Hungara Sovetrespubliko

La Hungara Sovetrespubliko estis proletardiktaturo en Hungario – laŭ la rusa ekzemplo -, inter la 21-a de marto kaj la 1-a de aŭgusto 1919.

Hungara Respubliko de Konsilantaroj
Origina nomo Magyarországi Szocialista Szövetséges Tanácsköztársaság (hungare)
 Hungara Reĝlando
 Hungara demokratia respubliko
19191919 Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio 
Hungara reĝlando (1920-1946) 

historia lando • suverena ŝtatopostrestaĵa ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Hungara Reĝlando Hungara Reĝlando
Hungara demokratia respubliko Hungara demokratia respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio
Hungara reĝlando (1920-1946) Hungara reĝlando (1920-1946)
Historio
vdr

La bolŝevika sistemo rifuzis la proprajn posedadojn, la plurpartian parlamentan demokration kaj ĉiu agado de la registaro celis la proletan diktaturon kaj internaciismon. Oni malpermesis ĉiun partion kaj asocion, detruis la burĝajn liberecajn rajtojn kaj la gazetojn. Oni ŝtatposedigis la grandajn kaj mezgrandajn bienojn, uzinojn kun pli ol 20 laboristoj, la bankojn, la financajn institutojn, la komercadojn kaj la ludomojn. La parlamentaj elektoj – anoncita je mezo de marto fare de la Berinkey-registaro – okazis la 8-9-an de aprilo, inter manipulitaj cirkonstancoj kiel sovetelektojn. Tiu elekto kreis anstataŭ la parlamento la Tutlandan Asembleon de la Sovetoj. La registaro (Revolucia Direktiga Soveto) kreis la leĝojn per dekretoj. Ties prezidanto estis la socialdemokrata Sándor Garbai, gvidanta persono estis la komunista Béla Kun, eksterafera, militafera komisiito.

La Sovetrespubliko konstruis je tiu eksterpolitika ideo, ke la bolŝevika mondrevolucio disvastiĝas okcidenten kaj unuiĝas kun la hungara revolucio, sed la Antanto komencis detrui la komunistan diktaturon. Rumanaj kaj ĉeĥaj armeoj invadis la restan teritorion de Hungario, komenciĝis organizado de hungara Ruĝa Armeo kaj oni enkondukis la militekonomion. La armeon gvidis iama kolonelo Aurél Stromfeld kaj atingis provizorajn sukcesojn, ĉefe en norda Hungario, kontraŭ la ĉeĥoj.

Komence – je efiko de la belaj ideoj – parto de la juna hungara intelektularo aliĝis al la nova reĝimo. La arbitra konduto, la rekvizicioj, la provizadaj perturboj, la terorisma perforto de la Lenin-knaboj baldaŭ igis malamikoj plimulton de la socio.

Fine de julio kolapsis la rumana fronto ĉe la Tiso. La registaro abdikis la 1-an de aŭgusto, la regadon transprenis la registaro de Gyula Peidl, konsistanta el sindikataj gvidantoj.

La meza parto de la lando venis sub okupado de la rumana armeo, tiun okupon transprenis nur la 16-an de novembro la Nacia Armeo, gvidata de iama vicadmiralo Miklós Horthy.

