Bolŝevisto

frakcio de komunistoj
(Alidirektita el Bolŝeviko)

Bolŝevisto estas iama nomo por partianoj de la KPdSU (Komunista partio de Sovetunio). La nocio estiĝis en 1903 dum la dua partikongreso de la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio (SDLPR) en Londono. La sekvantoj de Lenin formis en tiu partikongreso plimulton en la partio (ruse большинство [bolŝinstvo]), kaj pro tio oni nomis ilin bolŝevistoj. La malplimulto nomiĝas menŝevistoj (ruse меньшинство [menŝinstvo]). La rezultan ideologion de Lenin oni konsekvence en Esperanto nomas bolŝevismo.

NocioRedakti

En 1918 (6-a/8-a de marto) la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio (SDLPR) alinomiĝis al Komunista Partio de Rusio kaj ekde decembro de 1925 Komunista partio de Sovetunio kun aldono de la vorto “bolŝevista”. En 1952 la nocio bolŝevisto iĝis ne plu uzata en oficialaj paroloj en Sovetunio.

Bolŝevistoj kaj MenŝevistojRedakti

La bolŝevistoj estis pli radikalaj ol la aliaj partoj de la partio. Ili klopodis por baldaŭa falego de la caroj kaj enkonduko de komunismo. La menŝevistoj havis la saman celon, sed ili volis enkonduki nur sufiĉajn reformojn, pro tio la bolŝevistoj nomis ilin pli poste oportunistoj. La diferenco inter la du frakcioj kreskis ĝis 1912 daŭre, pro kio dum la 6-a Tutrusia Partia Konferenco en Prago la bolŝevistoj ekskludis la menŝevistojn.

Kresko de potencoRedakti

Ĉe eko de la unua mondmilito, la bolŝevistoj kondamnis la partoprenon de Rusio kiel imperialistan agresion. Ili tre fortiĝis kiam la caraj trupoj malvenkiĝis ĉe preskaŭ ĉiu fronto. En la Oktobra Revolucio de 1917, ili iĝis la plej forta movado. La el la ekzilo reveturinta Vladimir Iljiĉ Lenin transprenis la gvidon de la komunistoj.

En la Rusa Enlanda Milito, komenciĝinta en 1917/1918, batalis la komunisma ruĝa armeo kontraŭ la blanka armeo. La blankoj estis komuna nocio por ĉiu kontraŭbolŝevista forto. Lev Trockij gvidis la Ruĝan Armeon, kiu sukcese batalis kontraŭ la blankoj. Ĝis 1922 la bolŝevistoj akiris preskaŭ la tutan teritorion de la iama cara imperio. Tio okazis per ekonomia modelo de tiel nomata militkomunismo, dum kiu ĉiu entrepreno staris sub ŝtata kontrolo. La agresivaj, mizerigaj agoj de la bolŝevistoj kondukis al malsatmizero kaj ribeloj de la popolo. En 1921 ŝanĝis la militkomunisman ekonomion la modelo de Nova Ekonomia Politiko.

Vidu ankaŭRedakti

GalerioRedakti