Zsigmond Perényi (ministro)

Barono Zsigmond Perényi [ĵigmond perEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Perényi Zsigmond estis hungara politikisto, ministro. Lia samnoma avo estis Zsigmond Perényi (martiro). Zsigmond Perényi [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1870 en Pest (urbo). Li mortis la 18-an de marto 1946 en Budapeŝto.

Zsigmond Perényi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1870 (1870-11-25)
en Peŝto
Morto 18-an de marto 1946 (1946-03-18) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Zsigmond Perényi (martiro)
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Biografio redakti

Zsigmond Perényi estis nomita departementestro de Máramaros inter 1903-1913, poste li iĝis vicministro. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis arestita kiel grava kontraŭrevoluciulo. Post la liberiĝo li estis ministro jam en la nova kabineto. En la 1920-aj jaroj profitanta la ministran potencon li partoprenis en produktado de falsaj frankoj. Inter 1927-1933 li estis parlamenta deputito, poste krongardisto. Dum la unuaj jaroj de la 2-a mondmilito li estis komisaro de Transkarpatio, poste li estis prezidanto de la senato ĝis alveno de la nazioj.

Fontoj redakti