Elek Jordánszky [jordAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jordánszky Elek estis hungara katolika pastro, kanoniko, preposto, episkopo.

Elek Jordánszky
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de septembro 1765(nun 1765-09-15)
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 17-an de februaro 1840
en Hungario Esztergom (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Lingvoj hungaragermanaslovakalatina
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr
Titolpaĝo de libro de Elek Jordánszky

Elek Jordánszky[1] naskiĝis la 15-an de septembro 1765 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 17-an de februaro 1840 en Esztergom (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio).

Biografio redakti

Elek Jordánszky frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Pozono, poste li studis en seminarioj, fine li pastriĝis en 1789. Komence li estis familia edukisto ĉe grafa familio, post jaroj li estis eklezia notario (1792-1798), eklezia arkivisto, pastro (1798-1805) kaj instruisto (1805-1807). Li atingis la ekleziajn rangojn kanoniko (1807 kaj 1816), preposto (1825), episkopo (1830). Li havis kodekson el la 16-a jarcento, poste ĝi estas konata kiel Jordánszky-kodekso.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • De heresi ab juranda, quid statuat ecclesia catholica (1812)
  • Egy igaz emberbarátnak gondolatai a Német- (s Magyar-) o-ban meg-állapíttatott három vallás éránt (1817, tradukaĵo el la germana)
  • Mo-ban, s ahhoz tartozó részekben lévő boldogságos szűz Mária kegyelem képeinek rövid leírása (1836)

Fontoj redakti

Referencoj redakti