Zoltán Bornemissza
Zoltán Bornemissza [bornemisa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bornemissza Zoltán estis hungara migra instruisto, redaktoro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis kálnói kaj ádámföldi , lia familia nomvarianto estis Bornemisza.
Zoltán Bornemissza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 18-an de aŭgusto 1851 en Felsősebes (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | depost 1913 en Uĵhorodo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĝardenkulturisto instruisto |
Zoltán Bornemissza[1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1851 en Felsősebes (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Vyšná Šebastová en Slovakio, li mortis depost 1913.
Biografio
redaktiZoltán Bornemissza studis en Reĝa Jura Akademio (Kassa), poste en Ekonomia Akademio (Magyaróvár), fine li akiris bestokuracistan diplomon en Reĝa Veterinara Instituto. Li estis migra instruisto, plej ofte li donis konojn pri fruktarboj. Ekde 1874 li ofte verkis artikolojn pri agronomio kaj ĉevalobredado. Ekde 1890 li estis redaktoro de gazeto pri hortikulturo. Li ricevis militan medalon en 1878.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Gazdasági állatgyógyászat. Gyakorlati útmutatás a házi állatok belső és külső betegségeinek gyógykezelésére. Gazdák és állattulajdonosok számára. (1889, 1894, 1897; vidu la bildon!)
- Jövedelmező gyümölcsfatenyésztés (1889)
- A hasznos madarak védelméről (1890)
- Néptanítók zsebnaptára. 1894/1895-ös tanévre. (kunaŭtoro)
- A szilvatermelés és feldolgozás Franciaországban (1895)