Hungara revolucio de 1848

La hungara revolucio kaj liberecbatalo de 1848–49 estis la armila batalo de la hungaroj ene de la Aŭstra Imperio, por la sendependeco, libereco. Post malvenko de la revolucio, ĝi tamen kondukis al la aŭstra-hungara interkonsento en 1867 per kio formiĝis Aŭstrio-Hungario.

La konkero de Sibiu en la jaro 1949, la fragmento de la bildo Transilvania Panoramo
La kapitulaco de hungara armeo ĉe Világos en 1849
La skulptaĵo pri Sándor Petőfi troviĝas en Budapeŝto ĉe bordo de Danubo

Antaŭeventoj redakti

Okaze de la okcident-eŭropaj revolucioj de 1848, la potenco de la Habsburgoj ŝanceliĝis. La lasta hungara nobela parlamento kunsidis la 3-an de marto 1848 en Bratislavo kaj tie Lajos Kossuth kiel gvidanto de la opozicio, postulis akcepton de la opozicia programo, elformita dum du jardekoj. Je komisio de la Opozicia Rondo, József Irinyi – la 13-an de marto – resumis la proponon en 12 punktoj.

La revolucio en Vieno komenciĝis la 13-an de marto, Metternich devis fuĝi, sekvatage la reganto Ferdinando la 5-a promesis reformojn. Samtage la konservativaj parlamentanoj – tremantaj pro la revolucio – akceptis proponojn de la opozicio en Bratislavo. Tiuj proponoj entenis ĉesigon de la servuta sistemo (per ŝtata kompensado de la bieneguloj), komunan ŝarĝoportadon, juran egalecon, konstitucion, kiu certigas la nacian memregistradon, plilarĝigo de la balotrajtoj, establo de popolreprezenta parlamento, certigo de la gazeta libereco kaj unuiĝo kun Transilvanio.

Komenco de la revolucio redakti

La radikala junularo anoncis la 14-an de marto – en la kafrestoracio Pilvax - protestojn je la sekva tago. La 15-an de marto „la martaj junuloj” ekprotestis, marŝis sur la stratoj, kun gvido de Sándor Petőfi, Pál Vasvári, József Irinyi kaj Mór Jókai. Ili neglektis la devigan censuron kaj presigis la 12 punktojn kaj Nacian kanton de Petõfi, liberigis el la prizono Mihály Táncsics. Ili establis la peŝtan Publikkuraĝan Asembleon, kiu decidis organizi la Nacian gvardion.

La revoluciaj eventoj de Pest-Buda influis ne nur la decidon de la parlamento, sed ankaŭ la vienan kortegon, kiu devis cedi. Tiel naskiĝis la t.n. aprilaj leĝoj, per kiuj Hungario transformiĝis el feŭda nobela monarĥio al konstitucia reĝlando.

Dumtempe la palatino – ĉefprinco Stefano – nomumis ĉefministro Lajos Batthyány, la 17-an de marto. La unua respondeca hungara registaro fondiĝis la 7-an de aprilo el la plej konataj kaj popularaj politikistoj. Li tuj ekis efektivigon de la novaj leĝoj, sed tion frontis novaj bariloj.

Armilaj bataloj redakti

1848 redakti

Printempe de 1848, la registaro de Vieno reakiris la kontrolon pri teritorioj, kie antaŭe ekis revolucioj kaj nun kolektis forton por retiri la reformojn de la hungara revolucio. En tiu klopodo, apogis ĝin la hungaraj naciaj malplimultoj, kiuj priplendis, ke la novaj leĝoj ne donis por ili samajn rajtojn kaj teritorian aŭtonomion. La pretendoj, socialaj postuloj de la malplimultoj estis instigataj el Vieno kaj la naci-malplimultaj politikistoj en Hungario organizis armilajn atakojn kontraŭ la hungara registaro, kiu luktis samtempe kun la viena registaro. En Hungario elvolviĝis kamparanaj ribeloj, movadoj. En junio komenciĝis bataloj inter la serbaj kaj hungaraj trupoj en regiono de Karlóca, en suda parto de Hungario iĝis daŭraj la armilaj bataloj. Dumtempe, la viena registaro apogis per mono la militajn antaŭpreparojn de la kroata banuso Josip Jelačić. Pro tiuj iĝis pli kaj pli akra la problemo de la patrujdefendo. Je alvoko de Batthyány, oni varbis en majo 10 volontulajn batalionojn, sed la pli streĉa situo bezonis pli da soldatoj.

