János MÓGA [mOga] hungara general-leŭtenanto, imperiestra oficiro naskiĝinta en Gázlós en 1785 kaj mortinta la 10-an de novembro 1861 en Mezőerked.

Kariero redakti

János Móga estis en somero de 1848 komandanto de Peŝto, de septembro 1848 de hungara nacia armeo sendita kontraŭ Josip Jelačić (Jelaŝiĉ), la 29-an de septembro venkinto de batalo de Pákozd. Post la senarmiĝo de Világos oni kondamnis lin al kvinjara fortikaĵ-kaptiteco. Post tio li vivis sur bieno de sia bofilo György Lázár (grafo) en Mezőerked.

Fonto redakti

  • Magyar életrajzi lexikon