Elek Erkel
Elek Erkel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Erkel Elek estis hungara drumisto, komponisto, dirigento, pioniro de la hungara opereto. Li estis la dua filo de Ferenc Erkel.
Elek Erkel | |
---|---|
![]() Elek Erkel | |
Persona informo | |
Naskonomo | Erkel Elek |
Naskiĝo | 2-an de novembro 1842 en Buda |
Morto | 10-an de julio 1893 (50-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ferenc Erkel |
Patrino | Adél Adler |
Frat(in)oj | Gyula Erkel • László Erkel • Sándor Erkel • Lajos Erkel |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento |
Elek Erkel [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1842 en Buda, li mortis la 10-an de junio 1893 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Elek Erkel komence estis forĝisto en fabriko, iom poste li revenis al la familia konvencio. Inter 1860 kaj 1872 li estis drumisto de la Nacia Teatro de Pest, poste li estis vicreĝisoro. En tiu periodo li lernis multe pri la muziko. Ekde 1875 ĝis sia morto li estis konstanta dirigento de Népszínház (escepte la teatran jaron de 1884, tiam li estis helpekzercisto en la Reĝa Operejo de Budapeŝto). Resume li komponis 64 verkojn. Li neniam edziĝis, li mortis sen idoj.
Elektitaj komponaĵojRedakti
- uverturoj laŭ komponaĵoj de János Bihari kaj Antal Csermák
- operetoj: Székely Katalin (1880); Tempefői (1883); Kassai diákok (1890)
- melodioj al muzikaj teatraĵoj: Ferenc Csepreghy: Sárga csikó, Piros bugyelláris
Elektitaj dirigentaĵojRedakti
- propraj verkoj
- Johann Strauß (filo): Die Fledermaus, Der Zigeunerbaron
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann
FontojRedakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- [1]
- (la koncerna parto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2019-06-04 per la retarkivo Wayback Machine
ReferencojRedakti
- ↑ https://upclosed.com/people/elek-erkel/[rompita ligilo]