La parlamentaj elektoj de junio alportis grandan venkon de la liberaloj, la 5-an de julio kunsidis la unua popolreprezenta parlamento. Je parolo de Lajos Kossuth — la 11-an de julio —, la parlamento unuanime voĉdonis je 200.000 soldatoj kaj 42 milionojn da forinto por organizo de la patrujdefendo (oni altigis tiun sumon en aŭgusto je 61 milionoj da forintoj).

Reĝa dokumento postulis — referencante je kontraŭleĝeco — fine de aŭgusto la malfondon de la memstara hungara financ- kaj militafera ministerio, dume la viena kortego preparis la armilan subpremon.

Jelacic la 11-an de septembro trapasis la riveron Dravo kun armeo de 30–35.000 soldatoj kaj atakis Hungarion. La kontraŭrevoluciaj trupoj okupis la 26-an de septembro Székesfehérvár. Batthyány dumtempe alvokis je insurekcio en la Transdanubio kaj la varbita armeo de la revolucio haltigis la armeon de la pli forta malamiko (la 29-an de septembro, inter Pákozd kaj Sukoró). Josip Jelačić petis armisticon kaj retiriĝis kun la soldatoj kaj forlasis la landon tra Győr al Vieno. La direkta denĝero ĉesis nur por mallonga tempo, sed la hungaroj plu preparis sin por la sindefendo. Kossuth varbovagadis la Grandan Hungaran Ebebnaĵon kaj fine de septembro, komence de oktobro instigis je insurekcio en Cegléd, Nagykőrös, Kecskemét, Szolnok, Szentes, Hódmezővásárhely kaj Szeged. Dumtempe la hungara registaro kaj la reĝo Ferdinando la 5-a elvolviĝis konstitucia krizo kaj pro tio abdikis la Batthyány-registaro. Ferdinando rifuzis nomumon de nova registaro kaj la 4-an de oktobro malfondis la hungaran parlamenton, kaj nomumis Jeladic militafera komisiito de Hungario. La hungara parlamneto deklaris tiujn ordenojn neleĝa kaj la 8-an de oktobro transdonis la plenuman povon (ekzekutivon) je la Tutlanda Patrujdefenda Komisiono kaj nomumis Lajos Kossuth ties prezidanto. Membroj de la komisiono estis - krom Kossuth – László Madarász, Pál Nyáry, János Pálffy, Bertalan Szemere, Lázár Mészáros, Zsigmond Perényi (martiro), Mihály Esterházy (politikisto) kaj Miklós Jósika voltak.

Dume la 6-an de oktobro 1848 subtenantoj de la revolucio sturmis sur la placo Am Hof la militministerion, eltiris la ministron Theodor Baillet von Latour, kiu planis sendi al Hungario vienan batalionon, kaj pendigis lin sur lanterno. La aŭstria potenco venĝis sian malhonorigon kaj sekvan jaron je la sama tago estis ekzekutitaj la hungara ĉefiministro Lajos Batthyány kaj 13 revoluciaj militestroj, mortpafitaj en urbo Arad[1]. Timigita de la tumultoj, la imperiestra kortego fuĝis al Olmütz. Kelkajn tagojn poste, la aŭstra imperia asembleo turniĝis al la hungara parlamento je militista helpo. La hungara armeo persekutis Josip Jelačić-on kaj trapasis la aŭstran-hungaran limon je la 15-a de oktobro, sed general-leŭtenanto János Móga du tagojn poste retiris la hungarajn soldatojn.

Post longa diskuto, la hungara milita konsilio decidis la 25-an de oktobro, ke Hungario helpu la vienajn ribelantojn. La hungara armeo ekiris al helpo de la sturmita Vieno kaj denove trapasis la limon la 28-an de oktobro. La hungara armeo (kun volontuloj) estis malforte ekipita kaj estis venkita la 30-an de oktobro ĉe Schwechat, fare de la imperiestraj fortoj, gvidataj de la aŭstra ĉefkomandanto princo Alfred Windischgrätz.

La hungara ĉefarmeo retiriĝis, la viena revolucio kolapsis: la soldatoj de Windischgrätz enmarŝis la urbon. La 2-an de decembro, la kortega kamarilo abdikigis la imperiestron kaj surtronigis Francon Jozefon. La hungara parlamento ne rekonis lin imperiestro kaj plu agnoskis leĝa reganto nur Ferdinandon.

La militista situo iĝis malfavora por Hungario en la aŭtunaj, vintraj monatoj de 1848. la hungaraj armeoj devois retiriĝi, la kontraŭrevoluciaj fortoj okupis Kassa, Győr, grandan parton de Transilvanio, kaj suda Hungario.

Kossuth rangaltigis la 1-an de novembro Artúr Görgey (Görgei) al generalo kaj li estis nomumita ĉefkomandanto de la armeo, anstataŭ Móga. Parto de la aŭstra armeo trapasis la limon la 13-an de decembro. La soldatoj de kolonelo Guyon-Debaufre Richárd estis venkitaj la 16-an de decembro ĉe Nagyszombat. La aremo de generalo Mór Perczel estis venkita la 30-an de decembro ĉe Mór, fare de la imperiestraj fortoj, gvidataj de Jelacic.

1849 redakti

La hungara ĉefarmeo gvidata de Görgey evitis la batalojn kaj retiriĝis kaj eĉ ofertis Pest-Buda. Komence de 1849, la legislativo kaj ekzekutivo translokiĝis al Debrecen. Batthyány kaj Deák – la 3an de januaro – kontaktis princon Windischgrätz, kiu postulis senkondiĉan kapitulacion kaj kaptigis la 8-an de januaro Batthyány. Dumtempe, la serbdevena János Damjanich elstare batalis kontraŭ la serbaj ribelantoj, la pola Jozefo Bem reokupis preskaŭ la tutan Transilvanion ĝis fino de marto de 1849.

La 31-an de januaro, kolonelo György Klapka haltigis la aŭstrojn ĉe Tokaj, dum kolonelo Richárd Guyon trarompis kun sia divizi – la 5-an de februaro - la Branyiszkó-montpasejo, tiel malfermiĝis la vojo antaŭ korpuso de Görgey al direkto de la Tiso. La 10-an de februaro, la armeoj de Görgey kaj Klapka unuiĝis. La batalo de Kápolna okazis la 26-27-n de februaro – gvidata de ĉefkomandanto Henryk Dembinski – finiĝis per retiriĝo de la hungara armeo. Tion festis la kortego kiel venkon kaj la 4-an de marto eldonis la t.n. konstitucion de Olmütz, kiu aranĝis pri plena subigo de Hungario al la Habsburga Imperio kaj reprenis la meadministradon. Responde je tio, la hungara parlemento deklaris - la 14-an de aprilo en Debrecen - sendependecon de Hungario kaj sentronigon de la Habsburg-dinastio (la Sendependecan Deklaron akceptis la parlamento la 19-an de aprilo).

Dumtempe, kun la glora printempa militiro, la hungaroj liberigis preskaŭ tutan teritorion de Hungario. Bertalan Szemere kiel registara komisiito, en marto de 1849 anstataŭ general-leŭtenanto Dembinski, nomumis generalon Görgey al ĉefkomandanto. Oni kuntiris la armeojn ĉe la Tiso (ĉ. 50.000 soldatoj) kaj fine de marto komenciĝis sukcesa ofensivo. La planojn de la ofensivo pretigis György Klapka kaj la celo estis la ĉirkaŭbrakumo kaj neniigo de la malamika ĉefa armeo. La militmovoj de la batalo de Tápióbicske (4-an de aprilo) malkovrigis kernon de la plano, tiel la ĉirkaŭbrakumo malsukcesis , sed Windischgrätz du tagojn poste suferis gravan malvenmkon ĉe Isaszeg, li povis retiriĝi.

