Hungara Popola Respubliko (1918-1919)

La Hungara Popola Respubliko (hungare Magyar Népköztársaság) estis ŝtato ekzistinta sur la teritorio de Hungario de la 16-a de novembro 1918 ĝis la 21-a de marto 1919.

Hungara Popola Respubliko
Plena origina nomo:
Magyar Népköztársaság
 Hungara reĝlando 19181919 Hungara Sovetrespubliko 

flago

blazono

flago blazono
historia neagnoskita ŝtato • postrestaĵa ŝtatoneagnoskita ŝtatopopolrespubliko
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Hungarian korona • aŭstra-hungara krono hungara krono
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Hungara reĝlando Hungara reĝlando
Postsekvaj ŝtatoj:
Hungara Sovetrespubliko Hungara Sovetrespubliko
Elstaraj historiaj eventoj
prezidanto
1918—1919 Mihály Károlyi
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Kvankam la unua hungara respubliko havis la nomon Hungara Popola Respubliko, historiistoj ofte nomas ĝin Hungara Demokratia Respubliko por eviti konfuzon kun la komunisma Hungara Popola Respubliko, ekzistinta en 1949—1989.

Historio redakti

 
Hungario laŭ la Trianona traktato (helverde) kaj deirintaj de ĝi teritorioj (malhelverde). Etna konsisto de la regionoj estas laŭ la jaro 1920.

La 24-an de oktobro 1918 la kontraŭ-habsburga opozicio formis Hungaran Nacian Konsilion (Magyar Nemzeti Tanács), kiu fakte ekfunkciis kiel paralela parlamento. La 11-an de novembro 1918 la Imperiestro de Aŭstrio kaj Reĝo de Hungario Karolo la 1-a deklaris sian forflankiĝon disde la regado super Aŭstrio. La 12-an de novembro la Imperia Konsilio de Aŭstrio (germane Reichsrat) malfondis monarĥion, kio per si mem igis disŝiron de la aŭstra-hungara unio kaj likvidon de Aŭstrio-Hungario. La 13-an de novembro Karolo la 1-a deklaris sian forflankiĝon ankaŭ disde la regado super Hungario. La 16-an de novembro 1918 la Nacia Asembleo (hungare Országgyűlés) malfondis monarĥion kaj deklaris anstataŭ la eksa Hungara Reĝlando la Hungaran Popolan Respublikon, la unuan demokratian ŝtaton en Hungario. Kiel prezidanto estis elektita Mihály Károlyi. Samtage estis malfondita la Ĉambro de Nobeloj.

La 21-an de marto 1919 la Socialdemokrata partio de Hungario kaj la Komunista partio de Hungario unuiĝis en Socialistan partion de Hungario. Ĝi disponis pli ol duonon de lokoj en la Budapeŝta laborista-soldata soveto, kiu samtage malfondis la Nacian Asembleon kaj la Hungaran Nacian Konsilion, alprenis ŝtatpotencon kaj deklaris la Hungaran Sovetrespublikon. La 23-an de junio 1919 la Budapeŝta laborista-soldata soveto trandonis ŝtatpotencon al la Centra plenuma komitato de laboristaj-kamparanaj-soldataj sovetoj, elektita de la Nacia kunveno de laboristaj-kamparanaj-soldataj sovetoj.

La 7-an de aŭgusto 1919 rezulte de invado de rumana armeo al Hungario la ŝtatpotenco estis forprenita disde la Centra plenuma komitato de laboristaj-kamparanaj-soldataj sovetoj kaj transdonita al la regento Jozefo Aŭgusto de Habsburgo-Loreno, samtage li enpostenigis ĉefministron István Friedrich. La 23-an de aŭgusto la regento abdikis, funkcioj de ŝtatestro estis sur ĉefministro. La 24-an de novembro 1919 Károly Huszár iĝis ĉefministro.

La 25-an26-an de januaro 1920 okazis baloto en la Nacian Asembleon, plejmulton ricevis konservistoj. La 1-an de marto 1920 la Nacia Asembleo anoncis restarigon de monarĥio; reĝo ne estis elektita, kiel regento estis deklarita Miklós Horthy.

Ŝtatformo redakti

Leĝodona aŭtoritato estis la Nacia Asembleo (Országgyűlés), fakte ĝiajn funkciojn plenumadis la Hungara Nacia Konsilio. Ŝtatestro estis Prezidanto (Elnöke) elektata fare de la Nacia Asembleo. Plenuma aŭtoritato estis la Registaro konsistinta el Ĉefministro (Miniszterelnök) kaj ministroj, ĝi estis enpostenigata fare de prezidanto kaj portis respondecon antaŭ la Nacia Asembleo.

Politikaj partioj redakti

  • Komunista partio de Hungario
  • Socialdemokrata partio de Hungario
  • Nacia laborista partio (Nemzeti Munkapárt, liberala)
  • Sendependeco 48 kaj Partio de Kossuth (Függetlenségi 48-as és Kossuth Párt, konservisma)
  • Katolika popola partio (Katolikus Néppárt, konservisma)
  • Ŝtata kristana-socialista partio (Országos Keresztényszocialista Párt, konservisma)

Administra divido redakti

La teritorio de la Hungara Popola Respubliko estis disdividita je ĵupoj (vármegye) kaj urboj kun rajtoj de regionoj (törvényhatósági jogú város). Ĵupoj estis disdividitaj je urboj (város) kaj municipoj (község).

Reprezenta aŭtoritato de ĵupo estis ĵupa asembleo (vármegyei közgyűlés) elektata fare de la loĝantaro, plenuma aŭtoritato de regiono estis guberniestro (alispán) elektata fare de la ĵupa asembleo. La centra ŝtatpotenco estis reprezentata de reprezentanto de la registaro (főispán), kiu estis enpostenigata fare de la prezidanto laŭ propono de ministro pri internaj aferoj.

Reprezenta aŭtoritato de municipo estis municipa asembleo (községi képviselők; en urboj respektive urba asembleo, városi képviselők) elektata fare de la loĝantaro, plenuma aŭtoritato de municipo estis urbestro (polgármester) enpostenigata fare de la municipa asembleo.

Vidu ankaŭ redakti