Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo

(Alidirektita el EKRELO)

La Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo (EKRELO) fondiĝis en 1930 kiel memstara internacia Esperanto-eldonejo kaj estas proksime ligita kun Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU). La sidejo ĝis 1933 estis en Lepsiko (Leipzig) sub gvido de Walter Kampfrad: En aprilo de 1933 naziaj policistoj invadis la sidejon de Germana Laborista Esperanto-Asocio en Berlino, kiu ankaŭ servis kiel centro de Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE), disbatante la asocion, kaj ankaŭ en Lepsiko konfiskis la stokon de la eldonejo EKRELO, arestis ĝian gvidanton Walter Kampfrad kaj multajn aliajn aktivulojn de la proleta movado.[1] Post tio la eldonejo en Amsterdamo estis reaktivigata kaj administrita de F. Wisser, kaj fine translokiĝis al Moskvo. Ekrelo aldonis precipe multajn broŝurojn pri aktualaj politikaj temoj, pri socialisma konstruado en USSR kaj pri antireligia movado tie. Sed ne malpli gravaj estas ĝiaj primovadaj verkoj, la originalaj kaj tradukitaj romanoj kaj gramatikoj por rusoj, germanoj, francoj. Dum la mallonga tempo de sia ekzistado, Ekrelo montriĝis tre aktiva, la nombro de la verkoj, eldonitaj de ĝi atingis 60 kaj la vendovaloro de 51 000 svisaj frankoj. En 1934, Ekrelo entreprenis grandegan taskon: eldoni Elektitan Verkaron de Lenin en Esperanta traduko kaj 16 volumoj. La Kooperativo malaperis en 1936, malmultajn semajnojn antaŭ la komenciĝo de la Granda Purigo aŭ malpli eŭfemisme Granda Teroro de Josif Stalin en 1937.

Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo
Esperanto-eldonejo
Komenco 1930 vd
vdr

Eldonaĵoj de EKRELO redakti

  • 1930
  • 1931
    • Socialismo, Aleksandr Bezimenskij
    • Fervojstacio Znamenk, L. Ĉernov
    • Analiza historio de Esperanto-movado, Ernest Drezen
    • Historio de la mondolingvo, same Ernest Drezen
    • Kiel firmiĝis kolhozo "La vojo de Lenin", B. Galin
    • Kiel mi lernis, Maksim Gorkij
    • La himno, Asen Georgiev Grigorov
    • Antaŭen, al la batalo kaj venko!, traduko de Nikolaj Jakovleviĉ Incertov
    • Eklezio kaj oktobra revolucio, Boris P. Kandidov
    • Solidareco, Volodimir Kuzmič
    • Disrompo, Boris A. Lavrenev (1891-1959)
    • Sendiuloj sturmas Dnepron, O. Levada
    • Batalante por la metalo, N. Miĥajlov
    • Septembro, Geo Milev (1895-1925)
    • Pri realigo de la unua kvinjarplano, Vjačeslav M. Molotov (1890-1986)
    • Pri la dua kvinjarplano, Vjačeslav M. Molotov
    • La morto de Janulans, Petro Panĉ
    • Bólŝeva komuno de OGPU, traduko de V. Polakov
    • Kapitalisma sklaveco kaj socialisma labor-organizo, Karl Radek
    • En la lando de Hindenburg, Larissa Reissner
    • Moralo religia kaj moralo proleta, M. N. Šejnman
    • Fundamentoj de Leninismo, Josif Stalin
    • Nova kaj malnova uzinmajstro, F. Svjatenko
    • Trapafita dekreto, Ivan Tračuk
    • Kial venkis Esperanto?, Lev I. Žirkov [Ĵirkov]
    • Cent tridek tri tagoj, diversaj aŭtoroj
    • Nia gvidanto, diversaj aŭtoroj
  • 1932
    • Maŝinfabriko N & K, Willi Bredel (1901-1964)
    • Nigra pano, O. Demenskij
    • Pro kio Johann Liebhardt estis premiita je ordeno de Lenin, Sergej K. Bezborodov
    • Kio estas marksismo kaj leninismo, Vladimir V. Adoratskij (1878-1945)
    • Ruĝa aŭroro, Asen Georgiev Grigorov
    • Ĉe abismo, Ĥrima
    • Du teatraĵoj, Ignace Lepp (1909-1966)
    • Je la sojlo de milito imperialisma, Ignace Lepp
    • La maja festo, same Ignace Lepp
    • Parolado dum la Ĝeneva konferenco pri "senarmigo", M. Litvinov
    • Karbhakisto Davidov, Jevgenij S. Miĉejkin
    • Fajro Kuracas, Eŭgeno Miĥalski (1897-1937)
    • La Submarinistoj, Aleksej Novikov-Priboj, tradukis Jevgenij Vladimiroviĉ Blinov
    • La animo de la "barbaroj", Todor Dimitrov Pavlov (1890-1977)
    • Barikadoj en Vieno, Georg W. Pijet
    • Cours prolétarien d’ Esperanto, Sergej Rublov
    • Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo, M. N. Šejnman
    • Oktobra revolucio kaj taktiko de la rusaj komunistoj, Josif Stalin
    • La unua soveta blumingo, A. A. Suĥanov
    • Hurlu, Ĉinio!, S. Tretjakov
    • Al la nova etapo, diversaj aŭtoroj
    • Apud landlimoj, diversaj aŭtoroj
  • 1933
  • 1934
    • Arkitekto de socialisma socio, Karl Radek (1885-1939)
    • Raporto ĉe la 17-a kongreso de KPSU, Josif Stalin
    • Pri reorganizo de laboro de la sindikatoj en USSR, Nikolaj M. Švernik
    • Pri la dua kvinjarplano de evoluo de popolekonomio en USSR (1933-1937), diversaj aŭtoroj
  • 1936
    • Normigo, Mikaelo Gitterman

Recenzoj redakti

Pri "La rezultoj de la unua kvinjarplano" redakti

 
 La broŝuro pri la kvinjarplano pritraktas sian temon preskaŭ en formo de sep-ĉapitra kateĥismo, priparolante la celojn rilate industrion kaj agro-ekonomion, la rezultojn en la samaj sferoj, krome en komerco, rilate la riĉiĝon de la laboristoj kaj la forigon de la superaj klasoj. Laŭ sia tono la verketo vere nur valoras por „kredantoj', ĝi konstatas sed ne pruvas. Pli valoraj estas la cititaj ciferoj, sed oni devus ankaŭ konsideri la nekonstantecon de la monunuo. Bone impresas la konfeso, ke ne ĉio estas senriproĉe farita 
— Wolfgang Biehler. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.110 (jul 1934)

Pri "Normigo" de Mikaelo Gitterman redakti

 
 La nomita broŝuro traktas en tre klara kaj korekta lingvo interalie pri: esenco de normigo, mezurnormoj, normigo en Germanujo, Anglujo, Francujo kaj aliaj landoj, internacia normigo, normigo en Sovetunio, Tutunia normig-komitato, ekonomia profiteco de sovetuniaj normoj, propagando de la normo-ideoj k. t. p 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n131 (jun 1936)

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Blanke, Detlev 1996 : Bibliographie der EKRELO-Titel. (En la germana en:) Ino Kolbe. Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig, vol. II 1996, p. 74-78.

Eksteraj ligiloj redakti