Pozono

iama hungara ĉefurbo

Tiu ĉi artikolo NE ESTU FORIGITA, KUNIGENDA, ALDIREKTITA! Vidu la diskuton!

Larĝa panoramo de Pozono en la 18-a jarcento
Larĝa panoramo de Pozono en la 18-a jarcento

Pozono, hungare Pozsony [Poĵonj], germane Pressburg, slovake Prešporok estis longe la hungara ĉefurbo, nuntempe jam ĉefurbo de Slovakio kiel Bratislavo.

Pozono en la 16-a jarcento

Historio redakti

 
La batalo desegnita de Peter Johann Nepomuk Geiger (1850)
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bratislavo.

La hungaraj triboj venkis armeon de la Orientfranka imperio en 907 kaj okupis la areon[1]. La unua hungara skriba mencio okazis en 1002 en latina formo Poson. Ekde la 11-a jarcento la urbo estis sidejo de Pozsony (reĝa departemento), ankaŭ Katedrala kapitulo. Ĝi - kiel limgarda urbo - travivis kelkajn sieĝojn en la sekvaj jarcentoj, kelkfoje dum mallongaj tempoj la urbo apartenis al la germanoj. Pozono akiris titolon libera reĝa urbo en 1405. Albreĥto la 2-a (Sankta Romia Imperio) estis elektita hungara reĝo en 1437 (sen ceremonio) en tiu ĉi urbo. Matiaso la 1-a (Hungario) fondis universitaton Academia Istropolitana en 1467. Vladislao la 2-a Jogajlido kaj Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio) paciĝis en Pozono en 1491. Pro malvenko ĉe Mohács en 1526 pro la turka minaco la ĉefurbo estis translokita el Buda al Pozono en 1536 kaj remetita post retiriĝo de la Osmana Imperio en 1784. Tiu rezultis, ke Pozono estis pli longe ĉefurbo, ol Budapeŝto aŭ mem Bratislavo. En 1548 sidloko de la hungara primaso estis translokita el Esztergom al Pozono pro la turka minaco ĝis 1820. En 1780 oni eldonis la unuan hungarlingvan gazeton.

En 1805 en Pozono paco estis subskribita inter Napoleono kaj Habsburga monarkio.

Kronadoj redakti

Inter 1552 – 1784 tie oni gardis la hungaran kronon (tamen kelkaj esceptoj okazis), tiutempe en Katedralo Marteno de Tours (Pozono) okazis la jenaj kronadaj ceremonioj:

Bildoj pri kronadoj en Pozono
 
Kronado de Matiaso (Sankta Romia Imperio) en Pozono
 
Kronado de Leopoldo la 1-a
 
Kronado de Maria Tereza de Aŭstrio en Pozono
 
Kronado de Leopoldo la 2-a (Sankta Romia Imperio en Pozono
 
Kronado de reĝino Caroline Augusta (Bavario) en 1825
 
Kronado de Ferdinando la 1-a en 1830

Parlamentoj redakti

 
Maria Tereza en la hungara parlamento en Pozono (1741)
 
La hungara parlamento en Pozono

Jam ekde 1405 oni aranĝis parlamentajn kunsidojn kelkfoje en la urbo, tamen pli ofte inter 1825-1848; tio estis la hungara reforma epoko. Aparte menciindas la kunsido en 1741, kiam Maria Tereza de Aŭstrio (1638-1683) (ankaŭ reganta reĝino de Hungarlando) nepre bezonis helpon de la hungara nobelaro, tial ŝi faris kompromison. Ŝi teatrece aperis en la kunsido brake kun bebo (estonta reĝo). La parlamentanoj ekkriis: Vitam et sanguinem pro rege nostro! (=vivo kaj sango por nia Reĝo!), do la parlamento apogis eĉ milite la Aŭstran Imperion, kompense Maria Tereza donis favoraĵojn al la hungaroj. En aprilo de 1848 en Pozono estis subskribita la "novaj leĝoj", kiu parte kovris postulatojn de la Hungara revolucio de 1848. Post tio la hungara parlamento ne kunsidis plu en Pozono. Post jardekoj la urbo profitis pro proksimeco al Vieno. Ankaŭ la industrio evoluis, eĉ loĝkolonio por laboristoj estis konstruita. En 1910 laŭ la popolnombrado oni komputis 78 229 loĝantojn (32 790 germanojn, 31 705 hungarojn, 11 673 slovakojn, 1 242 ĉeĥojn, 351 kroatojn kaj 115 polojn). Pozono denove estis universitata urbo en 1912 post fondo de Reĝa Scienca Universitato Erzsébet, kies posteulo estas nun Universitato de Pécs. Pli frue jam funkciis Reĝa Jura Akademio (Pozono) ekde 1783 kaj Luterana Teologia Akademio (Pozono) ekde 1881, sed pli frue ĝi estis liceo. En fino de 1918 la ĉeĥa armeo okupis la urbon kaj finiĝis historio de la hungara dominado.

Eduko redakti

Vidu ankaŭ redakti

Famaj nomportantoj redakti

Famuloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti