HUSZÁR Károly (naskiĝis kiel SCHORN, la 10-an de septembro 1882, Nussdorf, Aŭstrio – m. 29-an de oktobro 1941, Budapeŝto) estis hungara kristansocialista politikisto, ĉefministro de Hungario (24-an de novembro 1919–15-an de marto 1920).

Károly Huszár
Persona informo
sárvári Huszár Károly
Naskonomo Schorn János Károly
Naskiĝo 10-an de septembro 1882 (1882-09-10)
en Nussdorf
Morto 29-an de oktobro 1941 (1941-10-29) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungaragermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Catholic People's Party (Hungary) • Unity Party • Christian National Union Party vd
Subskribo Károly Huszár
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis instruisto, poste redaktoro de kristandemokrataj gazetoj, inter 1910 kaj 1918 parlamentano. Li estis ekde la 15-a de aŭgusto ĝis 24-a de novembro 1919 religi- kaj edukafera ministro en la 2-a kaj 3-a registaroj de István Friedrich. Post kiam Miklós Horthy marŝis en Budapeŝton – la 24-an de novembro 1919 – oni nomumis lin ĉefministro, sed ekde januaro li estis samtempe eĉ laborafera kaj popolbonstata ministro.

Li estis ankaŭ prezidanto de la plej forta partio de la koalicio, la Kristana Nacia Unuo. Oni elektis lin en 1927 al prezidanto Tutlanda Socisekura Instituto, kaj danke al la pozicio membro de la Supra ĉambro (1928–34). Li retiriĝis de la politiko en 1934.