Malfermi la ĉefan menuon

Károly Flórián [kAroj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Flórián Károly estis hungara juristo, akademia instruisto, turisto.

Károly Flórián
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1878 (1878-01-26)
Morto 15-an de aŭgusto 1941 (1941-08-15) (63-jara)
Profesio
Profesio academic
Information icon.svg
vdr

Károly Flórián [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1878 en Hungara reĝlando en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio), li mortis la 15-an de aŭgusto 1941 en Hungario en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio).

BiografioRedakti

Károly Flórián frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1900. Post siaj studoj li estis juĝisto. Inter 1901 kaj 1914 li instruis en Luterana Jura Akademio (Eperjes) (ekde 1902 kiel publika ordinara profesoro). En la jaro 1914 li prelegis en universitato en Berlino, poste li soldatiĝis. Li estis militkaptito en Rusio, kie li lernis ruse, eĉ li prelegis en universitato de Ĥarkov. En 1918 li hejmenvenis kaj instruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa) ĝis 1922, poste li pensiuliĝis. Inter 1924–1928 li estis urbestro de Prešov (jam en Ĉeĥoslovakio). Li estis ankaŭ tre aktiva turisto.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Szocializmus és magántulajdon (Budapeŝto, 1901)
  • Barangolások a Magas-Tátrában (Eperjes, 1905)
  • Az adóreform (Eperjes, 1912)

FontojRedakti