Mór Katona, laŭ hungarlingve kutima nomordo Katona Mór estis hungara juristo, altlerneja instruisto, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis dercsikai [derĉikai].

Mór Katona
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de majo 1845(nun 1845-05-06)
en Hungario Szentmihályfa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 6-an de aprilo 1927
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo jurosciencisto • politikisto
vdr

Mór Katona[1] naskiĝis la 6-an de majo 1845 (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 5-a) en Szentmihályfa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Michal na Ostrove en Slovakio), li mortis la 6-an de aprilo 1927 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mór Katona frekventis mezlernejojn en Pozono kaj Sopron, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1871, sed pli frue li studis lernojaron en Universitato de Vieno. Lia plej signifa instruisto estis de:Rudolf von Jhering. Post la unua diplomo li laboris jaron en juĝejo. En 1872 li akiris ankaŭ pedagogian diplomon, poste ĝis 1874 li instruis en jura akademio en Nagyszeben, pli poste en Jura Akademio (Győr), inter 1892-1899 en Reĝa Jura Akademio (Kassa), inter 1899-1903 en Reĝa Jura Akademio (Pozono), fine inter 1903 kaj 1915 en la menciita universitato. Li estis parlamentano inter 1903–1905, pensiulo ekde 1915. En la jaroj 1908 kaj 1909 li estis dekano. Liaj 2 artikoloj ricevis premiojn en 1870, respektive en 1884. Li havis edzinon, kiu naskis trifoje.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A tévedés beszámítása a büntető jogban (premiita studo, 1870)
  • A törvényes örökösödés a magyar jogban. 1–6. (habilitiĝo, 1872)
  • A pénztartozásokról (premiita studo, 1884)
  • Magyar magánjog I.-III. (monografio kaj studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1898)
  • A mai érvényű magyar magánjog vezérfonala (1899; 1904; 1909; 2008)
  • A magyar bányajog vázlata (1903; 1913)
  • A polgári törvénykönyv javaslatának 1532. §-ához (1914)

Fontoj redakti

Referencoj redakti