Aladár Wahlner [valner], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Wahlner Aladár Róbert Győző [djOzO] estis hungara mineja inĝeniero, ministeria oficisto, subministro.

Aladár Wahlner
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de februaro 1861(nun 1861-02-01)
en Hungario Betlér (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 11-an de aŭgusto 1930
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo mininĝeniero • advokatopolitikisto
vdr

Aladár Wahlner[1] naskiĝis la 1-an de februaro 1861 en Betlér (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Betliar en Slovakio), li mortis la 11-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Aladár Wahlner akiris inĝenieran diplomon en Akademio de Selmec, poste juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Kassa). Dum la studentaj jaroj (1883)[2] li eldonis poemlibron. En 1885 li eklaboris kiel mineja inĝeniero en Oravica. Inter 1891-1896 li havis pli altan postenon en Besztercebánya, poste en la financministerio. Paŝoj post paŝoj li estis subministro kaj faris gravajn laborojn en la koncernaj leĝoj. Li ofte kontribuis en koncernaj revuoj. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Költemények (poemaro, 1883)
  • A kőszénbányászat jogi szabályozásának reformja (1897)
  • Kutatási intézmények reformja (1902)
  • Magyarország bánya- és kohóipara (1896-tól 1915-ig) (1916)
  • Minőségellenőrzés a szénbányászatban (1955)

Memorigiloj redakti

  • en 1926 estis fondita memormedalo "Wahlner Aladár"

Fontoj redakti

Referencoj redakti