Albert Kiss (juristo)

Albert Kiss [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Albert estis hungara juristo, profesoro.

Albert Kiss
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1874 (1874-11-02)
en Kecskemét
Morto 1-an de julio 1937 (1937-07-01) (62-jaraĝa)
en Szikra
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokato • universitata instruisto
vdr

Albert Kiss [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1874 en Kecskemét. Li mortis la 1-an de julio 1937 en Szikra (ekstera parto de Lakitelek).

Biografio redakti

Albert Kiss akiris juran diplomon, ekde 1898 li instruis en jura akademio en sia naskiĝurbo. En 1905 li iĝis akademiestro, tiutempe li ankaŭ esploris helpe de stipendio en Berlino, Lejpcigo kaj Munkeno. Post 2 jaroj li instruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa). En 1914 li ekinstruis en Universitato Erzsébet en Pozsony, kie en la studjaro de 1919 li estis dekano. Li travivis la ĉeĥan okupadon, poste li partoprenis en defendado pri interesoj de la hungara universitato. Pro ĉeso de la hungarlingva instruado li translokiĝis al Szeged, kie li estis publika ordinara profesoro en Scienca Universitato Ferenc József ekde 1921 ĝis sia morto. Li estis rektoro en la studjaro 1934.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az elévülés a magyar magánjogban (1903)
  • Dolgozatok a magánjog köréből (1911)
  • A római jog receptiója (1935)

Fontoj redakti