Adolf Lukáts [lukAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lukáts Adolf estis hungara juristo, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Lukács.

Adolf Lukáts
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de majo 1848(nun 1848-05-16)
en Hungario Felsőolsva (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 20-an de majo 1924
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokato • universitata instruisto
vdr

Adolf Lukáts[1] naskiĝis la 16-an de majo 1848 en Felsőolsva (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Vyšná Olšava en Slovakio), li mortis la 20-an de majo 1924 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Adolf Lukáts studis juron en Reĝa Jura Akademio (Kassa) kaj Reĝa Universitato de Pest. En 1874 li advokatiĝis, en la sekva jaro doktoriĝis. Inter 1875 kaj 1894 li instruis en Jura Akademio (Pécs). Intertempe en 1878 li akiris plian fakdiplomon en la Reĝa Universitato kaj li estis oficiro en okupado de Bosnio. Inter 1891-1894 li estis juĝisto en Pécs, inter 1894-1919 li instruis en Scienca Universitato Francisko Jozefo. Li estis dekano en la studjaroj 1897, 1905 kaj 1912, rektoro en 1916. Li sekvis la rifuĝintan universitaton al Szeged, kie li instruis plu ĝismorte. Li havis edzinon, kiu naskis filinon en 1883.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A bűnvádi per előkészítő része (1904–1905)
  • A vádaláhelyezés (1906)
  • A főtárgyalás (1906)
  • Az esküdtbíróság (1908)

Fontoj redakti

Referencoj redakti