Sekretario estas homo, kiu tenas la korespondadon, zorgas pri kurantaj aferoj, organizas kaj protokolas kunsidojn de firmao aŭ organizaĵo. Ĝi povas esti dungita aŭ elektita.
En grandaj organizaĵojfirmaoj ofte komitato aŭ ĝenerala asembleo elektas Ĝeneralan Sekretarion, kiu aplikas la decidojn de tiuj organoj inter du kunsidoj kaj entreprenas iniciatojn en okazoj de urĝa neceso. En la usona registaro, kaj en la registaroj de ĝiaj subŝtatoj, Secretary estas la kutima termino por "Ministro".
Tiel nomata privata sekretario estas dungito, kiu helpas al privata persono en la korespondado, literatura verkado, informserĉado kaj aliaj konfidencaj taskoj.

En historiaj tempoj sekretario estis konsilisto, al kiu estis konfiditaj la sekretaj aferoj de la ŝtato.

En grandaj organizaĵoj, ekz. UN, Unesko ks, sekretariato estas stabo el superaj funkciuloj, kiuj devas kunordigi la funkciadon kaj la servojn de la organizaĵo.