Reĝa Jura Akademio (Kassa)

La Reĝa Jura Akademio estis signifa supera lernejo en Hungara reĝlando en Kassa inter 1777 kaj 1922. (Nuntempe la urbo troviĝas en Slovakio kiel Košice.)

Reĝa Jura Akademio
universitatoaltlernejo
Informoj
fondodato 1777
Situo
Geografia situo 48° 43′ 15″ N, 21° 15′ 28″ O (mapo)48.72087321.257858Koordinatoj: 48° 43′ 15″ N, 21° 15′ 28″ O (mapo)
lando Hungara reĝlando
urbo Košice
Reĝa Jura Akademio (Kassa) (Slovakio)
Reĝa Jura Akademio (Kassa) (Slovakio)
DEC
Reĝa Jura Akademio (Kassa)
Reĝa Jura Akademio (Kassa)
Map
Reĝa Jura Akademio
vdr

Historio redakti

En Kassa estis signifa gimnazio en la 16-a jarcento. Pro alveno de kalvinana/luterana religio alvenis ankaŭ jezuitoj defendi la katolikan eklezion. Ili prenis ankaŭ la gimnazion. Episkopejo de Eger finance apogis transformiĝon de la gimnazio al Jezuita Universitato en 1657 (same kiel Jezuita Universitato de Nagyszombat). La filozofia fakultato tuj ekfunkciis, post 3 jaroj ankaŭ la teologia fakultato. En 1777 laŭ reĝa dekreto la universitato transformiĝis al akademio. Ĉesis lernado de la teologio, samtempe aperis lernado de la juro. Ekde la lernojaro de 1850 restis la fakultato juro, la ceteraj studobjektoj estis integritaj al gimnazio. En 1859 la lernado okazis 3 jarojn. Ĝuste tiam la akademia biblioteko konsistis el 20 mil volumoj. En la lernojaro 1893 lernis 75 studentoj. Post la 1-a mondmilito Košice apartenis al la ĵus fondita Ĉeĥoslovakio. Post longa hezitado la Jura Akademio restis kaj ne translokiĝis al rest-Hungario. Laŭ dekreto en 1922 la lernado estis malpermesita, la studentoj povis lerni germane aŭ slovake, hungare nur en rest-Hungario.

 
Nándor Bernolák

Elektitaj akademiaj instruistoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de instruistoj en la Reĝa Jura Akademio (Kassa).

Elektitaj akademiaj studentoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de studentoj en la Reĝa Jura Akademio (Kassa).

Fontoj redakti