan konekton kun ĉefurbo Bratislava. Krome estas ankaŭ bona konekto kun ĉefurbo de Ĉeĥio, Prago (unu taga trajno kaj tri noktaj trajnoj). Eblas ankaŭ uzi dufoje dum tago trajnon al Budapeŝto.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti