Cent tridek tri tagoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Cent Tridek Tri Tagoj. Historia skizo de la hungarlanda proleta revolucio en 1919, kompilita el artikoloj de ĝiaj gvidantoj kaj aktivuloj. EKRELO, 1931, 142 p., kun ilustraĵoj.

Cent Tridek Tri Tagoj
Cent Tridek Tri Tagoj
Cent Tridek Tri Tagoj
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1931
Eldoninto EKRELO
Paĝoj 142
vdr

Tiu libro estas rezulto de komuna laboro de hungaraj kaj sovetaj komunistaj esperantistoj. La materio de la libro ne estas simpla studkolektaĵo, sed elektaĵo de dokumentoj, entenantaj la personajn travivaĵojn de iamaj batalantoj de la proleta diktaturo, kaj tiuj ĉi studoj respegulas la revolucian spiriton de la aŭtoroj. La leganto ricevas plenan bildon pri la epoko antaŭ la revolucio, kaj pri la ekonomiaj, politikaj, militaj problemoj de la Hungara Sovetrespubliko, pri la blanka teroro, kaj pri la postrevolucia laborista movado en Hungario. Ĉiu skribita dokumento respegulas ne nur la personecon de sia aŭtoro, sed ankaŭ la epokon, en kiu ĝi naskiĝis.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti