Gyöngyös
Gyöngyös [djondjoŝ] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Gyöngyös, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: perla. Tio estas, se rapida rojo ŝaŭmas. La urbo estas konata kiel pordo de Mátra.
Gyöngyös | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
![]() 1 el 4 putoj sur la ĉefa placo. Fontano kun blanka lupo. ;;; Preĝejo apostolo Bartolomeo
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Departemento | Heves | ||
Distrikto | Gyöngyös | ||
Adreso | Fő tér 13
3200 Gyöngyös | ||
Poŝtkodo | 3200 | ||
Telefonkodo | (+36) 37 | ||
Kodo laŭ KSH | 05236 | ||
Retpaĝaro | www.gyongyos.hu | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2015) | György Hiesz (MSZP-DK-Együtt[1]) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 30 190 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 589,53 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 47′ N, 19° 56′ O (mapo)47.77519.9281Koordinatoj: 47° 47′ N, 19° 56′ O (mapo) | ||
Alto | 167 m | ||
Areo | 55,31 km² (5 531 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Situo Redakti
Gyöngyös situas sur ebenaĵo (la apartenaĵoj sur montoj), laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc. En la sama direkto M3 aŭtoŝoseo preteriras. Estas mallonga fervojo el Vámosgyörk, krome estas 2 etspuraj fervojoj al Mátrafüred kaj Lajosháza. Apartenas al la urbo Mátrafüred (montara feriejo), Mátraháza (iama malgranda vilaĝo kaj feriejo) kaj Kékestető (montopinto de Mátra).
Historio Redakti
La hungaroj fondis vilaĝon apud fortikaĵo de avaroj. Ĝi urbiĝis en 1334. La turkoj ne faris senhoma la urbeton, poste dum liberecbatalo de Rákóczi la komunumo estis grava bazo de hungaroj. En 1682 la urbo estis departementejo, poste distriktejo de Heves. En 1917 granda incendio okazis.
La urbo estas centro de vinbera regiono. En la urbo funkcias du altlernejoj kaj 6 mezlernejoj.
Vidindaĵoj Redakti
Sakralaj vidindaĵoj Redakti
- katolika Preĝejo de apostolo Bartolomeo (Gyöngyös)
- franciskana Preĝejo Vizito de Maria (Gyöngyös)
- katolika Kirko Sankta Johano kuirita en oleo (Gyöngyös) en iama vilaĝo Gyöngyöspüspöki
- katolika Preĝejo Elizabeto de Hungario (Gyöngyös)
- katolika Preĝejo Sankta Urbano (Gyöngyös)
- katolika Preĝejo Johano Baptisto (Gyöngyös) en Mátraháza
- neuzita Kalvaria preĝejo (Gyöngyös)
- Grek-katolika preĝejo Sankta Nikolao (Gyöngyös)
- Kalvinana preĝejo (Gyöngyös)
- Luterana preĝdomo (Gyöngyös)
Profanaj vidindaĵoj Redakti
- Urbodomo de Gyöngyös
- kastelo de Orczy, nun muzeo de Mátra
- bestoĝardeno
- malnova akvoturo
Servoj Redakti
Famuloj Redakti
- en Gyöngyös naskiĝis kaj mortis:
- en Gyöngyös naskiĝis:
- aktoroj Nándor Bihary, Ignác Farkas, Zita Gordon kaj Eszter Nagy-Kálózy
- ĉefepiskopo Pál Széchenyi
- drumisto Ferenc Debreczeni
- geografo Gyula Pápay
- komponistoj Róbert Gulya kaj László Zimay
- karikaturisto Balázs Balázs-Piri
- kostumisto Hajnal Tordai
- kuracisto Pál Bugát
- literaturhistoriisto Sándor Galamb
- ministro Gábor Fodor
- László Polgár (pedagogo)
- pentristoj Margit Gréczi kaj Alajos Sajósy
- poetoj József Zalár kaj Sándor Vachott
- politikisto Pál Almásy
- redaktoro Imre Vahot
- reĝisoro András Szurdi
- en Gyöngyöspüspöki naskiĝis statistikisto Alajos Kovács
- en Gyöngyös mortis:
- en Mátraháza mortis:
Famaj nomportantoj Redakti
Ĝemelurboj Redakti
- Târgu Secuiesc, Rumanio
- Pieksämäki, Suomio
- Ringsted, Danio
- Sanok, Pollando
- Zeltweg, Aŭstrio
- Ŝuŝo (urbo), Azerbajĝano[3]
-
Iama departementejo
-
Sinagogo
-
Iama hotelo
Referencoj Redakti
- ↑ Gyöngyös települési választás eredményei (magyar nyelven) (html). Országos Választási Iroda, 2014. október 12. (Hozzáférés: 2011. december 22.)
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)
- ↑ A Joint Declaration was signed on fraternization of Gyöngyös city at the foot of the Mátra, the highest mountain range in Hungary, with the occupied Shusha town of Azerbaijan.. Arkivita el la originalo je 2013-08-05. Alirita 2013-07-09.