Károly Gerő [kAroj gerO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerő Károly estis hungara dramisto, advokato. Lia origina familia nomo estis Grün, lia fratino estis Katalin Gerő.

Károly Gerő
Persona informo
Naskonomo Grün Károly
Naskiĝo 18-an de oktobro 1855 (1855-10-18)
en Hévízgyörk
Morto 30-an de oktobro 1904 (1904-10-30) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Reĝa Jura AkademioUniversitato Eötvös Loránd vd
Familio
Gefratoj Katalin Gerő vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Károly Grün[1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1856 en Hévízgyörk, li mortis la 30-an de oktobro 1904 en Budapeŝto (aliaj fontoj mencias ankaŭ aliajn datenojn!).

Biografio redakti

Károly Gerő devenis el juda familio. Li frekventis gimnaziojn laŭvice en Aszód, Gyöngyös kaj Pest (urbo), poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto, pli poste en Reĝa Jura Akademio (Kassa), fine li akiris juran diplomon en la reĝa universitato. Lia signifa instruisto estis Gusztáv Csengey. Jam dum la studentaj jaroj li verkis teatraĵon. Post la diplomo li estis advokato, sed jam en 1882 li estis sekretario de Népszínház, post la transformiĝo ekde 1886 de Nacia Teatro (Budapeŝto). Baldaŭ li malsaniĝis, tial li akiris postenon en la ĉefurba trama entrepreno. Li edziĝis en 1894.

Elektitaj teatraĵoj redakti

  • Turi Borcsa (popola teatraĵo kun muziko de Elek Erkel, 1882, prezentita en la sekva jaro)
  • A kirchfeldi pap (tradukita popola teatraĵo kun muziko, 1884)
  • Az eladó leány (komedio, premiita, 1888)
  • Próbaházasság (popola teatraĵo kun muziko, 1893)
  • Felhőszakadás (1898)
  • A vadonban (tragedio, 1900)
  • Asszonyháború (muzika komedio, 1900)

Fontoj redakti

Referencoj redakti