Zsigmond Perényi (martiro)

Barono Zsigmond Perényi [ĵigmond perEnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Perényi Zsigmond estis hungara politikisto, martiro, membro direktora de Hungara Scienca Akademio (1835). Lia samnoma nepo estis Zsigmond Perényi (ministro).

Zsigmond Perényi
Perényi Zsigmond.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1783 (1783-11-18)
en Chopivka
Morto 24-an de oktobro 1849 (1849-10-24) (65-jara)
en Peŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Zsigmond Perényi (ministro)
Okupo
Okupo politikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Zsigmond Perényi [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1783 en Hungara reĝlando en Végardó (nuntempa apartenaĵo de Berehove en Ukrainio). Li mortis la 24-an de oktobro 1849 en Pest (urbo).

BiografioRedakti

Zsigmond Perényi estis edukita hejme en la familio. Baldaŭ li lernis juron en Reĝa Jura Akademio (Kassa). En 1805 li iĝis ĉefnotario de Bereg. Post 3 jaroj li estis elektita deputito parlamenta. En la fruaj 1820-aj jaroj li okupiĝis pri bredado de ŝafoj, poste li denove politikadis. En 1835 li estis nomita departementestro de Ugocsa. En la 1840-aj jaroj li estis senatano kaj li strebis kontraŭ politikado de Habsburgoj. En 1848 li preskaŭ estis ministro, li apogis la hungaran sendependecon. Post fiasko de la revolucio li estis kondamnita je morto.

Li dufoje edziĝis.

MemorigilojRedakti

FontojRedakti