La 10-an de aprilo, taĉmentoj de Damjanich kaj Klapka venkis en batalo de Vác la armeon de generalo Christian Götz.

Post la batalo de Isaszeg, Franco Jozefo anstataŭ Windischgrätz nomumis ĉefkomandanto de la hungara imperiestra armeo Ludwig von Welden.

Kun gvido de Görgey, la soldatoj venkis – la 19-an de aprilo ĉe Nagysalló – la armeon de Ludwig von Wohlgemuth. La ĉefkomandanto Welden ordenis la 20-an de aprilo pri forlaso de Peŝto kaj la imperiestra armeo komencis retiriĝi. La hungara armeo enmarŝis en Komárom-on la 22-an de aprilo.

Je efiko de la venkoj, komenciĝis ribeloj sur la –aŭstro-okupitaj teritorioj, fondiĝis pluaj voluntulaj taĉmentoj tutlande. Oni elektis la 14-an de aprilo guberniestro-prezidento Lajos Kossuth, kiu petis la 2-an de majo Bertalan Szemere je fondo de registaro.

Görgey rekonkeris post trisemajna batalo (4a21a de majo) la fortikaĵon de Buda, okupita de generalo Heinrich Hentzi. Dum la sturmo – la 9an de majo -, la rusa caro Nikolao la 1-a sciigis, ke li plenumas peton de Franco Jozefo kaj sendas taĉmentojn por subpremi la hungaran revolucion .

La rusa helpo por la Habsburga Imperio kaj malvenko de la revolucio redakti

La rusajn armeojn gvidis princo Ivan Fjodoroviĉ Paŝkeviĉ kaj atakis komune meze de junio kun aŭstarj trupoj gvidataj de barono Julius Haynau. La malamikoj de Hungario havis duoblan soldataran forton, kontraŭ kiu la hungara registaro alvokis je ĝenerala insureksio (la 27-an de junio). La registaro malfrue provis interkonsenti kun la malplimultoj (kontraktis kun serboj, rumanoj) kaj akceptis leĝon por la malplimultoj. Sed tiuj agadoj ne povis savi la hungaran revolucion, kiu ĝuis apogon de la okcidentaj popoloj.

La malvenkon antaŭhelpis, ke oni ne sukcesis unuigi la hungarajn armeojn, tiel ili daŭre estis venkitaj fare de la cara armeo. Post kiam la armeo de Bem suferis malvenkojn ĉe Segesvár (31-an de julio), Nagycsűr (Szebenszék, 6-an de aŭgusto), Temesvár (9-an de aŭgusto), Kossuth transdonis la ĉefpotencon (11-an de aŭgusto) al Görgey, kiu en la senespera situo, senkondiĉe demetis la armilojn la 13-an de aŭgusto ĉe Világos, antaŭ la cara generalo Rüdiger.

Venĝo de la Habsburga imperio redakti

La malvenkon de la revolucio sekvis sanga venĝo, subpremo. Oni ekzekutis la 6-an de oktobro Lajos Batthyány (en Peŝto) kaj 13 oficirojn en Arad (legu detale la 13 martiroj de Arad). La ekzekuto okazis je unujara datreveno de murdo de la aŭstra militafera ministro Theodor Baillet von Latour. Oni juĝis je morto multajn oficirojn, soldatojn, politikistojn, civitanojn aŭ enprizonigis ilin, centoj devis fuĝi, elmigri, kaŝiĝi. Hungario restis senjura, prirabita, sed oni ne povis restarigi la feŭdajn rilatojn.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Stanislavo Belov (2018-06-12) Vagado tra Interna urbo de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-08. Alirita 2019-03-08.