Aleksej Novikov-Priboj
Aleksej Siliĉ NOVIKOV-PRIBOJ (ruse Алексей Силыч Новиков-Прибой, slavista latinliterigo Alexej Silyč Novikov-Priboj; naskiĝis la 12-an de marto 1877 laŭ la julia kalendaro, la 24-an laŭ la gregoria en Matvejevskoje, Tambova provinco, Rusia Imperio; mortis la 29-an de aprilo 1944 en Moskvo) estis rusa verkisto en la Rusia Imperio kaj poste en Sovetunio. Liaj literaturaj verkoj ofte temis pri maristaj temoj.
Aleksej Novikov-Priboj | |
---|---|
![]() bildigo de Aleksej Novikov-Priboj sur sovetunia poŝtmarko de 1977 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Алексей Силантьевич Новиков |
Naskiĝo | 12-an de marto 1877 en Tambov Governorate |
Morto | 29-an de aprilo 1944 (67-jara) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa lingvo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | verkisto • militisto |

Esperantlingve en 1932 aperis lia verko La Submarinistoj, tradukita de Jevgenij Vladimiroviĉ Blinov kun lingva kontrolo de Ernest Drezen. La eldonon realigis la Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo (EKRELO).