Muzika vivo en Hungario en printempo de 1919 redakti

Printempo de la jaro 1919 estis en Hungario la printempo de la nacio: finiĝis la unua ĝis tiam plej granda mondmilito, kaj komenciĝis nova historia epoko. Ankaŭ la hungaraj muzikistoj tre aktive kroĉiĝis al la nova socia movado. La grandajn komponistojn kaj sciencistojn Béla Bartók kaj Zoltán Kodály tuŝis la vento de la naskiĝanta nova mondo: ankaŭ; ili estis tie, kie oni devis agi por la nacio kaj mondkulturo. La proklamo do, la Konsilantar-Respubliko alporitis gravajn rezultojn por la muzika vivo de Hungario. Jen unu el ili: la plej karakterizaj muzikaj tendencoj de la tiama epoko ricevis pli gravan colon en la socia vivo, ol antaŭe; ili estis pli forte apogataj fare de la oficialaj rondoj, ol iam ajn. Tre grave estis, ke Béla Reinitz atingis grandan influon en la direktado de la muzika politiko de Hungario. Reinitz estis entuziasma adepto de la arto de Béla Bartók, kaj do la moderna rnuziko. La nombroj de la registaro de la Hungara Konsilantar-Respubliko fidis al la arta juĝkapablo de Reinitz, kiu mem estis komponisto kaj muzikigis multajn poemojn de la granda hungara poeto, Endre Ady. La plej unua ago de Reinitz estis la protektado de la modernaj hungaraj komponistoj. Antaŭ ĉiuj li subtenis Béla Bartók; li klopodis havigi al Bartók eblojn por ke li povu realigi siajn planojn kaj ideojn. Bartók havis tre originalajn kaj valorajn pensojn pri la disvastigo de la vera muzika kulturo, pri kiuj ni povas bone informiĝi per liaj leteroj. Sendube tiam ekestis la granda amikeco inter la du komponistoj, kiu daŭris dum la tuta vivo. La Konsilantar-Respubliko en Hungario daŭris nur 133 tagojn. Tamen en ĉi tiu mallonga tempo prepariĝis fundamentaj reformoj en la muzikkulturo de Hungario. El la letero de Bartók (la 9-an de junio 1919), ni ekscias, ke la registaro intencis fondi muzikan -muzeon kan aparta folklora parto. Estis laborantaj en ĝi László Lajtha, la edzino de Béla Bartók kaj kelkaj aliaj oficistoj. La gvidanto de la folklora klaso estis memkompreneble Béla Bartók. Antaŭ ol oni proklamis la Konsilantar-Respublikon, la 19-an de februaro 1919, la ministra konsilantaro donis novan nomon al la tiama „Muzikakademio' Landa Hungara Muzika Altlernejo. La profesoroj de tiu institucio ricevis la saman rangon kaj salajron, kiel la universitataj profesoroj. Tiatempe farĝis profesoro Imre Waldbauer, la gvidanto de la posta mondfama arĉkvarteta ensemblo. En aprilo 1919 la registaro nomis gvidantoj de la Altlernejo trimembran direktorion; la rnembroj estis Béla Bartók, Ernő Dohnányi kaj Zoltán Kodály. Modernan ideon realigis la Konsilantar-Respubliko, kiam ĝi ne limigis la lernadon kaj instruadon de la muziko je la junuloj kaj infanoj.

Menciinde estas, ke Béla Bartók mem deklaris la neceson de la disvastiĝo de la muzikinstruado. Li diris tiam inter aliaj: „Ĉe ni multaj talentoj kaŝas sin inter la infanoj de malriĉuloj, kiuj estas por eterne kaŝitaj pro manko de la lernado kaj scio. La helpon povas doni solo la reformo de la kantoinstruado en la popolaj lernejoj. En la popolaj lernejoj dum tri jaroj devus esti deviga la instruado de kantado, kiu enhavus la legadon de la muziknotoj kaj la iustruadon de la notoskribo de simplaj melodioj. Memkompreneble estes necese dungi unuarangajn pedagogojn en la popolaj lernejoj kaj klarigi ilin per speciala metodo, taŭga por ĉi tiu celo. En la unua tempo oni devus ĉi tion enkonduki almenaŭ en la urboj." La registaro realigis la proponon. La dekreto de la 14-a de aprilo 1919 de la Budapeŝta Laborista kaj Soldata Konsilantaro ordonis jene: „Por ebligi la disvastigon de la muzika kulturo en vastaj rondoj, ni alvokas la gvidantojn de la nomitaj lernejoj: registri urĝe tiujn proletinfanojn, kiuj intencas aliĝi al iu muzika kurso. Sciigu la nombron de la aliĝintaj lernantoj al la Komisariato por la Publika Edukado, por ke ni povu kiel eble plej rapide fari ĉion necesan por fondo de la novaj kursoj. La muzikinstruado estas senpaga." Tre interesa legaĵo estas la Raporto de la Popola Komisariato por la Publika Edukado, eldonita en junio 1919. La raporto plej unue konstatas, ke la disvastiĝo de la diletantismo estas la sekvo de la erara metodo de arta edukado. Inter la 21-a de majo kaj fino de junio 1919, 56 prezentadoj estis aranĝitaj kun muzika kaj literatura enhavo en Budapeŝto. La nombro de la aŭskultantaro estis pli ol 40.000. La koncertoj estis en ĉiu okazo enkondukitaj per interesaj klarigoj. La Raporto mencias: ,Ni prezentis riĉan programon de la klasikuloj de la muziko al la kamaradoj kaj faris la verkojn pli kompreneblaj per klarigaj prelegoj." La Hungara Muzikista Asocio eldiris, ke ĉiu koncerto enhavu almenaŭ unu verkon de hungara vivanta komponisto. Jen mi mencias kelkajn indikojn el la muzika politiko de la Konsilantar-Respubliko de Hungario. Multaj el ili realiĝis nur post la dua mondmilito. Kaj ni devas konstati, ke la laboro de la mondfamaj kaj entuziasmaj antaŭuloj ne estis vana - ties fruktoj pliriĉigas la hodiaŭan mondfaman muzikkulturon de Hungario. Ĉiu arta kaj muzika rezulto de la hodiaŭ estas, almenaŭ parte, la rezulto de la klopodoj de hungaraj humanistaj muzikistoj antaŭ 80 jaroj.

Vidu ankaŭ redakti